Kantilevro
Modilono aŭ kantilevro estas rigida struktura elemento, kia trabo aŭ lameno, ankrita ĉe nur unu pinto al (kutime vertikala) subteno el kiu ĝi estas elstaranta. Kantilevroj povas esti konstruitaj ankaŭ el ĵaluzioj aŭ simila cementa strukturo. Kiam ĝi estas subtenanta strukturan ŝarĝon, la kantilevro portas la ŝarĝon al subtenejo kie ĝi estas devigita fare de momanto kaj de ŝera ŝarĝado.[1]
Laŭ Francisko Azorín modilono estas Ĉiu el la konzoletoj kiuj, sub kornico, alero, balkono, formas ornaman vicon.[2] Li indikas etimologion el la greka mutilos (konko) kaj de tie la latina mutulus (konzoleto).[3]
Kantilevro ĉe fortikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kantilevro estas ankaŭ en novepoka sistemo de fortikaĵoj antaŭ la dua mondmilito superanta plafono de fuorto super pafejo aŭ enirejo. Tiel ĉi reguligita kantilevro havas du funkciojn: ĝi ŝirmas la enirejon kaj pafejojn antaŭ lokigo de malamika eksplodaĵo per malsuprenigo el plafono de objerkto aŭ antaŭ abrupta pafado, plie ĝi ne ebligas al la malamika aviadila esploro difini, kien precize la pafejo de objekto estas turnigita.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hool, George A.. (1920) “Elements of Structural Theory - Definitions”, Handbook of Building Construction (Google Books), 1‑a eldono vol. 1, New York: McGraw-Hill. “A cantilever beam is a beam having one end rigidly fixed and the other end free.”.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 141.
- ↑ Azorín, samloke.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Stehlík, Eduard: Pevnosti a opevnění v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. Praha: Libri, 2002, s. 463.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Inglis, Simon: Football Grounds of Britain. CollinsWillow, 1996. page 206.
- Madou, Marc J. (2002) Fundamentals of Microfabrication. Taylor & Francis. ISBN 0-8493-0826-7.
- Roth, Leland M. (1993) Understanding Architecture: Its Elements History and Meaning. Oxford, UK: Westview Press, p. 23–4. ISBN 0-06-430158-3.
- Sarid, Dror. (1994) Scanning Force Microscopy. Oxford University Press. ISBN 0-19-509204-X.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cantilever Beam Loading Options—Loading scenarios with solutions and calculator available