Flagstaff (Arizono)
Aspekto

| Flagstaff | |
| urbo | |
Flagstaff vidata de la ŝoseo 66, la sanfranciskaj montoj en fono
| |
|
|
|
| Oficiala nomo: Flagstaff, Arizona | |
| Deveno de nomo: Flago Fosto | |
| Moto: "Service at a Higher Elevation" | |
| Kromnomo: « City of Seven Wonders » | |
| Lando | |
|---|---|
| Ŝtato | Arizono |
| Kantono | kantono Coconino |
| Situo | Flagstaff |
| - alteco | 2 106 m s. m. |
| - koordinatoj | 35° 11′ 57″ N 111° 37′ 52″ U / 35.19917 °N, 111.63111 °U (mapo) |
| Areo | 164,8 km² (16 480 ha) |
| Loĝantaro | 65 870 (2010) |
| Denseco | 398,2 loĝ./km² |
| Estiĝo | 1876 |
| Horzono | UTC-8 |
| Poŝtkodo | 86001-86004, 86011 |
| Telefona antaŭkodo | 928 |
|
Situo de Flagstaff en okcidenta Usono
| |
| Retpaĝo: http://www.flagstaff.az.gov/ | |
Flagstaff (eventuale nomebla esperante Flagstafo) estas urbo en la nordo de Arizono en Usono, sur la sud-okcidenta rando de la Kolorado-altebenaĵo. Ĝi estas ĉefurbo de la kantono Coconino (esperante Coconino county). La urbo ŝuldas sian nomon al fosto (angle :staff) kun flago de Usono starigita de grupo da esploradistoj de Bostono por celebri la jubileon de Usono la 4-a de julio 1876.
Flagstaff estas la sidejo de unu el la tri publikaj universitatoj de Arizono: la Universitato de Norda Arizono.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo
[redakti | redakti fonton]
- La observatorio Lowell: observatorio kaj moderna muzeo pri la universo kaj astronomio.
- Museum of Nothern Arizona: muzeo, kiu montras la geologion, la faŭnon kaj la etnologion de la Kolorado-altebenaĵo.
- Pioneer Museum: pri la historio de la urbo
- Arboreto de Flagstaff: entenas ĉirkaŭ 2000 speciojn de plantoj.
- Riordan Mansion: domo konstruita en 1904.
En la ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]
Meteor Crater
- Sunset Crater Volcano National Monument: Oni povas vidi spurojn de fluoj de lafo, plej ĵusaj okazis je la 12-a jarcento.
- Wupatki National Monument: Loĝloko de la prauloj de la indianoj, oni povas vidi malnovan fortikaĵon kaj ruinojn de vasta vilaĝo.
- Meteor Crater: Unu el plej bone konservita alfrapa kratero en la mondo, muzeo pri la meteorŝtonoj.
- Nacia parko Petrified Forest: ruinoj de indiana vilaĝo kaj arbotrunkoj fosiliiĝintaj.
Lernejoj
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Norda Arizono
- Flagstaff Arts and Leadership Academy
- mezlernejo Flagstaff Highschool
- Pine Forest Charter School
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 2118 Flagstaff, asteroido nomata honore al la urbo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
urboindikilo de Flagstaff kun fone la Sanfranciskaj montoj |
la historia konstruaĵo McMillan en Flagstaff estas fakte hotelo, kvankam la fasado indikas nomon "banko" |



