Comcast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Comcast
negoco • entrepreno • publika kompanio • telekomunika kompanio vd
Dum 1963 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Music Corporation of America
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Ralph J. Roberts • Julian A. Brodsky vd
Sidejo Filadelfio
Lando Usono
Estr(ar)o Brian L. Roberts
Agokampo kabla televido
ISIN-kodo US20030N2001
filiaj kompanioj NBCUniversal • Sky (kompaniaro) • Comcast Ventures vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Comcast Corporation (angle Comcast Corporation, antaŭe Comcast Holdings) estas la plej granda kabla kaj telekomunika korporacio en la mondo laŭ enspezo. Comcast estas la plej granda kompanio pri kablo kaj interretaj servoj en Usono, kaj la tria inter la telefonkompanioj. La korporacio estas, interalie, la posedanto de la televidkanalo NBC, de Universal Studios kaj de la animacio-studioj de DreamWorks.

Comcast servas privatajn kaj komercajn klientojn en 40 ŝtatoj de Usono same kiel la Distrikto de Columbia. La oficejoj de la firmao situas en Filadelfio, Pensilvanio.

La merkata valoro de la kompanio estas taksita je ĉirkaŭ 210 miliardoj da dolaroj (februaro 2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La 28-an de April 2016, iĝis konata ke la kablokompanio Comcast, gvidita fare de Universal Films, aĉetas la DreamWorks animacio-studiojn por 3.8 miliardoj USD [1].

La kompanio suferas de negativa bildigo. La servo al klientoj de la firmao ofte estas kritikata. Ankaŭ, la firmao malobservis la principon de reta neŭtraleco, kaj estas en konflikto de intereso kiel enhavproduktanto kiu ankaŭ estas interreta provizanto [mankas fonto].

La 22-an de septembro 2018, Comcast aĉetis la amaskomunikilan reton "Sky" por 39 miliardoj USD. Kelkajn tagojn poste 20-a Century Fox vendis la ceteron de ĝiaj posedaĵoj en Sky al Comcast por 15 miliardoj USD.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]