Tako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la tradicia meksika manĝaĵo Tako. Por la valuto de Bangladeŝo vidu la artikolon "Bangladeŝa tako".
Diversaj takoj

Tako (hispane 'taco') estas tradicia meksika manĝaĵo, kiu konsistas el maiza tortiljo kiu estas volvita ĉirkaŭ manĝebla substanco, plejofte bovaĵo. Laŭ la Real Academia Española, la vorto 'taco' originale signifis, kaj ankoraŭ signifas ŝtopilo.

Tako estas konata simbolo de la meksika kuirarto, speciale en Usono. En Usono estas diversaj versioj de tiu ĉi manĝaĵo, kaj la plej populara versio estas preparata per malmola maiza tortiljo faldita je la mezo, kaj entenas krom viando aliajn ingrediencojn kiel fromaĝon, laktukon, kaj iafoje eĉ tomatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]