Diskuto:DBD

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:DVD)

Ankaŭ eblas: Duuma Variuza Disko--Verdulo 18:41, 26. Feb 2006 (UTC)


Ĉu ni enkonduku novan mallongigon? 20:41, 25. Mar 2006 (UTC)

Mi forte kontraŭstaras[redakti fonton]

...la emon enkonduki novan lingvaĵon, kiun ĉi tiu artikolo evidente montras. Vikipedio ne estas loko por lanĉi novajn vortojn. Guglo donas 85 rezultojn por "DBD kaj estas", sed 31800 por "DVD kaj estas". La Komputada Leksikono, kiun mi taksas plej estima komputila vortaro esperanta, donas por DVD tradukon "lumdiskego" (kongrue kun traduko "lumdisko" por CD). En ajna esperanto-renkontiĝo mi neniam renkontis la mallongigon DBD, antaŭ ol trovi ĝin ĉi tie en vikipedio. En Esperantio de mi vizitita oni ĉiam parolis nur pri DVD-j aŭ lumdiskegoj. Vidu ankaŭ Ligiloj ĉi tien. Se neniu forte kontraŭstaros kaj trovos konvinkajn argumentojn, mi volus renomi la artikolon al DVD, kaj ene mencii la vorton "lumdiskego". La mallongigo DVD ja estas internacia kaj tial la artikolo enciklopedia nomu tiel - kun mencio de ajnaj alternativoj nure en la teksto kaj eventuale kun alidirektoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:22, 26. Apr 2006 (UTC)

mi konsentas[redakti fonton]

kun via analizo

Kaj kial ne simple viddisko?[redakti fonton]

Dum jaroj ni vivis en Esperanto kun vidbendoj. Kial ne tute analoge viddiskoj? Mi certe ne vidas la neceson enkonduki novajn terminojn kiel DBD. Kaj mi konsentas ke Vikipedio ne estu loko por lingvaj eksperimentoj. PaulP 12:28, 27. Apr 2006 (UTC)

Hm, interesa propono. Tamen estus teĥnika fuŝo, se ni alprenus tiun ĉi nomon, ĉar ja tiam ni farus la samon kion antaŭe estis en la angla - komence oni malmallongigis DVD kiel "Digital Video Disk", sed kiam poste eksciis, ke eblas kaj utilegas en ĝi konservi ankaŭ nevideajn datumojn, oni ruze ŝanĝis la klarigon por esti "Digital Versatile Disk". Kontraste vidbendo ja ĉiam estis uzata nur por videokonservado. Do, ni ne ripetu tiun eraron. Kaj cetere, Guglo donas nur ses paĝojn por "viddisko" kaj neniuj vortaroj listigas ĝin. Dume, "lumdiskego"-n enhavas interalie la Komputada Leksikono kaj ReVo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:49, 28. Apr 2006 (UTC)

Konsentite PaulP 15:40, 28. Apr 2006 (UTC)
Lumdiskego, eĉ se jam kuŝanta ĉe ReVo kaj Komputada Leksikono ŝajnas al mi stragaĵo, por ne diri eraro. KD kaj DVD estas samgrandaj. Eg rilatas al disko, ne al ties enhavo. Diri diskego por signi egecon de ĝia enhavo, aliigas la uzon de sufikso.--Ssire 17:09, 28. Apr 2006 (UTC)
Mia vorto 'konsentite' signifas, ke mi pretas sekvi la decidon de la plimulto en Vikipedio. Sed Ssire kompreneble pravas. La vorto 'lumdiskego' estas laŭ mi erara vorto, kaj mi mem certe ne uzos ĝin. Mi restos ĉe 'viddisko', analoge al 'vidbendo', en populara kunteksto, kaj DVD en teknika. PaulP 09:32, 1. Maj 2006 (UTC)

Kontraŭ anglaj mallongigoj en eo[redakti fonton]

Kial jam ekzistas TTT, MOS aŭ Usono kaj ne WWW, WHO aŭ USA en la esperanta? Ĉar tradukojn esperantistoj feliĉe eltrovis! DBD estis verŝajne uzita nur en vikipedio, kaj do forigenda. Mi konsentas ke vikipedio ne estas eksperimentejo. Sed mi ankaŭ opinias ke Guglo tiukaze ne vere gravas laŭ mi: ĉar multaj esperantistoj simple skribas CD aŭ DVD ĉar ili ne kuraĝas ekscii la eventualan esperantan tradukon. Se oni strikte sekvis "la guglan logikon", ankaŭ ni devus ŝanĝi KD al CD, ĉar la unua trafas 33.000 kaj la dua 38.000 (CD kaj estas). Se oni ekuzas alilingvajn mallongigojn en eo, oni enŝoviĝas en danĝera vojo! Mi konstatis la emon en eo sisteme traduki kaj mi ĝojis pri tio. Ĝi kontinuu! (sed bone, ne en vikipedio!)

En la franca vikipedio, estas regulo neniam nomi artikolon per mallongigoj. Mi opinias ĝin prudenta ĉar pli klara kaj do proponas ĝin tie. Ĉu? Krome, ĝi konformiĝus kun la artikolo "Kompakta Disko". Do, nia elekto:

  • Lumdiskego (ne taŭgas laŭ mi, sed jam estas en la komputada leksikono)
  • Diversutila Bita Disko
  • Duuma Variuza Disko (Tiuj du ekzemploj ne stas senbazaj eltrovoj sed traduko de la angla, kiel MOSMOK)
  • Digital Versatile Disc (mi forte kontraŭstaras)???

--Internaciulo 20:18, 28. Apr 2006 (UTC)

Mi tute subtenas la nomon Duuma Variuza Disko, mallongigeblan en Dovodisko. Ja lumdiskego ne taŭgas ankaŭ por mi (vidu pli supre), la fakto ke ĝi kuŝas en la komputada leksikono, ne signifas ki ĝi ne povas rapide kadukiĝi kaj malaperi, favore al io pli trafa.--Ssire 09:09, 29. Apr 2006 (UTC)
Mi ne opinias ke ĝi stas la taŭga solvo. Duuma Variuza Disko estas evidenta provo por ne ŝanĝi la angldevenan radikon, kaj ne por sia esperanta logikeco. Oni pli uzas Biton ol Duumon en la esperanta (bito eĉ fariĝas prefikso nuntempe). Je mia opinio, se oni oftigas tiajn tradukojn de mallongigo, oni ankoraŭ parolos per esperantaj vortoj, sed pensos per angla logiko. Tiu fenomeno jam okazas en la naciaj lingvoj (ekz la japana, la franca, ktp...)! --Internaciulo 23:52, 25. Mar 2006 (UTC)

Vikipedio ne estas eksperimentejo[redakti fonton]

  • Digital = Cifereca (Bit= bita, duuma)
  • Versatile = Ĉiesuzebla, Ĉieuzebla, Polivalenta, Diversuza, Variuza, Plurfaka
  • Disc/Disk = Disko

Mi volas evidentigi, ke multaj tradukoj eblas, kaj ke ni ne sekvu niajn personajn opiniojn! Vikipedio ja ne estas eksperimentejo. Do, en la diskutopaĝo, eblas proponi solvojn sed ne en la artikolo. Kion ni faru do? Laŭ mi, ankaŭ ne ni sekvu la TTT-ejojn (guglo-serĉo), ĉar la redaktantoj de tiuj retejoj ne nepras esti profesiajn e-istojn, kaj do verkas en la angla, ĉar en eo la afero estas obskura. Eĉ se mi ne ŝatas ĝin, ni devas sekvi la referencojn. Kaj kio estas la nuna kaj plej kompleta referenco pri komputiko en eo? La Komputada Leksikono!!! Ni do titolu la artikolon Lumdiskego, eĉ se ĝi ne taŭgas ĈAR NI NE RAJTAS ELTROVI NOVAJN NOMOJN LAŬ NIA PLAĈO EN VIKIPEDIO. --Internaciulo 14:36, 29. Apr 2006 (UTC)

Internaciulo, mi tre ĝojas pro via ege komprenema sinteno al tiu ĉi problemo - kvankam laŭ mia scio estis ĝuste vi, kiu foje renomis la artikolon al la eksperimenta nomo. Mi devas diri, ke mi tute konsentas kun ĉiuj viaj opinioj ĉi tie esprimitaj, kaj ankaŭ ĝenerale pli vaste kun ĉiuj diritaj ĉi-supre ekde la momento kiam oni removis la artikolon. Guglo jes ne estas perfekta fonto por informserĉado, sed tiom aktualegan tekstaron ni en esperanto ne havas, por povi serioze diri pri plej kutima uzo laŭ ĝi. Pro tio tamen mi volis utiligi ankaŭ iom da miaj personaj spertoj de e-renkontiĝoj, kie mi ofte aŭdis la mallongigon DVD ("do-vo-do"), foje la nomon "lumdiskego", sed preskaŭ nenie ion alian (tiu "DBD" estis por mi tute nova kiam mi vidis ĝin ĉi tie en Vikipedio). Alian pli fidindan informfonton pri nuna kaj vera uzo mi tamen ne posedas. Pri nomi artikolojn ne per mallongigoj mi ne kontraŭstaras, sed por tio oni ja devas unue interkonsenti pri taŭga malmallongigo. Ĉiukaze tamen, la mallongigo restu kiel alidirektilo. Pri proponoj pri traduko mi nure diru, ke laŭ mi ne estas multaj akcepteblaj variantoj - se oni volas teni ĉe la realeco kaj ne simple elpensi malmallongigon tiel ke ĝi sekvu la originalan mallongigon (tion mi ne favoras), tiam por "digital" uzeblas preskaŭ nure "cifereca" (la vorton "diĝita" mi konsideras nebezonata kaj ĝenerale ne tre favorata), por "versatile" estas eble pliaj elektoj, kaj "disk" sendubas kiel "disko". Do, tiom mi volas diri. Mi ĝojas, ke mia "invado" ĉi tie finiĝis tiom bone kaj kontentige ŝajne al ĉiuj partoprenantoj. Tio donis al mi denove iom da bona sento rilate al la vikipedio kaj konvinkis min, ke ĝi daŭre restas interesa kaj atentinda projekto. Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:43, 30. Apr 2006 (UTC)

Blinda obeo al Komputika Leksikono estas kvazaŭ religia sinteno. Ni ne bezonas Biblion por tiu fako. Lumdiskego estas evidenta misuzo de la sufikso eg. Ja Vikipedio ne estas eksperimentejo, sed tio ne devigas ĝin akcepti ion ajn. Dovodo estas uzata ? jen bone, kial ne uzi ĝin ne kiel mallongigon, sed kiel neologismon, same kiel okazis por "ico" (Almenaŭ ĝi estas tiel traktata en PIV, se ne en Vikio) ? --Ssire 05:46, 1. Maj 2006 (UTC)

"Ico" estas tute alia afero, ĉar la plej normala traduko de Integrated Circuit estas Integra Cirkvito = IC-o aŭ Ico. Nenia kverelo eblas (espereble). Sed tie-ĉi la afero estas pli komplikata! Komputika Leksikono ne estas Biblio, sed nur la nuna plej kompleta referenco! Mi ankaŭ volis atentigi vin pri la proksima apero de HD-DVD kaj Blu-ray Disc. Ankaŭ tiuj estos tradukendaj! Vidu ĉe la Vikipedio:Diskutejo#Propono de regulo: Malpermesu inicialon titole de artikolo.--Internaciulo 08:43, 1. Maj 2006 (UTC)

Kial ne simple peti al akademio ĝian sintenon?[redakti fonton]

Nu, mi havas nenion plian por aldoni, la demando jam troviĝas en la titolo de tiu diskuto, pri konsulto de akademio.

Ĉu "videodisko" ?[redakti fonton]

En la artikolo "video" de PIV, estas ekzemplo "videodisko". Ĝin mi trovas taŭga, eĉ post legado de la trafa argumentado de Marek "Blahma" BLAHUŠ ĉi-supre en paragrafo "Kaj kial ne simple viddisko?". Popolano (diskuto) 05:15, 10 mar. 2019 (UTC)[Respondi]