Universal Studios
(Alidirektita el Universal Pictures)
Universal Studios | ||
---|---|---|
![]() | ||
filmkompanio | ||
Dum | 30-a de aprilo 1912 – | |
Fondodato | 30-a de aprilo 1912 | |
Sidejo | Universalurbo, Usono | |
Lando | Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Universal Studios (kelkfoje ankaŭ nomita Universal Pictures aŭ Universal City Studios), filio de NBC Universal, estas grava usona kina filmproduktad-firmao. Ĝiaj filmostudioj situas je la adreso 100 Universal City Plaza Drive en Universal City (Kalifornio).
Distribuado kaj aliaj oficoj situas en Novjorko. Universal estas la dua plej malnova usona filmostudio de Holivudo (Paramount Pictures, posedita de Viacom, estas pli aĝa je nur unu monato). La historia fondinto de Universal estis Carl Laemmle, juda elmigranto el Germanio, fine de la 1900-aj jaroj.