DVD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lumdiskego)
DVD
fizika formo de informoregistraĵo • formo de sonregistraĵo vd
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo VHS
Sekvanto Blu-radia disko
Posedata de Sony vd
vdr
Registrita flanko de DVD (diametro: 120 mm)

DVD (aŭ malofte lumdiskego[1]) estas disko kiu entenas informojn pere de cifereca registrosistemo simila al tiu de KD. Tiuj diskoj havas diametron de 12 centimetroj, same kiel KD, sed havas pli grandan datumspacon - ĉe ambaŭ flankoj de la disko kaj ĉe ĉiu en du tavoloj - sume ĝis 9 GB.

La mallongigo DVD ne havas oficialan longan formon. Oni origine proponis ĝin kiel mallongigon de la angla Digital Versatile Disc (Diĝita [Cifereca] Variuza Disko), oni origine kreis DVD-ojn por konservi videojn. Sed jam frue oni pripensis la uzadon de DVD-oj por aliaj datumoj, ne nur videoj. Tial kelkaj el la entreprenoj, kiuj kunlaboris pri la kreado de la DVD-formato, proponis la longan formon Digital Versatile Disc (Diĝita [Cifereca] Variuza Disko). Ĉar la diversaj kunlaborantaj entreprenoj ne povis trovi interkonsenton, la oficiala nomo estas la mallongigo DVD.

En Esperanto oni ankaŭ ofte diras lumdiskego por DVD, ĉar ĝi havas pli grandan datum-spacon ol lumdisko (KD). Tamen, kelkaj opinias ke tio estas misuzo de la sufikso -eg. Kiam DVD estas uzata por konservi videon, oni foje ankaŭ nomas ĝin viddisko.

Video en DVD kunpremiĝas laŭ la normo MPEG-2; unutavola disko povas enhavi 2 horojn da altkvalita video, kaj dutavola disko ĝis 4 horojn.

Bariloj[redakti | redakti fonton]

Pro la alta kvalito de la disko, la usonaj kinofirmaegoj postulis kelkajn barilojn kontraŭ uzado kaj kopiado de la diskoj: la "regionkodo", MacroVision, kaj CSS-ĉifrado. La presejo rajtas mem decidi, ĉu kelkaj aŭ ĉiuj estu uzataj por disko; malgrandaj presejoj ĝenerale ne elektas ilin uzi.

Regionkodo[redakti | redakti fonton]

DVD portanta regionkodon estas ludigebla nur per DVD-legilo kun regionkodo permesita de la presejo. Por legi diskon el "fremda" regiono, nepras aĉeti legilon el la sama regiono. (Aŭ ŝanĝi la virtualan regionkodon de la legilo...)

Jen la regionoj:

  1. Usono kaj Kanado
  2. Eŭropo, Japanio, Sud-Afriko, Egipto
  3. Sudokcidenta Azio
  4. Centra kaj Suda Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio
  5. Rusio, Barato, Afriko
  6. Popola Ĉinio

La kinofirmaegoj tion uzas por gardi la profiton de kinejo-montrado de filmoj en landoj, kie la filmoj ne jam estas montrataj en kinejo.

CSS-Ĉifrado[redakti | redakti fonton]

La ĉifrado-sistemo CSS (angle Content Scrambling System, Enhavoĉifra Sistemo) provas eviti, ke la cifereca enhavo de la disko estu legebla alie ol per DVD-ludilo. Ĉi tiu malforta algoritmo estas tamen jam rompita; norvega junulo Jon Johansen publikigis programeton DeCSS en 1999, kiu ebligas al komputiluzuloj malĉifri la enhavon de DVD-disko, por ke la video estu ludebla sub alternativaj operaciumoj kiel ekzemple Linukso. Usona leĝo DMCA malpermesas la distribuadon de tia programo en Usono, kaj Johansen estis mallongdaŭre arestita de norvegaj policanoj. En 2002 oni procesas kontraŭ li. Ne jam estas certe, ĉu li malsekvis la norvegan leĝaron aŭ ne.

Macrovision[redakti | redakti fonton]

Macrovision estas signalfuŝilo, kiu malebligas kopii (aŭ eĉ rigardi) videosignalon per malnovaj videobendiloj sen fuŝiĝo de la bildo. Ĝia aplikado efektive estas la respondeco de la DVD-ludilo; la disko nur enhavas biton kiu diras, ĉu la ludigilo fuŝu la signalon aŭ ne.

La DVD-formoj[redakti | redakti fonton]

  • DVD-ROM: kutima formo por videoj (nur legi)
  • DVD-R: unufoje registrebla disko
  • DVD-RW, DVD+RW: plurfoje registrebla disko; la minus-versio estas pli kutima ol la plusa
  • DVD-RAM

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Kiel posteulo de la DVD du ĉefaj malsamaj formoj konkursas. Ambaŭ formoj havos la saman formaton, nome diametron de 12 centimetroj kaj povos ricevi multe pli da datumoj ol la nuna DVD. Ili estus, laŭ la subtenantaj firmaoj, ne stireblaj kaj do nedifekteblaj tiumaniere. Kelkaj personoj tamen asertis ke tiuj novaj formoj estas neutila kaj neeleganta nova rimedo por pli da mongajno, des pli ke la du formoj ne estos akordigeblaj.

Similaj diskoj[redakti | redakti fonton]

Blu-radia disko[redakti | redakti fonton]

Blu-radio (Blu-ray Disc), proponita de la firmao Sony, ĝi ebligos stoki multe pli da datumoj danke al pli fajna radio (blua kaj ne ruĝa, kiel la nuntempaj) kiu strekas pli mallarĝajn kanelojn.
Ĝia unua tavolo entenos 25 GB, kio estas grava (la aktuala DVD entenas ne pli ol 5 GB), sed flanka ĝia produkto estos pli multekosta.
Sony gajnis la batalon de Blu-ray en februaro 2008, dum Toshiba rezignis pri HD-DVD formo.

HD DVD[redakti | redakti fonton]

Densega DVD (HD DVD = High Density DVD) estis la ĉefa konkuranto de la Bluradio. Disvolvita de Toshiba kaj NEC, ĝi estis subtenata de Microsoft, Sanyo, Intel, Paramount Pictures, kaj Universal Pictures. Ĝia plej konvinka argumento estas ĝia malmultekosteco kaj do la HD DVD verŝajne tre rapide disvastiĝos tutmonde. Male, ĝia enhaveco ne estas ĝia laŭda poento, ĉar la unua tavolo nure entenos 15 GB (tamen trioble pli ol la nuna HD-DVD).

Toshiba rezignis pri HD DVD formo en februaro 2008, profite al Sony kiu plue disvolvos sian Blu-ray formon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]