Sudokcidenta Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Regionaj difinoj varias el fonto al fonto. Nov-Meksiko kaj Arizono (malhelruĝe) estas preskaŭ ĉiam konsiderataj la kerno, aŭ nuna Sudokcidento, dum la striataj ŝtatoj povas aŭ ne esti konsiderataj parto de la sama regiono. Kalifornio estas kutime ekskludita el tiu difino, kaj Teksaso kaj Oklahomo (blue) estas ofte konsiderataj ĉu sudaj ĉu sudokcidentaj ŝtatoj.
La Sonora-Dezerto ĉe Tucson (Arizono), tipa ekzemplo de sudokcidenta vegetaĵaro kaj tereno.

Sudokcidenta Usono estas regiono difinita laŭ diversaj manieroj fare de diversaj fontoj. Larĝaj difinoj inkludas preskaŭ la tutan angulon de Usono, inklude la ŝtatojn de Kalifornio, Nevado, Arizono, Nov-Meksiko, Utaho, Koloradio, Oklahomo kaj Teksaso. Mallarĝe difinita, la "kerna" Sudokcidento povus inkludi nur Arizonon kaj Nov-Meksikon, kun partoj de aliaj ŝtatoj formante la komencon kaj finon de la Sudokcidento.[1]

Regiona geografio[redakti | redakti fonton]

La geografiisto D. W. Meinig difinas la kernon de la Sudokcidento kiel la teritorio de Nov-Meksiko okcidente de Llano Estacado kaj la parton de Arizono oriente de Mojave-Sonora-Dezertoj kaj sude de la "kanjonejoj", kaj inklude ankaŭ la distrikton de El Paso de okcidenta Teksaso kaj plej suda parto de Koloradio.[2] Li identigas kvar diversajn subregionojn ĉe tiu kerno.

Li nomas la unuan subregionon "Norda Novmeksiko", kaj priskribas ĝin kiel fokusita ĉe Albuquerque kaj Santa Fe. Ĝi etendas el la Valo San Luis de suda Koloradio al sudo de Socorro kaj inklude la Montoj Manzano, kun orienta-okcidenta kolo norde el supra Kanada Rivero al supra Rivero San Juan. Gravaj etnaj grupoj estas Hispanusonanoj, Anglusonanoj kaj Puebloanoj. La areo ĉe Albuquerque estas foje nomata Centra Novmeksiko. Dum la Hispana epoko la termino Rio Abajo (malsupren de rivero) kaj Rio Arriba (supren de rivero) estis uzataj por la setlejoj ĉe Albuquerque kaj Santa Fe, respektive.[3] Dum la 19a jarcentoj Hispanusonanoj etendiĝis norden al Valo San Luis Valley okcidente de la Montoj Kristosangaj, kaj oriente de la montoj laŭlonge de la Rivero Purgatoire en Koloradio. Hispana etendo orienten atngis ĝis la Texas Panhandle kaj okcidente laŭlonge de la riveroj San Juan kaj Koloradeto en Arizono.[4]

"Centra Arizono" estas ampleksa metropolita areo tra apuda oazo esence samgranda al la Feniksa metropolita areo. La urbo de Fenikso estas la plej granda urba centro, kaj situa proksimume ĉe la centro de la areo, sed ĝi estas nur unu el multaj urbaj centroj, kiaj Tempe, Mesa, kaj multaj aliaj. Ne klaras ĉu oni konsideru la tuton kiel la etenda metropolita areo de Fenikso.[5]

Meinig nomas la trian subregionon "El Paso, Tucson kaj la Suda Limaro". Dum El Paso Tucson estas klare diferencaj urboj ili kunhavas similan kaj iom koincidantan landinternon inter ili. El Paso estas duonhispanusona kaj, kun Ciudad Juárez, la duono de la plej granda metropola areo laŭ la Meksika–Usona landlimo. Tucson okupas grandan oazon ĉe la okcidenta fino de la El Paso-Tucson koridoro. La regiono inter ili estas grava transportado trunko kun servoj kaj por ŝoseoj kaj por fervojoj. Estas ankaŭ minejoj, brutobredadaj bienoj kaj agrikulturaj oazoj. Ambaŭ urboj havas grandajn militistajn instalaĵojn proksime nome Fort Bliss kaj White Sands Missile Range norde de El Paso, kaj, ĉe Tucson, la Davis-Monthan Air Force Base.

Ĉirkaŭ 110 km sudoriente estas la esploraj servoj ĉe Fortikaĵo Huachuca. Ĉi tiuj militistaj instalaĵoj formas specon de landinterno ĉirkaŭ la El Paso-Tucson regiono kaj estas servita de sciencaj kaj rezidejaj komunumoj kiaj tiuj de Sierra Vista, Las Cruces kaj Alamogordo. La influo de El Paso etendas norde en la Valo Mesilla Valo kaj sudoriente laŭ la Rio Grande en la regiono Trans-Pecos de Teksaso. La tuta regiono havas grandan hispanusonan loĝantaron. La indiĝenoj Tohono O'odham kaj Jakioj daŭras konservi kulturajn tradiciojn kaj ligi Tucson kun indiĝenaj teroj okcidente kaj sude.[6]

La kvaran subregionon Meinig nomas la "Norda Koridoro kaj Navaholando". Aŭtoŝoseo kaj fervojo konektas Albuquerque kaj Flagstaff. Ĝuste norde de la transportejo estas grandaj ejoj de de indiĝenoj teroj. Iam konsiderita kiel neesperiga dezertejo loĝita de mortanta kulturo, la indiĝenaj kulturoj, precipe la Navajo Nacio, travivis fortan revigliĝon kaj estas ludanta pli kaj pli gravan rolon. Aliaj triboj kiaj la Hopioj kaj Zunioj spertis ankaŭ similan rekuperon. Kelkaj urboj utilas kiel kontaktejoj inter indiĝenoj kaj aliaj grupoj. Elstaraj ekzemploj estas Farmington (Nov-Meksiko), Gallup, Window Rock (Arizono), Flagstaff (Arizono), kaj, je pli malalta grado, Prescott (Arizono). Ĉe Koloradeto kaj Mogollon estas malnova kaj daŭra influo de Mormonoj. Multaj malnovaj setlejoj de Mormonoj krekis rapide je la alveno de migrantoj ĉefe el Teksaso, Sudameriko kaj de Nordokcidenta Usono. Distriktoj ĉirkaŭ la malnovaj mormonaj vilaĝoj kiaj Ramah (Nov-Meksiko) estas ofte loĝataj de miksaĵo de almenaŭ 5 etnaj grupoj kaj kulturoj, kiaj estas Mormonoj, Pueblo Zunioj, Navahoj, Hispanusonaj kaj Teksanoj.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meinig, Donald W. (1971), Southwest: Three Peoples in Geographical Change, 1600-1970, New York: Oxford University Press, pp. 3–8, ISBN 0195012887 
  2. Southwest, pp. 3-8
  3. Southwest, pp. 95-101
  4. Southwest, pp. 28-29
  5. Southwest, pp. 103-106
  6. Southwest, pp. 112-114
  7. Southwest, pp. 114-119