Stanley Kubrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stanley Kubrick
Kubrick on the set of Barry Lyndon (1975 publicity photo).jpg
Persona informo
Naskonomo Stanley Kubrick
Naskiĝo 26-an de julio 1928 (1928-07-26)
en Bronkso
Morto 7-an de marto 1999 (1999-03-07) (70-jara)
en Childwickbury Manor
Mortokialo korinfarkto
Tombo Childwickbury Manor
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Urba Kolegio de Nov-Jorko • William Howard Taft High School
Subskribo Stanley Kubrick
Familio
Edz(in)o Ruth Sobotka • Christiane Kubrick
Infano Vivian Kubrick
Okupo
Okupo filmreĝisorokameraistofotistoproduktoroscenaristofilmmuntisto • kameraisto • plenuma produktoro • ŝakludisto • scenografo • reĝisoro • Produktoro
TTT
Retejo http://www.kubrickfilms.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Stanley KUBRICK [stanli kjubrik kubrik] (naskiĝis la 26-an de julio 1928 en Novjorko, Usono; mortis la 7-an de marto 1999 en Childwickbury Manor ĉe St Albans, Britio) estis usona reĝisoro, scenaristo, produktoro, kameraisto kaj filmomuntisto. Li estis ekzemple reĝisoro de la famaj filmoj 2001: A Space Odyssey, Dr. Strangelove, Lolita, The Shining kaj Spartacus, inter aliaj. Liaj filmoj sukcesis kaj komerce kaj arte. Li loĝis kaj laboris en Britio ekde la 1960-aj jaroj. Kiel reĝisoro, li estis perfektomania kaj sindona, al la ĉagreno de aktoroj kaj siaj edzinoj (du el siaj tri geedziĝoj fiaskis).

Parto de la movado nomita Nova Holivudo de fino de la 1960-aj jaroj, li estis konsiderita kiel unu el plej grandaj kaj plej influaj reĝisoroj ĉiutempaj. Liaj filmoj, tipe adaptaĵoj de noveloj aŭ romanoj, estas notataj pro siaj "briloj"[1] kaj unika kinfarado, atento al detalo serve de realismo, kaj la elvokiva uzado de muziko. La filmoj de Kubrick kovras varion de ĝenroj, kiaj milito, krimo, literaturaj adaptaĵoj, amaferoj, nigraj komedioj, horora filmo, eposo kaj scienc-fikcio. Kubrick famiĝis ankaŭ ĉar estis postulema perfektisto, uzante penigan zorgon por ĉiu scenarado, kamera-verkoj kaj kunordigante de tre proksime la laboron kaj de la aktoroj kaj de la eksterekranaj kunlaborantoj.

Startinte kiel fotisto en Novjorko, Kubrick lernigis sin mem ĉiujn aspektojn de filmoproduktado kaj reĝisorado post gradiĝi el altlernejo. Liaj komencaj filmoj estis faritaj per malalta buĝeto, sekvite de la holivuda sukceso, Spartacus; li pasigis plej el la cetero de sia kariero vivante kaj filmante en Unuiĝinta Reĝlando. Lia hejmo ĉe Childwickbury Manor en Hertfordshire (norde kaj proksime de Londono) iĝis lia laborejo kie li faris siajn verkojn, enketadon, eldonadon kaj administradon de produktoraj detaloj. Tio permesis al li havi preskaŭ kompletan artan kontrolon de siaj filmoj, sed kun la rara avantaĝo havi financan subtenon el ĉefaj holivudaj studioj.

Multaj el liaj filmoj alportis novan grundon al kinfarado, kiaj 2001: A Space Odyssey (1968), nome scienc-fikcia filmo kiun la reĝisoro Steven Spielberg nomigis la "big bang" (praeksplodo) de sia generacio, kun renovigaj vidaj efikoj kaj scienca realismo.[2] Pro Barry Lyndon (1975), Kubrick akiris lensojn disvolvigitajn de Zeiss por NASA por filmi scenojn sub natura kandelaro kaj The Shining (1980) estis inter unuaj filmoj kiuj faris uzadon de Steadicam por stabiligi kaj fluigi rapidajn scenojn. Pri siaj komencaj kurtoj, Kubrick estis la kinisto kaj eldonisto de la unuaj du el siaj dektri aktoraj filmoj. Li reĝisoris, produktoris kaj verkis la tuton aŭ parton de la scenaroj por preskaŭ ĉiuj siaj filmoj.

Dum kelkaj el la filmoj de Kubrick estis polemikaj ĉe recenzoj, kiaj Paths of Glory (1957), Lolita (1962), kaj A Clockwork Orange (1971), plej el liaj filmoj estis nomumitaj por Oskar-premioj, Oraj GlobojBAFTA. Kinhistoriisto Michel Ciment konsideris liajn filmojn kiel "inter plej gravaj kontribuoj al la monda kino en la 20a jarcento"[3] dum reĝisoro Norman Jewison nomigis lin unu el la "plej grandaj majstroj" kiujn Usono iam produktis.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kubrick infanaĝe kun sia patro, Jack.

Kubrick naskiĝis la 26an de Julio, 1928, en Bronkso, kiel la unua de du gefiloj el judaj gepatroj Jacob Leonard Kubrick (1902–85), konata kiel Jack aŭ Jacques, kaj lia edzino Sadie Gertrude Kubrick (fraulino Perveler; 1903–85). La fratino de Kubrick nome Barbara Mary, naskiĝis en Majo 1934.[5] Jack Kubrick, kies gepatroj kaj patraj avoj estis de pola, aŭstra, kaj rumana praularo, estis doktoro. Ĉe la naskiĝo de Stanley, la familio Kubrick loĝis en 2160 Clinton Avenue en Bronkso.[6] La biografiisto de Kubrick nome Geoffrey Cocks verkis, ke kvankam la familio Kubrick ne estis religia, liaj gepatroj estis geedziĝintaj en juda ceremonio.[7][8]

Amiko de la familio Kubrick notis, ke kvankam Jack Kubrick estis elstara doktoro, Stanley kaj lia patrino estis nefanfaronaj.[6] Kiel knabo, Kubrick estis konsiderata "libremulo" kaj ĝenerale neinteresata en aktivaĵoj de sia bronksa najbareco. Multaj el liaj najbaraj amikoj poste helpos lin en liaj komencaj filmoj, inklude la verkado de muziko kaj scenaroj.[7]

Kiel infano en Novjorko, li estis malbona studento, kvankam evidente inteligenta. Lia patro penis (kaj sukcesis) kapti lian energian kaj imagon per ŝako. Ŝako iĝos obsedo por Kubrick por lia tuta vivo kaj aperis en multaj scenoj de liaj filmoj. Kubrick klarigis, ke ŝako helpis lin disvolvigi "paciencon kaj disciplinon" por akiri decidojn.[9] Kaj, je lia 13-a naskiĝtago, la sprono estis fotilo, kiun lia patro donacis al li. Li lernis riveli siajn proprajn fotojn en malhela ĉambro kaj ekfaris spontanajn fotojn sur la stratoj de Novjorko. Li komencis ankaŭ ĉeesti al kinejoj kaj studi filmoteknikon. Kubrick ankoraŭ malsukcesis en lernejo kaj lia patro seniluziiĝis ke li ne atingos bonajn rezultojn por povi iri al universitato. Kubrick ĉeestis al la Altlernejo William Howard Taft inter 1941–1945 (unu el liaj klaskolegoj estis Edith Gormezano, poste konata kiel la kantisto Eydie Gorme).[10] Li aliĝis al la lerneja fotoklubo kiu bezonis lin por fotigi la lernejajn eventojn por ties gazeto.[11] Eĉ tiele, Kubrick plusekvis la akademian karieron, atingante nur gradon 67.[12] Laŭ lia priangla instruisto, Kubrick estis interesata en literaturo el frua aĝo,[6] sed li havis malbonajn rezultojn kaj ofte malĉeestis la lernejon por spekti duoblajn filmosesiojn.[6] Li gradiĝis en 1945, sed liaj nesufiĉaj gradoj, kombine kun la peto por universitataj akceptoj fare de la soldatoj revenintaj el la Dua Mondmilito, nuligis la esperojn de pli alta edukado. Poste en sia vivo, Kubrick parolos disdegne pri sia edukado kaj pri edukado ĝenerale, defendante, ke nenio pri lernejo interesas lin. Liaj gepatroj sendis lin loĝi kun parencoj dum unu jaro en Los Angeles en la espero ke tio helpos al akademia kresko.

Fotista kariero[redakti | redakti fonton]

Anstataŭ studento ĉe universitato, Kubrick fariĝis fotisto por la magazino Look kaj fanatiko pri la kino, vidinte preskaŭ ĉiujn filmojn, kiuj estis montrataj en Novjorko. Lia laboro kiel fotisto tage, la kinejoj de Novjorko nokte (precipe tiu de la Moderna Muzeo de Arto) kaj la libro Film Technique de Pudovkin, fariĝis la universitato de Kubrick, kie li lernis la kinarton.

Kubrick kun spektaklulino Rosemary Williams en 1949.

Ankoraŭ en altlernejo Kubrick estis elektita oficiala lerneja fotisto. Meze de la 1940-aj jaroj, ĉar li ne kapablis ricevi akcepton por regulaj klasoj en altlernejo, li por mallonge rajtis veni al vesperaj klasoj en la City College de Novjorko.[13] Finfine li vendis fotoserion al la gazeto Look, estante alportinta foton al Helen O'Brian, estro de la fotodepartemento, kiu poste aĉetis ĝin per 25 pundoj.[14][15] Ĝi estis presita la 26an de Junio, 1945. Kubrick suplementis sian enspezon ludante ŝakon "por kvaronoj" en Washington Square Park kaj variaj ŝakokluboj de Manhatano.[16]

En 1946, li iĝis fotografia metilernanto por Look kaj poste tut-tempa stab-fotografo. G. Warren Schloat, Jr., alia tiam nova fotografo por la gazeto, memoris, ke li pensis, ke al Kubrick mankis personeco por fari lin reĝisoro en Holivudo, kaj notis, "Stanley estis sinlentema. Li ne diris multon. Li estis maldika, fajna, kaj speco de malriĉulo — kiel ĉiuj ni estis."[17] Kubrick tuj iĝis konata pro sia rakonto-stilo per fotoj. Lia unua historio, publikigita la 16an de Aprilo, 1946, estis titolita "A Short Story from a Movie Balcony" (Mallonga historio el filmobalkono) kaj montris kverelon inter viro kaj virino, dum kiu la viro estas vangofrapita, aŭtente surprizita.[14] En alia serio, 18 fotoj estis faritaj el variaj personoj atendantaj en dentokuracejo. Oni diris poste, ke tiu projekto montris fruan intereson de Kubrick por kapti individuojn kaj ties sentojn en ĉiutagaj medioj.[18]

Foto de Ĉikago farita de Kubrick por la gazeto Look, 1949.

En 1948, li estis sendita al Portugalio por dokumenti veturadon, kaj ankaŭ kovris la cirkon Ringling Bros. and Barnum & Bailey en Sarasota, Florido.[19] La kovro de la cirka laboro donis al Kubrick grundon por disvolvigo de sia dokumentigaj kapabloj kaj la kaptado de atleta movado per la kamerao, kaj la fotoj estis publikigitaj en kvar-paĝa publikaĵo por la numero de la 25a de Majo, "Meet the People". La sama numero kovris ankaŭ la ĵurnalisman laboron dokumentante la laboron de opera stelulino Risë Stevens kun surdaj infanoj.[20]}} Kubrick, entuziasmulo por boksado, kaj finfine li ekfotis boksadon por la gazeto. Lia pli frua boksa spektaklo, "Prizefighter", estis publikigita la 18an de Januaro, 1949, kaj kaptis la boksadon kaj la okazaĵoj kondukante al tio, en kiu partoprenis Walter Cartier.[21] La 2an de Aprilo, 1949, li publikigis fot-eseon, nomita "Chicago-City of Extremes" en Look, kio montris lian fruan talenton por kreado de etosoj per imagopovo kaj bildoj, inklude foton faritan super homamasa strato de Ĉikago nokte. La venontan jaron, la 18an de Julio, 1950, la gazeto publikigis sian fot-eseon, "Working Debutante – Betsy von Furstenberg", en kiu aperis portreto de Pablo Picasso pri Angel F. de Soto en la fono.[22] Kubrick fotis ankaŭ nombrajn muzikistojn de ĵazo, el Frank Sinatra kaj Erroll Garner ĝis George Lewis, Eddie Condon, Phil Napoleon, Papa Celestin, Alphonse Picou, Muggsy Spanier, Sharkey Bonano kaj aliaj.[23]

Kubrick edziĝis al sia koramikino de la altlernejo Toba Metz la 28an de Majo, 1948. Ili loĝis kune en malgranda apartemento en 36 Okcidente de la 16a Strato, ĉe la Sesa Avenuo ĝuste norde de Greenwich Village.[24] Dum tiu epoko, Kubrick komencis oftigi al filmoprezentoj en la Muzeo de Moderna Arto kaj en la kinejoj de Novjorko. Li estis inspirita de la kompleksa, flueca kameralaboro de la reĝisoro Max Ophüls, kies filmoj influis super la posta vidostilo de Kubrick, kaj de la reĝisoro Elia Kazan, kiun li priskribis kiel la usona "plej bonkvalita reĝisoro" tiama, per sia kapablo "plenumi miraklojn" per siaj aktoroj.[25] Amikoj eknotis, ke Kubrick ekiĝis obseda pro la arto de filmofarado — unu amiko, dancarkivisto David Vaughan, observis, ke Kubrick detale kontrolrigardis la filmon en la kinejo kiam tiu estis senparola, kaj revenis al legado de gazeto kiam la roluloj ekparolis.[14] Li ankaŭ pasigis multajn horojn legante librojn pri kinteorio kaj verkante priajn notojn. La teoria verkado de Sergei Eisenstein havis profundan efikon pri Kubrick, kaj li faris grandan nombron de notoj el libroj en la biblioteko de Arthur Rothstein, la teknika reĝisoro de fotografio de la gazeto Look.[26] Kubrick estis partikulare fascinita kun la filmo de Eisenstein nome Aleksandr Nevskij kaj ludis la muzikon de Sergej Prokofjev de la filmo fojon kaj fojon konstante ĝis la punkto ke lia fratino ekkoleriĝis.[27]}}

Filmado[redakti | redakti fonton]

Lia unua ĉefa filmo estis Fear and Desire (1953) ("Timo kaj Deziro"). Ĝi ruinigis lian geedziĝon kaj ricevis diversvalorigajn recenzojn, sed la filmo klare montris Kubrick kiel talenta reĝisoro. Dum la 1950-aj jaroj, li grade gajnis famon kaj la atenton de Holivudo, reĝisorante pli grandajn filmojn, ĝis 1957 kiam li reĝisoris Spartacus, la plej granda filmo de Holivudo, kiun li reĝisoris. Li elreviĝinte pri Holivudo kaj ekde Lolita, forlasis Holivudon kaj laboris en Britio. Lolita mem, laŭ la romano de Nabokov, estis limigita de la tiama cenzuro. Per Dr Strangelove (1964), li fariĝis finance kaj arte sendependa kaj ĉiam havis kelkajn da projektoj kurantaj, iuj estinte forlasitaj: ekzemple, Napoleono kaj Mensogoj de la Tempo de Milito, filmo pri la gentomortigado fare de la nazioj. Kvankam multaj de liaj filmoj devenas de romanoj (de Vladimir Nabokov, William Thackeray, Stephen King, Arthur C. Clarke, Anthony Burgess, ktp), Kubrick konsideris filmojn pli kiel muziko ol kiel fikcio: progresado de etoso kaj sento, kies signifo poste venas. Laŭ kelkaj kritikistoj Kubrick povus esti konsiderita kiel Joyce de kinarto. Liaj du filinoj fakte iĝis muzikistoj.

Kurtaj filmoj (1951–1953)[redakti | redakti fonton]

Kubrick kunhavis amon al filmo kun sia lerneja kolego kaj amiko Alexander Singer, kiu gradiĝinte el altlernejo havis la intencon reĝisori kinan version de Iliado de Homero. Tra Singer, kiu laboris en la oficejoj de kinejnovaĵa produktora kompanio, "The March of Time", Kubrick lernis, ke kostus 40 000 usonajn dolarojn fari taŭgan kurtan filmon, mono kiun li ne havis. Li havis 1500 usonajn dolarojn de ŝparaĵoj kaj sukcesis per tio produktori kelkajn mallongajn dokumentajn filmojn kuraĝigita de Singer. Li eklernis ĉion kion li povis pri filmofarado per si mem, alvokante filmoliverantojn, laboratoriojn, kaj ekipluantajn entreprenojn.[27]

Douglas Edwards en 1952 ĉe CBS. Li faris la voĉon de la unua kurta dokumenta filmo de Kubrick, nome Day of the Fight.

Kubrick decidis fari kurtan filmon dokumentan pri la boksisto Walter Cartier, kiun li estis fotinta kaj pri kiu li verkis por la gazeto Look unu jaron antaŭe. Li luprenis kameraon kaj produktis 16-minutan blank-nigran dokumentan filmon, Day of the Fight (Luktotago). Kubrick trovis la monon sendepende por financi ĝin. Li estis planinta peti Montgomery Clift rakonti ĝin, kiun li estis renkontinta dum fotosesio por Look, sed finfine li interkonsentis kun veterana ĵurnalisto de novaĵoj de CBS nome Douglas Edwards.[28] Laŭ Paul Duncan la filmo estis "rimarkinde bonkvalita por unua filmo", kaj uzis reeniran filmadon por fari scenon en kiu Cartier kaj sia frato iras al la kamerao, rimedo kiu poste iĝos unu el la kameramovoj karakteraj de Kubrick.[29] Vincent Cartier, frato kaj administranto de Walter, poste parolis pri siaj observoj al Kubrick dum la filmado. Li diris, "Stanley estis tre stoika, senemocia sed imagopova persono kun fortaj, imagemaj pensoj. Li postulis respektoj per muta, timida maniero. Ĉion kion li deziris vi plenumis, li ĝuste kaptivis vin. Ĉiu kiu laboris kun Stanley faris ĝuste tion kion Stanley deziris".[27] Ankaŭ Walter Cartier diris pri Kubrick: "Stanley venis al preparo kiel luktanto por granda lukto, li scias ekzakte tion kion li faras, kien li iras kaj tion kion li deziras plenumi. Li konis la defiojn kaj li superis ilin".[21] Post la aldono de muziko farita de amiko de Singer nome Gerald Fried, Kubrick estis elspezinta 3900 dolarojn farante la kurton, kaj vendis ĝin al RKO-Pathé por 4000 dolaroj, kio estis la plej alta prezo kiun la kompanion iam estis paginta por kurta filmo ĝis tiam.[29] Kubrick priskribis sian unuan klopodon en filmofarado kiel tre valora ĉar li kredis, ke li mem devis fari plej el la laboro,[30] kaj li poste deklaris ke la "plej bona edukado en filmo estas fari unu".[31]

Filmoj de Sergei Eisenstein inspiris la alproksimigajn montrojn de detalaj vizaĝoj de normaluloj, inter aliaj aferoj.

Inspirita de tiu frua sukceso, Kubrick lasis sian laboron en Look kaj vizitis profesiajn kinistojn en Novjorko, kaj faris multajn detalajn demandojn pri la teknikaj aspektoj de filmofarado. Li asertis, ke li ricevis la alvokon dum tiu periodo iĝi filmisto pro la nombro de malbonkvalitaj filmoj kiujn li estis vidinta, kaj rimarkis, "Mi havis eĉ ne minimuman scion pri filmoj, sed mi scias, ke mi povas fari pli bonkvalitan filmon ol tiu".[32] Li ekfaris Flying Padre (Flugopastro, 1951), filmo kiu dokumentas la Reverendon Fred Stadtmueller, kiu flugveturas ĉirkaŭ 4 000 mejlojn por viziti siajn 11 preĝejojn. La filmo estis origine nomota "Sky Pilot", ĵargona termino por pastro.[33] Dum la daŭro de la filmo, la pastro realigas funebran servon, admonas knabon kiu estis fitraktanta knabinon, kaj faras urĝan flugon por helpi malsanan patrinon kaj bebon en ambulanco. Kelkaj el la montroj de kaj el la aviadilo en Flying Padre revenis poste en 2001: A Space Odyssey (1968) kaj la montroj de la spacŝipo, kaj serio de detalaj montroj de vizaĝoj de personoj partoprenantaj en la funebro estis plej verŝajne inspiritaj de la filmoj de Sergei Eisenstein nome Kirasŝipo Potjomkin (1925) kaj Ivano la Terura (1944/1958).[29][34]

Flying Padre estis sekvata de The Seafarers (La maristoj, 1953), unua kolorfilmo de Kubrick, kiu estis filmita por la marista sindikato Seafarers International Union en Junio 1953. Ĝi priskribis la logistikon de demokrata sindikato kaj fokuzas pli al la komforto de marlaboro ol al la agado de la sindikato mem. Por la kafeteria sceno en la filmo, Kubrick elektis relfilmilon por priskribi la vivon de la marista komunumo; tiu tipo de filmado estos poste persona subskriba tekniko. La sekvenco de Paul Hall, sekretari-trezorero de SIU Atlantiko kaj Golfo, parolanta al membroj de la sindiktao rememoras pri scenoj el filmoj de Eisenstein nome Striko (1925) kaj Oktobro (1928).[35] Day of the Fight, Flying Padre kaj The Seafarers estas la nuraj survivantaj dokumentaj filmoj de Kubrick; sed kelkaj historiistoj kredas, ke li faris ankaŭ aliajn.[36]

Komencaj longaj filmoj (1953–1955)[redakti | redakti fonton]

Fear and Desire (1953).

Kolektinta 1000 dolarojn montrante sian kurtajn filmojn al amikoj kaj familianoj, Kubrick trovis financojn por ekfari sian unuan longan filmon, nome Fear and Desire (Timo kaj deziro, 1953), origine planita kun la titolo The Trap (La kaptilo), verkita de sia amiko Howard Sackler. Onklo de Kubrick, nome Martin Perveler, los-anĝelesa farmaciposedanto, investis pliajn 9 000 dolarojn kondiĉe, ke li estu listigita kiel plenuma produktoro de la filmo.[37] Kubrick arigis kelkajn aktorojn kaj malgrandan laboristaron totale de 14 personoj (kvin aktoroj, kvin laboristoj, kaj kvar aliulojn kiuj helpu transporti la ekipaĵaron) kaj veturis al la areo de la Montaro San Gabriel en Kalifornio por kvin-semajna, malalt-buĝeta filmado.[37] Poste renomita The Shape of Fear (La formo de timo) antaŭ finfine estis nomita Fear and Desire, ĝi estas fikcia alegorio pri teamo de soldatoj kiuj survivas aviadilkraŝon kaj estas kaptataj malantaŭ teritorio de malamikoj en milito. Dum la daŭro de la filmo, unu el la soldatoj enamiĝas el alloga junulino el la arbaroj kaj ligas ŝin al arbo. Tiu sceno estas fama pro siaj detalaj montroj de la vizaĝo de la aktorino. Kubrick estis planinta Fear and Desire kiel muta filmo por certigi la malaltajn produktokostojn; aldonitaj sonoj, specialaj efikoj, kaj muziko finfine plialtigis la produktokostojn al ĉirkaŭ 53 000 dolaroj, superante la planitan buĝeton.[38] Li estis savhelpita de la produktoro Richard de Rochemont kun kondiĉo, ke li helpu en produktorado de Rochemont por kvin-parta televidserio pri Abraham Lincoln filmata surloke en Hodgenville, Kentukio.[39]

Fear and Desire estis komerca malsukceso, sed akiris kelkajn pozitivajn rezencojn post publikigo. Kritikistoj kiel la rezencisto de The New York Times kredis, ke la profesiismo de Kubrick kiel fotisto brilis tra la filmo, kaj ke li "arte kaptis nuancojn de la groteskaj sintenoj antaŭ la morto, de la lupeco de malsataj homoj, same kiel de ilia besteco, kaj en unu sceno, la vrakan efikon de volupto en kompatinda juna soldato kaj la katenligita junulino kiun li estas gardanta". La fakulo de la Kolumbia Universitato nome Mark Van Doren estis tre impresita de la scenoj en kiu la junulino estas ligita al la arbo, kaj rimarkis, ke oni vivas en "bela, terura kaj stranga" sekvenco kun la enorma talento de Kubrick kiu estas garantio de lia estonta sukceso.[40] Kubrick mem poste esprimis sian honton pro Fear and Desire, kaj klopodis laŭlonge de jaroj forigi ekzemplerojn de la filmo for el la cirkulado.[41] Kubrick nomis Fear and Desire "bumbling, amateur film exercise ... a completely inept oddity, boring and pretentious" (mallerta, amatora filmekzerco... komplete neutila raraĵo, enua kaj pretendema), kaj ankaŭ referencis al ĝi kiel "a lousy feature, very self-conscious, easily discernible as an intellectual effort, but very roughly, and poorly, and ineffectively made" (aĉa objekto, tre mem-konscia, facile komprenebla kiel intelekta klopodo, sed tre kruda, kaj malriĉa, kaj neefike farita).[40] Dum la produktado de la filmo, Kubrick preskaŭ mortigis sian laboristaron per venenaj gasoj pro eraro.[42]

Post Fear and Desire, Kubrick eklaboris ideojn por nova filmo pri boksado. Pro la komerca malsukceso de sia unua longa filmo, Kubrick evitis peti plue investojn, sed komencis scenaron por nigra filmo kun Howard O. Sackler. Origine sub la titolo Kiss Me, Kill Me (Kisu min, murdu min), kaj poste The Nymph and the Maniac (Nimfulino kaj maniulo), Killer's Kiss (La kiso de murdisto, 1955) estas 67-minuta nigra filmo pri la engaĝiĝo de juna boksisto kun virino kiu estas fitraktita de sia krimula ĉefo. Kiel ĉe Fear and Desire, ĝi estis private financita de la familio kaj amikoj de Kubrick, kun ĉirkaŭ 40 000 dolaroj antaŭigita el la Bronksa apotekisto Morris Bousse.[35] Kubrick ekfilmis en Times Square, kaj ofte esploris dum la filmadprocezo, eksperimentante per fotografio kaj konsiderante la uzadon de nekonvencia rigardpunktoj kaj bildoj. Li dekomence elektis registri la sonon surloke, sed trafis malfacilojn pro interferoj el la mikrofonoj, kio limigis la kameramovadon. Lia decido rezigni pri la sono en favoro de bildaro estis multekosta; post 12–14 semajnoj filmante, li elspezis ĉirkaŭ sep monatoj kaj 35 000 dolarojn laborante pri la sono.[43]

An advertisement for the film Blackmail Surrounding text describes the film as "A Romance of Scotland Yard" and "The Powerful Talking Picture"
Reklamafiŝo por Blackmail (1929). Oni indikis influojn de tiu filmo por Killer's Kiss.

La filmo de Alfred Hitchcock nome Blackmail (1929) rekte influis la filmon per la rimarkinda rido de rolulo, kaj Martin Scorsese siavice citis la plinovigajn filmangulojn kaj etosajn filmerojn en Killer's Kiss kiel influo super sia Raging Bull (1980).[44] Aktorino Irene Kane, nome stelulino de Killer's Kiss, observis: "Stanley estas fascinanta karaktero. li pensas, ke la filmoj povas moviĝi, per minimumo da dialogo, kaj li emas sekson kaj sadismon".[45] Killer's Kiss trafis limigitan komercan sukceson kaj atingis malmultan monon kompare kun sia produktora buĝeto de 75 000 dolaroj.[44] Kritikistoj laŭdis la kameralaboron de la filmo, sed la aktorado kaj historio estas ĝenerale konsiderata nur mezbonkvalita.[46] Kubrick mem pensis pri sia filmo kiel amatora klopodo — studenta filmo.[47] Spite tion, la kinhistoriisto Alexander Walker konsideris la filmon "oddly compelling" (kurioze emocia).[48]

Holivuda sukceso (1956–1962)[redakti | redakti fonton]

Ludante ŝakon en Washington Square, Kubrick trafis produktoron James B. Harris, kiu konsideris Kubrick "la plej inteligenta, plej kreiva persono kun kiu mi iam venis en kontakto." Ambaŭ formis la Harris-Kubrick Pictures Corporation en 1955.[49] Harris aĉetis la rajtojn de romano de Lionel White nome Clean Break por 10 000 dolaroj. Harris estis venkinta super United Artists en la aĉeto de rajtoj por la filmo, kiu estis interesita en ĝi kiel la venonta filmo por Frank Sinatra. Ili finfine arigis por financado 200 000 dolarojn por la produktorado.[50] Kubrick verkis la scenaron,[51] sed je sugesto de Kubrick, ili dungis la verkiston de nigraj filmoj Jim Thompson por verki la dialogon por la filmo — kiu iĝis The Killing (1956) — pri detale planita ŝtelo kiu rezultas en malsukceso kaj masakro pro perfido de edzino. En la filmo stelulis Sterling Hayden, kun kiu Kubrick estis impresita en The Asphalt Jungle (1950).[52]

Kubrick kaj Harris translokiĝis al Los-Anĝeleso el Novjorko kaj subskribis kun la agentejo de Sam Jaffe fari la filmon, kiu iĝis la unua longa filmo de Kubrick farita de profesiaj teknikistoj kaj laboristoj. La sindikato en Holivudo asertis, ke ili ne permesos, ke Kubrick estu kaj la reĝisoro kaj la direktoro de fotografio de la filmo, kaj tiel veterana kinisto Lucien Ballard estis dungita por la filmado. Kubrick konsentis rezigni sian salajron por la produktado, kiu estis filmita en ĝuste nur 24 tagoj per buĝeto de 330 000 dolaroj.[53] Li kverelis kun Ballard dum la filmado, kaj en unu okazo Kubrick minacis maldungi Ballard post kameradisputo, spite la fakton ke li estis nur 27-jaraĝa tiam kaj 20 jarojn pli juna ol Ballard.[52] Hayden rememoris, ke Kubrick estas "malvarma kaj distema. Tre mekanika, ĉiam memfida. Mi laboris kun malmultaj reĝisoroj kiuj estas tiom bonaj".[54]

The Killing malsukcesis atingi taŭgan elsendon tra Usono; la filmo faris malmultan monon, kaj estis promociita nur en la lasta minuto, kiel dua filmo post la vakera filmo Bandido! (1956). Kelkaj tiutempaj kritikistoj laŭdis la filmon, kaj rezencisto de Time komparis lian kameralaboron kun tiu de Orson Welles.[55] Nuntempe, kritikistoj ĝenerale konsideras The Killing inter la plej bonkvalitaj filmoj de la frua kariero de Kubrick; lia nelinia rakontado kaj klinika plenumado faris gravan influon en postaj reĝisoroj de krimfilmoj, kiel Quentin Tarantino. Ankaŭ Dore Schary de Metro-Goldwyn-Mayer estis tre impresita, kaj proponis al Kubrick kaj Harris 75 000 dolarojn por verki, reĝisori kaj produktori filmon, kiu finfine estos Paths of Glory (1957).[56] Kubrick kaj Harris pensis, ke la pozitiva ricevo el la kritikistoj faris ilian aperon konata en Holivudo, sed Max Youngstein de United Artists malkonsentis kun Schary pri la merito de la filmo kaj konsideris Kubrick kaj Harris "Not far from the bottom" (ne tro for el la fundo) de la baseno de la nova talento tiama. [56]

Adolphe Menjou (maldekstre) kaj Kirk Douglas en Paths of Glory (1957).

Paths of Glory, kun agado okazanta dum la Unua Mondmilito, estas bazita sur kontraŭmilita romano de Humphrey Cobb de 1935, kiun Kubrick estis leganta dum atendo en la oficejo de sia patro. Schary konis la romanon, sed asertis, ke MGM ne financus alian kontraŭmilitan filmon, havigante subtenon al la kontraŭmilita filmo The Red Badge of Courage (1951). Kubrick kaj Schary interkonsentis labori por la verko de Stefan Zweig nome The Burning Secret, kaj Kubrick eklaboris por scenaro kun romanisto Calder Willingham. Li malakceptis forgesi Paths of Glory, kaj sekrete ekskizis scenaron nokte kun Jim Thomson.[57] Post Schary estis maldungita de MGM en kolektiva reformo, Kubrick kaj Harris sukcesis interesigi Kirk Douglas por ludi la rolulon de la kolonelo Dax.[58] Douglas informis United Artists, ke li faros The Vikings (1958) nur se ili konsentos fari Paths of Glory kaj pagi 850 000 dolarojn por fari ĝin. Kubrick kaj Harris subskribis kvin-filman kontrakton kun la kompanio de Douglas nome Bryna Productions kaj akceptis pagon de 20 000 dolaroj kaj procenton de la profitoj kompare kun la salajro de Douglas de 350 000 dolaroj.[58]

La filmo, filmita en Munkeno, el Januaro 1957, sekvas francarmean unuon kondukita al malebla misio, kaj sekvas per militproceso de tri soldatoj, arbitre elektita, pro miskonduto. Dax ricevis la mision defendi la akuzitojn en Militkortumo. Por la batalsceno, Kubrick detale liniigis ses kameraojn unu post alia laŭlonge de la limo kun la nenies tero, el kiu ĉiu kamerao kaptis specifan kampon kaj li nombris kaj donis al ĉiu el la cento de figurantoj numbron por la zono en kiu ili devis mortofali.[59] Kubrick mem funkciigis Arriflex kameraon por la batalo, fokusante al Douglas. Paths of Glory iĝis la unua grava komerca sukceso de Kubrick, kaj establis lin kiel nova juna kinisto. Kritikistoj laŭdis la nesentimentalajn, neparolemajn kaj senornamajn batalscenojn kaj ties krudan, blankanigran kinarton. Bosley Crowther de The New York Times skribis: "La proksimema, forta rigardo de la toska kamerao de Sro. Kubrick boras rekte en la mensojn de skememaj homoj kaj en la koroj de paciencaj, timigitaj soldatoj kiuj devas akcepti ordonojn morti".[60] Spite la laŭdon, la Kristnaska publikigo estis kritikita,[61] kaj la enhavo estis polemika en Eŭropo. La filmo estis malpermesita en Francio ĝis 1974 pro sia "unflattering" (mallaŭda) priskribo de la franca armeanaro, kaj estis cenzurita de la Svisa Armeo ĝis 1970.[60]

Spartacus de Kubrick (1960) estis la plej multekosta filmo iam farita en Nordameriko.

Marlon Brando kontaktis kun Kubrick, kaj petis lin reĝisori filmadapton de vakera romano de Charles Neider nome, The Authentic Death of Hendry Jones, en kiu aperas Pat Garrett kaj Billy the Kid.[60] Tio estis disputata de Carlo Fiore, kiu postulis, ke Brando ne estis aŭdinta pri Kubrick dekomence kaj ke estis li kiu aranĝis vespermanĝan kunsidon inter Brando kaj Kubrick.[62] Brando estis impresita, kaj diris, ke "Stanley estas nekutime perceptema, kaj delikate harmoniema kun la personoj. Li havas lertan intelekton, kaj estas kreiva pensulo — ne repetanto, ne far-ariganto. Li sintezas kion li lernas kaj alportas al nova projekto originan vidpunkton kaj lertan pasion".[63] Ambaŭ laboris por scenaron ses monatojn, komencita de tiam nekonata Sam Peckinpah. Multaj disputoj elrompiĝis pri la projekto, kaj finfine Kubrick distanciĝis el tio kio iĝos One-Eyed Jacks (1961). Laŭ biografo John Baxter, Kubrick estis kolera kun la dungado fare de Brando de France Nuyen, kaj kiam Kubrick estis konfesinta, ke li ankoraŭ "ne konas pri kio temas la filmo", Brando kriaĉis "Mi diros pri kio temas. Temas pri ĉirkaŭ 300 000 dolaroj kiujn mi jam pagis al Karl Malden".[64] Kubrick tiaam estis informita, ke li estis maldungita kaj akceptos forirpagon de 100 000 dolaroj,[65] kvankam artikolo de 1960 en Entertainment Weekly postulas, ke li foriris kiel reĝisoro, kaj oni informis, ke Kubrick diris "Brando volis reĝisori la filmon".[66] La biografo de Kubrick LoBrutto asertas, ke pro kontraktaj tialoj, Kubrick ne kapablis citi la realan tialon, sed publikigis aserton dirante, ke li estis rezigninta "kun profunda bedaŭro pro mia respekto kaj admiro por unu el la plej elstaraj artistoj de la mondo".[67]

Februare 1959, Kubrick ricevis telefonalvokon el Kirk Douglas petante lin reĝisori Spartacus (1960), bazite sur la vera vivrakonto de la historia figuro Spartako kaj la okazaĵoj de la Tria Sklava Milito. Douglas estis akirinta la rajtojn de la romano de Howard Fast kaj la scenaristo Dalton Trumbo enmetita en la nigra listo ekverkis la scenaron.[68] Ĝi estis produktita de Douglas, kiu ankaŭ stelulis kiel ribela sklavo Spartako, kaj aktoris ankaŭ Laurence Olivier kiel lia opozicianto, nome la romia generalo kaj politikisto Marko Licinio Kraso. Douglas dungis Kubrick per informita pago de 150 000 dolaroj por fari la reĝisoradon tuj post la maldungo de reĝisoro Anthony Mann.[69] Kubrick jam estante nur 31-jaraĝa estis reĝisorinta kvar longajn filmojn, kaj tiu iĝis sia plej granda filmo ĝis tiam, kun aktoraro de ĉirkaŭ 10 000 kaj buĝeto de 6 milionoj da dolaroj. Spartacus finfine kostis registritajn 12 milionojn por la produktorado kaj enspezis nur 14.6 milionoj da dolaroj.[70] Ĝis tiam, tiu estis la plej multekosta filmo iam farita en Usono, kaj Kubrick iĝis la plej juna reĝisoro en la historio de Holivudo kiu faris eposan filmon.[71] Estis la unua fojo ke Kubrick filmis uzante la anamorfan 35mm horizontalan procezon per Super Technirama por atingi ultra-kvalitan difinon, kiu permesis lin kapti grandajn panoramajn scenojn, kiel unu kun 8 000 trejnitajn soldatojn el Hispanio reprezentantaj la Romian armeon. La batalscenoj de Spartacus estis filmmitaj dum ses semajnoj en Hispanio meze de 1959. Biografiisto John Baxter kritikis kelkajn el la batalscenoj, priskribante ilin kiel "mallerte reĝisorita, kun iome da fuŝaj figurantoj kaj abundo de malprobablaj ĉevalfaloj".[72] Okazis kvereloj dum la filmado. Kubrick plendis pri la fakto ke li ne havis plenan kreivan kontrolon super la artaj aspektoj, kaj insistis pri improvizado etende dum la produktado.[73] Nome problemiga produktado en tio ke Kubrick volis filmi malrapide per du kameraekipaĵoj tage, sed la studio insistis, ke li faru 32; kompromiso de ok devis esti farita.[74] Kameraisto William Read Woodfield pridubis la aktorarelekton kaj la aktorajn kapablojn de kelkaj el la aktoroj kiel Timothy Carey,[75] kaj kinfotisto Russell Metty malkonsentis kun la uzado de Kubrick de la lumo, minacante rezignon, sed poste li mutigis siajn kritikojn post ricevis la Oskar-premion por la Plej Bonkvalita Kinfotarto.[76] Kubrick kaj Douglas malkonsentis ankaŭ pri la scenaro, kaj Kubrick kolerigis Douglas kiam li fortondis la tuton escepte du el liaj linioj el la malfermaj 30 minutoj.[77] Spite la filmajn problemojn, Spartacus akiris 14.6 milionojn da dolaroj en la biletbudo en sia unua prezento.[73] La filmo establis Kubrick kiel grava reĝisoro, ricevis ses nomumojn al Oskar-premioj kaj finfine ricevis kvar.[78] Spartacus markis ankaŭ la finon de la laborrilato inter Kubrick kaj Douglas. Laŭ biografiisto Baxter, Douglas kontinue malkonsentis pri la dominado de Kubrick dum la produktado, kaj notis, "Li estos brila reĝisoro iam, se li falegas sur sia vizaĝo almenaŭ unu fojon. Tio lernos lin kiel kompromisi".[79] Douglas poste asertis: "Vi ne bezonas esti bela persono por esti tre talentohava. Vi povas esti kaj feka kaj talenta kaj, inverse, vi povas esti la plej afabla ulo en la mondo kaj havi nenian talenton. Stanley Kubrick estas talentohava fekaĵo."[80]

Kunlaborado kun Peter Sellers (1962–1964)[redakti | redakti fonton]

Lolita[redakti | redakti fonton]

Sue Lyon, kiu ludis la rolon de Dolores "Lolita" Haze en Lolita

Kubrick kaj Harris decidis fari la venontan filmon de Kubrick Lolita (1962) en Anglio, pro la klaŭzoj metitaj en la kontrakto fare de la produktoroj de Warner Bros. kiuj havigis al ili kompletan kontrolon super ĉiu aspekto de la filmo, kaj la fakto ke la plano Eady kiu konsistis en imposto el biletbudoj permesis al la produktoroj mildigi la kostojn se 80% el la laboristaro estas britoj. Anstataŭe, ili subskribis traktadon de 1 milionoj da usonaj dolaroj kun la kompanio Associated Artists Productions de Eliot Hyman, kaj klaŭzon kiu havigis al ili la artan liberon kiun ili deziris.[81] Lolita, nome la unua klopodo de Kubrick por nigra komedio, estis adapto de samnoma romano de Vladimir Nabokov, nome historio de mez-aĝa profesoro kiu obsediĝas je adoleska knabino 12-jaraĝa. Stile, Lolita, en kiu stelulas Peter Sellers, James Mason, Shelley Winters, kaj Sue Lyon, estis transira filmo por Kubrick, "kiu markis turnopunkton el naturalisma kinarto... ĝis la superrealismo de liaj lastaj filmoj", laŭ la kinkritikisto Gene Youngblood.[82] Kubrick estis profunde impresita de la kamaleoneca gamo de aktoreblo de Peter Sellers kaj donis al li unu el la unuaj oportunoj por improvizi amplekse dum la filmado, filmante lin per tri kameraoj.[83] Ambaŭ fame bone amikiĝis dum la produktado, montrante multajn similaĵojn; ambaŭ lasis la lernejon tro frue, ludis ĵaz-drumojn, kaj kunhavis fascinon por fotografio.[84] Sellers poste diros, ket "Kubrick estas dio en mia opinio".[85]

Lolita estis filmita dum 88 tagoj per buĝeto de 2 milionoj de usonaj dolaroj en la Studioj Elstree, inter Oktobro 1960 kaj Marto 1961.[86] Kubrick ofte kverelis kun Shelley Winters, kiun li trovis "tre malfacila" kaj postulema, kaj preskaŭ maldungis ŝin iam.[87] Pro sia provokema historio, Lolita estis la unua filmo de Kubrick kiu generis polemikon; li finfine devis barakti kun cenzuristoj kaj forigi multon de la seksa elemento de la rilato inter la rolo de Humbert ludita de Mason kaj la Lolita de Lyon kio estis evidenta en la verko de Nabokov.[88] La filmo ne estis grava sukceso ĉu por kritikistoj ĉu ekonomie post la publikigo, kaj enspezis 3.7 milionojn da usonaj dolaroj je biletbudoj en sia malferma periodo.[89] Kubrick kaj Harris montris, ke ili povas adapti tre polemikan romanon sen interfero el studio. La moderaj gajnoj permesis al ili krei kompaniojn en Svisio por profiti avantaĝon de malalta impostado kaj akiri financan sekurecon dumvive.[89] Lolita ekde tiam estis laŭdita de kinkritikistoj.[90] Socia historiisto Stephen E. Kercher dokumentis, ke la filmon "demonstris, ke ties reĝisoro posedas entuziasman, satireman rigardopovon en la socian panoramon kaj en la seksajn handikapojn de la malvarmamilita Usono", dum Jon Fortgang de la kanalo Film4 skribis: "Lolita, per sia akuta mikso de patoso kaj komedio, kaj la dolĉega elsendo de la brilaj linioj de Nabokov fare de Mason, restas la definitiva priskribo de la tragedia leĝo-rompo".[90]

Dr. Strangelove[redakti | redakti fonton]

Kubrick en la filmanonco de Dr. Strangelove (1964).

La sekva projekto de Kubrick estis Dr. Strangelove or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb (1964), alia satira nigra komedio. Kubrick estis priokupita pro la afero de la nuklea milito kiam la Malvarma Milito eksplodis en la 1950-aj jaroj, kaj eĉ konsideris la eblon translokiĝi al Aŭstralio ĉar li timis, ke Novjorko povus esti celon de la rusoj. Li studis ĉirkaŭ 40 militajn kaj politikajn esplorlibrojn pri la temo kaj finfine atingis la konkludon ke "neniu reale konas ion kaj la tuta situacio estas absurda".[91]

Aĉetinte la rajtojn de la romano Red Alert (Ruĝa alerto), Kubrick kunlaboris kun sia aŭtoro, Peter George, por la scenaro. Ĝi estis origine verkita kiel serioza politika agadfilmo, sed Kubrick decidis, ke "serioza traktado" de la afero ne estus kredinda, kaj pensis, ke kelkaj el ties elstaraj punktoj estus pli taŭgaj por komedio.[92] La longdaŭra produktoro kaj amiko de Kubrick, nome James B. Harris, pensis, ke la filmo estu serioza, kaj ili amike disiĝis kadre de tiu diskonsento - Harris entreprenis la produktoradon kaj reĝisoradon de serioza malvarmamilita agadfilmo The Bedford Incident.[93][94][95] Kubrick kaj Red Alert aŭtoro George tiam relaboris la scenaron kiel satiro (provizore titolita "The Delicate Balance of Terror" (La delikata ekvilibro de la teruro)) en kiu la intrigo de Red Alert estis situata kiel filmo-ene-de-filmo farita de ekstertera inteligentulo, sed ankaŭ tiu ideo estis abandonita, kaj Kubrick decidis fari la filmon kiel "ekstravaganca nigra komedio".

Ĝuste antaŭ la ekfilmado, Kubrick dungis faman ĵurnaliston kaj satiran aŭtoron Terry Southern por transformi la scenaron en ties fina formo, nome nigra komedio, ŝarĝita de seksaj sugestoj,[96] kiu iĝis filmo kiu montris la talentojn de Kubrick kiel "unika tipo de absurdismo" laŭ la kinfakulo Abrams.[97] Southern faris gravajn kontribuojn por la fina scenaro, kaj estis kun-listigita (super Peter George) en la malfermaj subtekstoj de la filmo; lia perceptita rolo en la verkado poste kondukis al publika kverelo inter Kubrick kaj Peter George, kiu poste plendis en letero al la gazeto Life ke la intensa sed relative mallonga (16a de Novembro ĝis 28a de Decembro, 1962) engaĝigo de Southern kun la projekto estis ricevante troan elstarecon en amaskomunikiloj, dum lia propra rolo kiel la aŭtoro de la romano fonto de la filmo, kaj lia dek-monata tasko kiel kunverkisto de la scenaro, estis subtaksita – percepto kiun Kubrick evidente faris malmulton por kontraŭstari.[98]

Kubrick kredis, ke Dr. Strangelove, 2-miliona produkto kiu uzis tion kio iĝis la "unua grava teknikistaro pri vidaj efektoj en la mondo",[99] estus maleble farebla en Usono pro variaj teknikaj kaj politikaj tialoj, kio devigis lin translokigi la produktadon al Anglio. Ĝi estis filmita en 15 semajnoj, kun fino en Aprilo 1963, post kio Kubrick pasigis ok monatoj eldonante ĝin.[100] Peter Sellers denove konsentis labori kun Kubrick, kaj finis per ludado de tri diferencaj roluloj en la filmo. Scenoj de Sellers ludante kvar diferencajn rolojn estis filmitaj de Kubrick: "kapitano de RAF enpostenigita el la aerbazo de Burpelson kiel helpanto de la freneza Generalo Ripper ludita de Sterling Hayden; la mallerta Prezidento de Usono; lia perversa germana sekureckonsilisto; kaj la teksasa piloto de la bombaviadilo B52", sed la sceno kun li kiel teksasa piloto estis ekskludita el la fina versio.[101]

Post publikigo, la filmo levis multan polemikon kaj diversajn opiniojn. La kinkritikisto de The New York Times nome Bosley Crowther plendis, ke ĝi estas "diskreditigo kaj eĉ desdegno pri nia tuta defendestablado... la plej detrua malbona ŝerco kiun mi iam vidis", [102] dum Robert Brustein el Out of This World en artikolo de Februaro 1970 nomis ĝin "juvenala satiro".[100] Kubrick respondis la kritikojn, asertante: "Satiristo estas iu kiu havas tre skeptikan rigardon de homa naturo, sed kiu ankoraŭ havas la optimismon por fari ian specon de ŝerco prie. Tamen iome brutala ŝerco".[103] Nuntempe, la filmo estas konsiderata unu el la plej akraj komedifilmoj iam faritaj, kaj tenas preskaŭ perfekta 98% proporcio en Rotten Tomatoes bazita sur 91 recenzojn en 2020.[104] Ĝi estis nomita la 39-a plej granda usona filmo kaj la tria plej granda usona komedia filmo de ĉiuj tempoj fare de la American Film Institute,[105][106] kaj en 2010, ĝi estis nomita la sesa plej bonkvalita komedia filmo el ĉiuj tempoj de The Guardian.[107]

Elrompa kinarto (1965–1971)[redakti | redakti fonton]

Modelo de dormoĉambro kiu aperis fine de 2001: A Space Odyssey

Kubrick pasigis kvin jarojn disvolvigante sian sekvan filmon, 2001: A Space Odyssey (1968), estante tre impresita pro la scienc-fikcia romano de la verkisto Arthur C. Clarke nome Childhood's End, pri supera raso de eksterteranoj kiuj helpas la homaron eliminante siajn malnovajn memojn. Post renkonti Clarke en Novjorko en Aprilo 1964, Kubrick faris la sugeston labori pri lia rakonto de 1948 nome The Sentinel, pri monolito kiu estas trovita sur la Luno kiu alertas la eksterteranojn pri la homaro.[108] Tiun jaron, Clarke ekverkis la romanon 2001: A Space Odyssey, kaj la scenaron estis verkita de Kubrick kaj Clarke kunlabore. La temo de la filmo, nome la nasko de unu inteligento fare de alia, estas disvolvigita en du paralelaj interplektitaj historioj en du tre diferencaj temposkaloj. Unu priskribas evoluciajn transirojn inter variaj stadioj de homoj, el simioj ĝis "stelknabo", kiel homo estas renaskita en nova ekzisto, kaj ĉiu ŝtupo estis regata de enigma ekstertera inteligento vidita nur en ties artefaktoj: serio de ŝajne nedetrueblaj antikvergaj nigraj monolitoj. En la spaco, la malamiko estas superkomputilo konata kiels HAL 9000 kiu kondukas la spacŝipo, rolulo kiun la romanisto Clancy Sigal priskribis kiel "multe pli homa, pli humora kaj eble deca ol io ajn kiu povas aperi el tiu estontorigarda entrepreno".[109] Kelkaj komentistoj spekulativis, ke HAL estas kaŝnomo de IBM, kun leteroj laŭalfabete antaŭ tiuj, kaj indikis, ke Kubrick inspektis la komputilon IBM 7090 dum Dr Strangelove. Kaj Kubrick kaj Clarke malkonfirmis tion, kaj insistis, ke HAL signifas "Heuristically Programmed Algorithmic Computer".[110]

Kubrick pasigis granda parton de tempo esplorante por la filmo, farante partikularan atenton al akurateco kaj detalaro pri tio kio la estonteco povus aspekti. Li ricevis permeson de NASA por observi la spacŝipon uzitan en la misio de Ranger 9 por trovi akuratecon.[111] Filmado komencis la 29an de Decembro, 1965, per la elfosado de la monolito en la luno,[112] kaj scenoj estis filmita en Namiba Dezerto komence de 1967, dum la scenoj de simioj estis kompletitaj poste tiun jaron. La teamo de specialaj efektoj plue laboris diligente ĝis la fino de la jaro por kompletigi la filmon, kiu finfine kostis 10.5 milionojn da usonaj dolaroj.[112] 2001: A Space Odyssey estis planita kiel spektaklo de Cinerama kaj estis fotita en Super Panavision 70, kio havigas al la publiko "mirindan mikson de imagopovo kaj scienco" tra elrompaj efektoj, kiuj havigis al Kubrick lian nuran personan Oskaron, nome Oskar-premio al Vidaj Efektoj.[112] Biografiisto John Baxter citas Ken Adam dirantam ke Kubrick fakte ne estis responsa pri plej al la efektoj, kaj ke Wally Veevers estis la homo malantaŭ ĉirkaŭ 85% el ili en la filmo. Baxter notis, ke neniu el la teknika teamo de la filmo ĝeniĝis pro la fakto, ke Kubrick estis la sola listigito tuikadre, ĉar "estis la rigardo de Kubrick kio aperis ekrane".[113] Louise Sweeney de The Christian Science Monitor nomis la filmon la "lasta eraro" kvankam laŭdis unu el la scenoj en kiu la vidanto moviĝas tra la spaco dum atestas vibrantan mikson de lumo, koloro, kaj bildoj.[114] Kubrick diris pri la koncepto de la filmo en intervjuo kun la gazeto Rolling Stone: "Je la plej profunda psikologia nivelo, la intrigo de la filmo estas sombolo de la serĉado de Dio, kaj finfine postulas nur sciencan difinon de Dio. La filmo temas ĉirkaŭ tiu metafizika koncepto, kaj pri la realisma efektaro kaj la dokumentaj sentoj pri ĉio kio estas necesa por subfosi vian akiritan reziston al la poezia koncepto".[115]

Post la elsendo en 1968, 2001: A Space Odyssey ne estis tuja sukceso inter kritikistoj, kiuj indikis ties mankon de dialogo, malrapideco, kaj ŝajne nepenetrebla historio.[116] La filmo ŝajnis defii la ĝenrajn konvenciojn, multe malkiel ajna scienc-fikcia filmo antaŭ ĝi,[117] kaj klare diference el ajna el pli fruaj filmoj aŭ historioj de Kubrick. Kubrick estis partikulare kolerigita pro feroca rezenco el Pauline Kael, kiu nomis ĝin "la plej granda amatora filmo el ĉiuj", kaj Kubrick kiel faranto de "reale ĉiu stultaĵo kiun li iam deziris fari".[118] Spite diversajn rezencojn el tiamaj kritikistoj, 2001: A Space Odyssey laŭgrade akiris popularecon kaj enspezis 31 milionojn da dolaroj tutmonde antaŭ la fino de 1972.[112] Tio faris la filmon unu el la kvin plej sukcesaj filmoj de MGM tiam kun Gone With the Wind (1939), The Wizard of Oz (1939), kaj Doctor Zhivago (1965).[119] Nuntempe, ĝi estas amplekse konsiderata unu el la plej grandaj kaj plej influaj filmoj iam faritaj, kaj estas pinto en la listoj de All Time Top 10.[120][121] Baxter priskribis la filmon kiel "unu el la plej admiritaj kaj diskutitaj kreitaĵoj en la historio de kinarto",[122] kaj Steven Spielberg referencis ĝin kiel "la big bang (praeksplodo) de la filmofarado de lia generacio".[123] Por biografiisto Vincent LoBrutto ĝi "poziciigis Stanley Kubrick kiel pura artisto rangigita inter la kinmajstroj".[124]

Ekzemplo de erotikaĵoj el A Clockwork Orange (1971).

Post finkompletigi 2001: A Space Odyssey, Kubrick serĉis projekton kiun li povu filmi rapide kontraŭ pli malalta buĝeto. Li faris la filmon A Clockwork Orange (1971) fine de 1969, nome esploraĵo de violento kaj de eksperimenta rehabilitado fare de la aŭtoritatoj, bazita sur la rolulo de junulo Alex (portretita de Malcolm McDowell). Kubrick estis origine ricevinta ekzempleron de la samnoma romano de Anthony Burgess el Terry Southern dum ili estis laborante por Dr. Strangelove, sed estis malakceptinte ĝin kiel projekton pro la fakto, ke la Nadsato (termino derivita el la rusa sufikso por "dekjarulo" uzata por surstrata ĵargono por junuloj) estas tro malfacile komprenebla. La decido fari filmon pri la degenerado de junuloj montris tiutempajn aferojn de 1969; la movado de Nova Holivudo estis kreanta grandan nombron de filmoj kiuj estas priskribintaj la seksecon kaj ribelemon de junuloj. Tio influis Kubrick, en la poinio de Baxter.[125] A Clockwork Orange estis filmita inter 1970 kaj 1971 per buĝeto de 2 milionoj da pundoj.[126] Kubrick abandonis sian uzon de CinemaScope en la filmado, kaj decidis, ke la formato de 1.66:1 de ekranlarĝeco estas, en paroloj de Baxter, "akceptebla kompromiso inter spektaklo kaj intimeco", kaj favoris sian "rigore simetrian enkadradon", kiu "pliigis la belecon de liaj komponaĵoj".[127] La filmo tre forte montras "pop-erotikon" de la periodo, inklude gigantan blankan plastan artaĵon de masklaj generaparato, nome dekoraĵo per kiu Kubrick intencis havigi "iomete futurisman" aspekton.[128] La rolo de McDowell en la filmo de Lindsay Anderson nome if.... (1968) estis esenca por lia elekto kiel Alex, el kiu Kubrick aprezis lian kapablon "ŝanĝi el lernejana senkulpeco al insolento kaj, se necese, violento".[129] kaj Kubrick asertis, ke li probable ne estus farinta la filmon se McDowell ne estus estinta disponebla.[130]

Malcolm McDowell en A Clockwork Orange.

Pro sia priskribo de junula violento, A Clockwork Orange iĝis unu el la plej polemikaj filmoj siatempe, kaj parto de pliiĝanta debato pri violento kaj ties glorigo en filmoj. Ĝi ricevis atestilon kaj pritakson X (ikso), kaj en Britio kaj en Usono, je sia publikigo ĝuste antaŭ Kristnasko de 1971, kvankam multaj kritikistoj vidis multon de la violento priskribita en la filmoj kiel satira, kaj malpli violenta ol tiu de Straw Dogs, kiu estis publikigita unu monaton antaŭe.[131] Kubrick persone eligis la filmon el publikigo en Britio post ricevi mortominacojn post serio de imitaj krimoj supozeble bazitaj sur la filmo; tiel ĝi estis komplete nedisponebla laŭleĝe en Britio ĝis la morto de Kubrick, kaj ne-publikigita ĝis 2000.[132] Spite tion, Kubrick malkonsentis kun multo el la akraj gazetarinformoj en la brita amaskomunikiloj en la komenco de la 1970-aj jaroj ke la filmo povus transformi personon en krimulo, kaj argumentis, ke "violenta krimo estas senvarie fifarita de personoj kun longa registro de kontraŭ-socia kondutaro".[133] John Trevelyan, nome cenzuristo de la filmo, persone konsideris A Clockwork Orange kiel "eble la plej brila peco de kinarto kiun mi iam vidis," kaj kredis, ke ĝi prezentas "intelekta argumento pli ol sadisma spektaklo" en sia priskrino de violento, sed agnoskis ke multaj ne interkonsentis.[134] Spite negativan amaskomunikilan kovron pri la filmo, A Clockwork Orange ricevis kvar nomumojn al Oskar-premioj, nome al Plej Bonkvalita Filmo, Plej Bonkvalita Reĝisoro, Plej Bonkvalita Scenaro kaj Plej Bonkvalita Eldonado, kaj estis nomita de la novkorka kritikaro "New York Film Critics Circle" kiel la Plej Bonkvalita Filmo de 1971.[135] Post William Friedkin ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Reĝisoro pro The French Connection tiun jaron, li diris al gazetaro: "Parolante persone, mi pensas, ke Stanley Kubrick estas la ple bona usona kinisto de la jaro. Fakte ne de tiu ĉi jaro, sed de la periodo".[136]

Historia kaj horora filmoj (1972–1980)[redakti | redakti fonton]

Thackeray portretita de Eyre Crowe, 1845, unu jaron post la ekpublikigo de The Luck of Barry Lyndon. Thackeray ebligis al Kubrick enorman malfermon de la gamo de liaj temoj.

Barry Lyndon (1975) estas adaptaĵo de la verko William Makepeace Thackeray nome The Luck of Barry Lyndon (konata ankaŭ kiel Barry Lyndon), nome pikareska romano pri la aventuroj de 18a-jarcenta irlanda trompulo kaj socia grimpisto. John Calley de Warner Bros. akceptis en 1972 investi 2.5 milionojn da usonaj dolaroj en la filmo, kondiĉe ke Kubrick alproksimiĝu al gravaj steluloj de Holivudo, por sekurigi sukceson.[137] Kiel ĉe antaŭaj filmoj, Kubrick kaj lia arta departemento entreprenis enorman kvanton de esploroj, kaj li pasis el koni tre malmulton pri la 18-a jarcento en la starto de la produktado ĝis iĝi fakulo prie. Etenda kvanto de fotoj estis faritaj de lokoj kaj artaĵoj partikulare, kaj pentraĵoj estis detale kopiitaj el verkoj de grandaj majstroj de tiu periodo en la filmo.[138] Kubrick diris al Ciment, "Mi kreis bildaron de miloj da desegnoj kaj pentraĵoj por ĉiu tipo de referenco kiun ni povus deziri. Mi kredas, ke mi detruis ĉiun artlibron kiun oni povis aĉeti en librovendejo."[139] La filmo estis filmita surloke en Irlando, dekomence en aŭtuno 1973, koste de 11 milionoj da dolaroj kun laboristro de 170.[140] La decido filmi en Irlando derivis el la fakto ke tie estis ankoraŭ multaj konstruaĵoj el la 18a jarcento kio mankis en Anglio.[141] La produktado estis problemiga el la starto, plagita de forta pluvego kaj de politikaj problemoj rilataj al la tiama situacio de Norda Irlando.[142] Post Kubrick ricevis mortominacojn el la IRA en la Novjaro de 1974 pro la filmado de scenoj kun anglaj soldatoj, li fuĝis el Irlando kun sia familio per pramo el Dún Laoghaire uzante falsan identecon kaj pluigis la filmadon en Anglio.[143]

The Country Dance de William Hogarth (ĉirkaŭ 1745) bildigas la tipon de interna scenejo kiun Kubrick klopodis imiti por Barry Lyndon.

Baxter notas, ke Barry Lyndon estis la filmo kiu famigis Kubrick kiel iu kiu skrupule atentis al detalaro, ofte postulante dudek aŭ tridek refilmojn de la sama sceno ĝis perfektigi sian arton.[144] Ofte konsiderata lia plej aŭtent-aspekta fimostilo,[145] la kinarto kaj lumteknikoj kiujn Kubrick kaj la direktoro de fotografio John Alcott uzis en Barry Lyndon estis tre plinoviga. Internaj scenoj estis filmitaj per speciale adaptita alt-rapida f/0.7 Zeiss kameralenso origine disvolvigita por esti uzita de NASA en satelita fotografio. Tiuj lensoj permesis, ke multaj scenoj estu lumigitaj nur per kandellumo, kio kreis du-dimensiajn, difuz-lumajn bildojn rememorigaj de la pentraĵoj de la 18-a jarcento.[146] Direktoro de fotografio Allen Daviau asertis, ke tiu metodo permesis al la publiko vidi la rolulojn kaj scenojn kiel ili estus viditaj de siaj samtempuloj.[147] Multaj el la luktoscenoj estis filmitaj per man-funkciigita kamerao por produkti "senton de dokumenta realismo kaj memtujeco".[148]

Barry Lyndon trovis grandan publikon en Francio, sed estis malsukceso en biletvendado, enspeante ĝuste 9.5 milionojn da dolaroj en la usona merkato, eĉ ne proksime al la 30 milionoj da dolaroj kiujn Warner Bros. bezonis por generi profiton.[149] La malrapido kaj longo de Barry Lyndon kun tri horoj okazigis malakcepton de multaj usonaj kritikistoj kaj publikoj, sed la filmo estis nomumita por sep Oskar-premioj kaj atingis kvar, nome por la Plej Bonkvalita Fotografio, Plej Bonkvalita Arta Direktorado, Plej Bonkvalita Kostumdesegnado, kaj Plej Bonkvalita Muziko, pli ol ajna alia filmo de Kubrick. Kiel ĉe plej el la filmoj de Kubrick, ankaŭ la reputacio de Barry Lyndon krekis tra la jaroj kaj ĝi estas nune konsiderata unu el liaj plej bonkvalitaj, partikulare inter kinistoj kaj kritikistoj. Nombraj sondenketoj, kiel tiuj de The Village Voice (1999), Sight & Sound (2002), kaj Time (2005), rangigis ĝin kiel unu el la plej grandaj filmoj iam faritaj.[150][151][152] En 2019, la filmo havis 94% de taksado en Rotten Tomatoes, baze sur 64 recenzoj.[153] Roger Ebert referencis ĝin kiel "unu el la plej belaj filmoj iam faritaj... certe en ĉiu kadro Kubrick-a filmo: teknike genia, emocie distanta, senriproĉa en sia dubo pri homa boneco".[154]

Kelkaj el la internoj de la Hotelo Ahwahnee estis uzitaj kiel modeloj por la scenejoj de la Overlook Hotel de The Shining.

The Shining (La brilego, aŭ La luminado), publikigita en 1980, estis adaptita el la samnoma romano de la furorvenda verkisto de hororaj libroj Stephen King. The Shining ne estis la nura horora filmo el kiu Kubrick estis ligita; li estis malakceptinta la reĝisoradon kaj de The Exorcist (1973) kaj de Exorcist II: The Heretic (1977), spite la fakton, ke iam en 1966 li estis dirinta al amiko ke li delonge deziris "fari la plej terurigan filmon de la mondo, kun serio de epizodoj kiuj estus okazigantaj koŝmarajn timegojn de la publiko".[155] En la filmo stelulas Jack Nicholson kiel verkisto kiu akceptas laborpostenon kiel vintra zorgisto de granda kaj izolita hotelo en la Roka Montaro. Li pasigas la vintron tie kun sia edzino, ludita de Shelley Duvall, kaj ilia knaba filo, kiu montras paranormalajn kapablojn. Dum ilia restado tie, ili frontas kaj la descendon de Jack al la frenezeco kaj ŝajnaj supernaturaj hororoj kiuj kaŝiĝas en la hotelo. Kubrick havigis al siaj aktoroj liberon etendi la scenaron, kaj eĉ improvizi porokaze, kaj kiel rezulto, Nicholson estis responsa pri la frazo 'Here's Johnny!' (Jen Johnny!) kaj sceno en kiu li sidas ĉe la skribmaŝino kaj malkaŝas sian koleron kontraŭ sia edzino.[156] Tiom determinita produkti perfekton estis Kubrick, ke li ofte postulis ĝis 70 aŭ 80 refilmerojn de la sama sceno. Duvall, kiun Kubrick intence izolis kaj kun kiu li diskutis ofte, estis devigita ludi la ikonan kaj lacigan basbalbatilan scenon 127 fojojn. Poste, Duvall prezentis al Kubrick faskojn da haroj kiuj estis forfalintaj pro la ekstrema streso de la filmado.[157] La trinkejsceno kun la fantomeca kelnero estis filmita 36 fojojn, dum la kuireja sceno inter la roluloj de Danny (Danny Lloyd) kaj Halloran (Scatman Crothers) estis filmita 148 fojojn.[158] La aeraj filmaĵoj de la Hotelo Overlook estis filmitaj en Timberline Lodge de la Monto Hood en Oregono, dum la internoj de la hotelo estis filmitaj en la Studioj Elstree en Anglio inter Majo 1978 kaj Aprilo 1979.[159] Oni faris kartonajn modeloj el ĉiuj scenejoj de la filmo, kaj la lumigado estis amasa entrepreno, kiu postulis kvar monatojn de elektra kablinstalado.[160] Kubrick faris etendan uzadon de la ĵus inventita Steadicam, pez-ekvilibra kamerasubtenilo, kiu ebligis mildan man-tenitan kameramovadon en scenoj en kiuj konvencia kamerairado estas nepraktika. Laŭ Garrett Brown, nome la inventisto de la Steadicam, ĝi estis la unua filmo kiu uzis ties plenan potencialon.[161]

Kvin tagojn post la ekpublikigo en la 23a de Majo, 1980, Kubrick ordonis la forviŝon de fina sceno, en kiu la hoteladministristo Ullman (Barry Nelson) vizitas Wendy (Shelley Duvall) en hospitalo, kredante, ke ĝi estas nenecesa post atesti la eksciton de la publiko en kinejoj je la klimakso de la filmo.[162] The Shining atingis fortajn sukcesojn en biletvendado, enspezante 1 milionon da usonaj dolaroj en la unua semajnfino kaj enspezante 30.9 milionojn da usonaj dolaroj nur en Usono fine de la jaro.[159] La dekomenca kritikista reago estis diversa, kaj King mem malakceptis la filmon kaj malplaĉis je Kubrick.[163] Janet Maslin de The New York Times laŭdis la "harstarigan manieron" per kiu Kubrick konvertis "enorman konstruaĵon en io fermita kaj klaŭstrofoba", kiu "sendube estos unu el la plej timigaj sorĉaj domoj de la ekrano".[164] The Shining estas nune konsiderata kiel hororfilma klasikaĵo,[165] kaj la usona American Film Institute rangigis ĝin kiel la 27a plej granda trilera filmo el ĉiuj tempoj.[166]

Finaj laboroj kaj jaroj (1981–1999)[redakti | redakti fonton]

Kasko uzita por la reklamado de la filmo Full Metal Jacket.

Kubrick renkontiĝis kun la verkisto Michael Herr tra komuna amiko David Cornwell (romanisto John le Carré) en 1980, kaj ekinteresiĝis en lia libro Dispatches, pri la Vjetnama Milito.[167] Herr ĵus verkis rakonton por la filmo de Martin Sheen nome Apocalypse Now (1979). Kubrick estis interesita ankaŭ pri la romano de Gustav Hasford pri la Vjetnama Milito nome The Short-Timers. Kun la intenco filmi tion kio estos Full Metal Jacket (Metalkovrita jako, 1987), Kubrick eklaboris kun kaj Herr kaj Hasford separate por scenaro. Li finfine trovis la romanon de Hasford "brutale honesta" kaj decidis fari filmon kiu sekvu la romanon.[167] La tuta filmo estis produktita je kosto de 17 milionoj da dolaroj en 30-mejlradiusa teritorio ĉirkaŭ lia hejmo inter Aŭgusto 1985 kaj Septembro 1986, pli ol tio planita de Kubrick kiel produktado por kvin monatoj sekve de preskaŭ-mortiga ĵip-akcidento rilate al Lee Ermey.[168] Abandonitaj gasinstalaĵoj en Beckton en la areo de la Londonaj Docklands utilis kiel ruinigita urbo Huế,[169] kio faras la filmon laŭvide tre diferenca el aliaj filmoj pri pri la Vjetnama Milito. Ĉirkaŭ 200 palmoj estis importitaj pere de 40-futaj kontentoroj per ŝoseo el Nordafriko, je kosto de po 1000 pundoj por unu planto, kaj miloj da plastaj plantoj estis menditaj el Hongkongo por havigi densan foliaron por la filmo.[170] Kubrick klarigis, ke li faris ke la filmo aspektu realisma uzante naturan lumon, kaj atingis efekton de "kin-novaĵoj" farante ke la Steadicam filmu pli lante, [171] kio recenzistoj kaj komentistoj pensis, ke kontribuis al la afliktigo kaj seriozeco de la filmo.[172]

Laŭ kritikisto Michel Ciment, la filmo enhavas kelkajn el la varmarkaj karakterizoj de Kubrick, kiel lia elekto de ironia muziko, portretroj de homoj kiuj estas malhumanigitaj, kaj atento al ekstrema detalo por atingi realismon. En fina sceno, la usonaj marsoldatoj patrolas la ruinojn de abandonita kaj detruita urbo kantante la temkanton de Mickey Mouse Club kiel sardona kontrasto.[173] La filmo estis premierita en Junio 1987, kaj enspezis ĉirkaŭ 30 milionojn da usonaj dolaroj en la unuaj 50 tagoj,[174] sed kritikiste ĝi estis superita per la sukceso de la filmo de Oliver Stone nome Platoon, publikigita unu jaron pli frue.[175] Aktoro Matthew Modine asertis, ke unu el la favoraj rezencoj de Kubrick diris: "La unua duono de FMJ estas brila. Poste la filmo degeneras en majstroverko."[176] Roger Ebert ne estis partikulare impresita je ĝi, kaj taksis ĝin per mezkvalita 2.5 el 4. Li konkludis: "La filmo de Stanley Kubrick nome Full Metal Jacket estas pli kiel libro de rakontoj ol kiel novelo", "strange senforma filmo el la homo kies laboro kutime faras feroce konsistantan vidon pri sia materialo".[177]

Maskoj de Karnavalo de Venecio estas tre ikone uzitaj en la filmo Eyes Wide Shut, lasta de Kubrick.

La fina filmo de Kubrick estis Eyes Wide Shut (Okuloj Larĝe Fermitaj, 1999), en kiu stelulis Tom Cruise kaj Nicole Kidman kiel paro el Manhatano dum seksa odiseado. Tom Cruise portretas doktoron kiu scivolemas kaj atestas strangan kaj mistereman kvazaŭreligian orgieman ceremonion de maskitoj en kampara domego, malkovro kiu poste minacas lian vivon. La historio estas bazita sur Freud-eca novelo de 1926 de Arthur Schnitzler nome Traumnovelle (Sonĝonovelo en Esperanto), kies historion Kubrick translokigis el jarcent-komenca Vieno al Novjorko en la 1990-aj jaroj. Kubrick diris pri la novelo: "Malfacile priskribebla libro — kiu bonkvalita libro ne estas tio?. Ĝi esploras la seksan ambivalencon de feliĉaj geedzoj kaj klopodas egaligi la gravon de la seksaj revoj kaj de neplenumitaj esperoj kun la realo. Ĉiuj el la verkoj de Schnitzler estas psikologie brilaj".[178] Kubrick estis tiam preskaŭ 70-jaraĝa, sed laboris senripoze dum 15 monatoj por pretigi la filmon por ties planita publikigo en la 16a de Julio, 1999. Li komencis scenaron kun Frederic Raphael,[148] kaj laboris 18 horojn tage, dum retenis kompletan konfidencon pri la filmo.[179]

Eyes Wide Shut, kiel Lolita kaj A Clockwork Orange antaŭ ĝi, frontis cenzuron antaŭ publikigo. Kubrick sendis nefinitan ekzempleron por frurigardo al la steluloj kaj produktoroj kelkaj monatojn antaŭ publikigo, sed lia subita morto la 7an de Marto, 1999, okazis malmultajn tagojn post li finis la eldonadon. Li neniam vidis la finan version montritan al la publiko,[180] sed li ja vidis la antaŭmontron de la filmo kun Warner Bros., Cruise, kaj Kidman, kaj laŭ informo diris al la gravulo de Warner nome Julian Senior, ke tiu estis lia "plej bonkvalita iama filmo".[181] Tiam, kritika opinio de la filmo estis diversa, kaj ĝi estis vidita malpli favore ol plej el la filmoj de Kubrick. Roger Ebert havigis 3.5 el 4 steloj, komparante la strukturon kun trilero kaj verkante, ke ĝi estas "kiel erota fantasto pri perditaj ŝancoj kaj oportunoj evitataj", kaj pensis, ke la uzado fare de Kubrick de la lumo en Kristnasko faris la filmon "iom rimarkindega, kiel urba distrejo".[182] Stephen Hunter de The Washington Post malŝatis tiun filmon, kaj verkis, ke ĝi "estas fakte trista, pli ol malbonkvalita. Ĝi aspektas malforta, antikva, senespere sengusta, obseda je la varmaj tabuoj de lua junaĝo kaj malkapabla konekti kun tiu ĉi serpenteca afero nuntempa kiu sekso iĝis."[183]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kubrikeskaĵoj en liaj filmoj:

  • longaj, altaj, paralelaj muroj
  • La numero 114
  • proksima vido de vizaĝo tordita de emocio
  • perspektivo (de la fotilo) senkora kaj objektiva, observante la trankvilan, racian ordon de homo falinte en frenezon kaj sangon
  • simetria sceno
  • longdaŭra (al/el)proksimiĝado de la fotilo
  • sceno en banĉambro

Stephen King, la aŭtoro de The Shining, ne ŝatis la realigon de Kubrick, kaj instigis novan version kiel ses-hordaŭra televida serieto post dudeko da jaroj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Liaj filmoj:

La plej preferitaj filmoj de Kubrick:

  • Henry V
  • La Notte
  • The Bank Dick
  • Roxie Hart
  • Hell's Angels

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemple, Coyle, Wallace. (1980) Stanley Kubrick, a guide to references and resources. GK Hall, p. 8. ISBN 978-0-8161-8058-5.
  2. Giulio Angioni, Fare dire sentire: l'identico e il diverso nelle culture (2011), p. 37 kaj Un film del cuore, en Il dito alzato (2012), pp. 121–136
  3. Ciment, Michel. Kubrick: The Definitive Edition, Faber and Faber, Inc. (1980; 1999) p. 36, kovrilo
  4. Interview with Norman Jewison ĉe YouTube, American Film Institute, 1a de Feb., 2013
  5. Duncan 2003, p. 15.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 LoBrutto, Vincent (1999). Stanley Kubrick: a Biography. Penguin Books.
  7. 7,0 7,1 Cocks, Geoffrey. The Wolf at the Door: Stanley Kubrick, History, & the Holocaust, Peter Lang Publishing (2004) pp. 22–25, 30.
  8. Ciment 1982a. Rete ĉe: Kubrick on The Shining: An interview with Michel Ciment [1] dato = 2007-07-19
  9. Walker, Alexander (1972). Stanley Kubrick directs. Harcourt Brace Jovanovich. pp 11. ISBN 978-0-15-684892-3.
  10. Gates, Anita, "Eydie Gorme, Voice of Sophisticated Pop, Dies at 84". Kontrolita 12a de Aŭgusto 2013.
  11. Duncan, 2003, p. 15
  12. Schwam 2000, p. 70.
  13. LoBrutto 1999, p. 33.
  14. 14,0 14,1 14,2 Duncan 2003, p. 19.
  15. 1 Brita pundo estis ekvivalenta al 4.03 usonaj dolaroj en 1945.2: Dollar Exchange Rate from 1940. Miketodd.net. Arkivita el la originalo je 13a de Decembro, 2015. Alirita 24a de Aŭgusto, 2015.
  16. Baxter 1997, p. 32.
  17. LoBrutto 1999, p. 38.
  18. LoBrutto 1999, p. 36.
  19. Baxter 1997, p. 30.
  20. LoBrutto 1999, pp. 41–2.
  21. 21,0 21,1 LoBrutto 1999, p. 59.
  22. Duncan 2003, pp. 16–7.
  23. LoBrutto 1999, p. 52.
  24. Baxter 1997, p. 31.
  25. Ciment 1980, p. 36.
  26. LoBrutto 1999, p. 37.
  27. 27,0 27,1 27,2 Duncan 2003, p. 23.
  28. LoBrutto 1999, p. 68.
  29. 29,0 29,1 29,2 Duncan 2003, p. 25.
  30. King, Molloy & Tzioumakis 2013, p. 156.
  31. Duncan 2003, p. 15.
  32. Duncan 2003, p. 13.
  33. Baxter 1997, p. 39.
  34. En Jutubo
  35. 35,0 35,1 Duncan 2003, p. 28.
  36. Thuss 2002, p. 110.
  37. 37,0 37,1 Duncan 2003, p. 26.
  38. Baxter 1997, p. 50.
  39. Duncan 2003, pp. 26–7.
  40. 40,0 40,1 Duncan 2003, p. 27.
  41. Baxter 1997, p. 56.
  42. ""The New Pictures," Time, 4a de Junio, 1956", 4a de Junio, 1956. Kontrolita 2a de Majo, 2010. Arkivigite je 2010-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
  43. Duncan 2003, p. 30.
  44. 44,0 44,1 Duncan 2003, p. 32.
  45. Baxter 1997, p. 63.
  46. Baxter 1997, p. 69; Duncan 2003, p. 32.
  47. LoBrutto 1999, p. 102.
  48. Walker 1972, p. 55.
  49. Duncan 2003, p. 37.
  50. Duncan 2003, pp. 37–8.
  51. Laŭ ekranlisto de The Killing.
  52. 52,0 52,1 Duncan 2003, p. 38.
  53. LoBrutto 1999, p. 115.
  54. Baxter 1997, p. 81.
  55. Duncan 2003, p. 43.
  56. 56,0 56,1 Duncan 2003, p. 42.
  57. Duncan 2003, p. 46.
  58. 58,0 58,1 Duncan 2003, p. 47.
  59. Baxter 1997, p. 98.
  60. 60,0 60,1 60,2 Duncan 2003, p. 50.
  61. Baxter 1997, p. 104.
  62. Baxter 1997, pp. 109–110.
  63. Duncan 2003, p. 53.
  64. Baxter 1997, p. 119.
  65. Baxter 1997, p. 120; Duncan 2003, p. 53.
  66. Ginna, Robert Emmett, "The Odyssey Begins".
  67. LoBrutto 1999, p. 164.
  68. Duncan 2003, p. 59.
  69. Baxter 1997, p. 130.
  70. Baxter 1997, p. 151; Duncan 2003, p. 59.
  71. Baxter 1997, p. 2.
  72. Baxter 1997, p. 140.
  73. 73,0 73,1 Duncan 2003, p. 62.
  74. Baxter 1997, p. 3.
  75. Baxter 1997, p. 99.
  76. Duncan 2003, p. 61.
  77. Baxter 1997, p. 135.
  78. Baxter 1997, p. 149.
  79. Baxter 1997, p. 151.
  80. LoBrutto 1999, p. 193.
  81. Duncan 2003, p. 76.
  82. . Lolita. Criterion.com (24a de Septembro, 1992). Arkivita el la originalo je 24a de Aŭgusto, 2014. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  83. LoBrutto 1999, pp. 204–205.
  84. Baxter 1997, p. 154.
  85. Baxter 1997, p. 185.
  86. Baxter 1997, pp. 157, 161; Duncan 2003, p. 80.
  87. LoBrutto 1999, p. 209.
  88. LoBrutto 1999, p. 225; Duncan 2003, p. 77.
  89. 89,0 89,1 Duncan 2003, p. 80.
  90. 90,0 90,1 Lolita. Arkivita el la originalo je 22a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto 17, 2015.
  91. Duncan 2003, p. 87.
  92. Walker 1972, p. 29.
  93. Feeney, F. X. (intervjuo kun Harris, James B.): "In the Trenches with Stanley Kubrick," Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine Printempo 2013, DGA Quarterly, Directors Guild of America, Alirita la 8an de Decembro, 2020
  94. Prime, Samuel B. (intervjuo kun Harris, James B. ): "The Other Side of the Booth: A Profile of James B. Harris in Present Day Los Angeles," En Webarchive [2] dato = 27a de Decembro, 2020. 13a de Novembro, 2017, MUBI.com, Alirita la 8an de Decembro, 2020
  95. Freedman, Peter: review: The Bedford Incident En Webarchive [3] dato = 27a de Decembro, 2020, Alirita la8an de Decembro, 2020
  96. Duncan 2003, pp. 87–9.
  97. Abrams 2007, p. 30.
  98. Hill, Lee (2001). A Grand Guy: The Life and Art of Terry Southern, Bloomsbury. London, pp. 124–125. (ISBN 0747547335)
  99. Baxter 1997, p. 191; LoBrutto 1999, p. 233.
  100. 100,0 100,1 Duncan 2003, p. 91.
  101. Baxter 1997, p. 177.
  102. Kercher 2010, pp. 340–341.
  103. . 2012: A Stanley Kubrick Odyssey at LACMA. Los Angeles Times (26a de Oktobro, 2012). Arkivita el la originalo je 4a de Junio, 2015. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  104. Dr. Strangelove Or How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb (1964). Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  105. AFI's 100 GREATEST AMERICAN FILMS OF ALL TIME. American Film Institute. Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  106. AFI's 100 Funniest American Movies Of All Time. American Film Institute. Arkivita el la originalo je 16a de Novembro, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  107. . Dr Strangelove: No 6 best comedy film of all time. The Guardian (18a de Oktobro, 2010). Arkivita el la originalo je 7a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  108. Baxter 1997, p. 205; Duncan 2003, p. 105.
  109. Baxter 1997, p. 208.
  110. Baxter 1997, pp. 214–5.
  111. Duncan 2003, p. 113.
  112. 112,0 112,1 112,2 112,3 Duncan 2003, p. 117.
  113. Baxter 1997, pp. 224, 235.
  114. Baxter 1997, p. 233.
  115. LoBrutto 1999, p. 313.
  116. Baxter 1997, p. 231; LoBrutto 1999, p. 314.
  117. Schneider 2012, p. 492.
  118. LoBrutto 1999, p. 312.
  119. LoBrutto 1999, p. 316.
  120. British Film Institute. Rete en: BFI Critic's Top Ten Poll.
  121. American Film Institute. Rete en: AFI's 10 Top 10 En webarchive [4] dato = 12a de Marto, 2012
  122. Baxter 1997, p. 220.
  123. Carr 2002, p. 1.
  124. LoBrutto 1999, p. 320.
  125. Baxter 1997, p. 243.
  126. Duncan 2003, p. 129.
  127. Baxter 1997, p. 252.
  128. Baxter 1997, pp. 250, 254.
  129. Baxter 1997, pp. 246–7.
  130. Baxter 1997, p. 247.
  131. Baxter 1997, pp. 255, 264–65.
  132. Webster 2010, p. 86.
  133. Ciment 1980, pp. 162–63.
  134. Baxter 1997, p. 265.
  135. Baxter 1997, p. 270.
  136. Baxter 1997, p. 271.
  137. Baxter 1997, p. 280.
  138. LoBrutto 1999, p. 381.
  139. . Stanley Kubrick's art world influences. Los Angeles Times (2a de Oktobro, 2012). Arkivita el la originalo je 18a de Aprilo, 2015. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  140. Duncan 2003, p. 157.
  141. Baxter 1997, pp. 283–4.
  142. Baxter 1997, p. 286.
  143. Baxter 1997, p. 289; Duncan 2003, p. 153.
  144. Baxter 1997, p. 288.
  145. Duncan 2003, p. 145.
  146. DiGiulio, ElTwo Special Lenses for Barry Lyndon. American Cinematographer. Arkivita el la originalo je 10a de Majo, 2011. Alirita 5a de Marto, 2011.
  147. . Stanley Kubrick Films Natural Candlelight With Insane f/0.7 Lens. Fstoppers.com (7a de Oktobro, 2012). Arkivita el la originalo je 3a de Oktobro, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  148. 148,0 148,1 Duncan 2003, p. 151.
  149. Baxter 1997, p. 295.
  150. 100 Best Films of the 20th Century: Village Voice Critics' Poll. Village Voice Media, Inc.. Arkivita el la originalo je 13a de Junio, 2016. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  151. Sight & Sound Top Ten Poll 2002. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 2a de Januaro, 2011. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  152. Schickel, Richard, "All-TIME 100 Movies: Barry Lyndon", Time, 12a de Februaro, 2005. Kontrolita 17a de Aŭgusto, 2015.
  153. Barry Lyndon (1975). Arkivita el la originalo je 14a de Aŭgusto, 2015. Alirita 11a de Marto, 2019.
  154. Ebert, Roger (9a de Septembro, 2009)Barry Lyndon. RogerEbert.com. Arkivita el la originalo je 22a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  155. Baxter 1997, p. 302.
  156. LoBrutto 1999, pp. 433–45.
  157. Looper StaffRoles that Drove Actors Over the Edge, Shelly Duvall: The Shining. Looper.com. Arkivita el la originalo je 31a de Oktobro, 2015. Alirita 3a de Novembro, 2015.
  158. LoBrutto 1999, pp. 430–1.
  159. 159,0 159,1 Duncan 2003, p. 166.
  160. LoBrutto 1999, p. 418.
  161. Webster 2010, p. 221.
  162. LoBrutto 1999, p. 451.
  163. Gilmour 2008, p. 67.
  164. Maslin, Janet (23a de Majo, 1980)The Shining (1980). The New York Times. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  165. A Stanley Kubrick retrospective. The Telegraph. Arkivita el la originalo je 7a de Marto, 2014. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  166. AFI's 100 Years ... 100 Thrills. American Film Institute. Arkivita el la originalo je 11a de Junio, 2016. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  167. 167,0 167,1 Duncan 2003, p. 170.
  168. Duncan 2003, p. 175.
  169. Baxter 1997, p. 341.
  170. LoBrutto 1999, p. 471.
  171. Ciment 1980, p. 246.
  172. Regarding Full Metal Jacket. The Kubrick Site. Arkivita el la originalo je 3a de Junio, 2011. Alirita 5a de Marto, 2011.
  173. Webster 2010, p. 135.
  174. Baxter 1997, p. 354.
  175. Duncan 2003, p. 179.
  176. . Full Metal Jacket 's Matthew Modine on Working With Kubrick and Movie Conspiracy Theories. Miami New Times (8a de Aprilo, 2013). Arkivita el la originalo je 2a de Aprilo, 2015. Alirita 11a de Aŭgusto, 2014.
  177. Ebert, Roger (26a de Junio, 1987)Full Metal Jacket. Rogerebert.com. Arkivita el la originalo je 6a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  178. Duncan 2003, p. 181.
  179. Baxter 1997, p. 363.
  180. Ciment 1980, p. 311.
  181. Duncan 2003, p. 184.
  182. . Eyes Wide Shut. RogerEbert.com (16a de Julio, 1999). Arkivita el la originalo je 2a de Aŭgusto, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  183. Hunter, Stephen (16a de Julio, 1999)Kubrick's Sleepy 'Eyes Wide Shut'. The Washington Post. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2015. Alirita 17a de Aŭgusto, 2015.
  184. En Jutubo
  185. En Jutubo
  186. En Jutubo
  187. En Jutubo
  188. En Jutubo
  189. En Jutubo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Stanley Kubrick en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.