Gerald Fried
Aspekto
Gerald Fried | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1928 en Bronkso |
Morto | 17-an de februaro 2023 (95-jaraĝa) en Bridgeport |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Lernejo Juilliard High School of Music & Art (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto hobojisto filmkomponisto muzikisto |
Gerald FRIED (naskita la 13-an de februaro 1928 - 17-an de februaro 2023) estis usona muzikisto, komponisto kaj hobojisto konata pro siaj komponaĵoj por filmoj kaj televidaĵoj.
Li lernis en Novjorko ĉe konservatorio Juilliard School kaj poste diplomiĝis ĉe High School of Music & Art en 1945.
Post transloĝiĝo al Los-Anĝeleso li komponis kaj aranĝis muzikon por pli ol 300 filmoj kiel Terror in a Texas Town kaj televidserioj kiel The Man from U.N.C.L.E. kaj Star Trek, al kiu li verkis la famegan "The Ritual/Ancient Battle/2nd Kroykah" (plikonata kiel lukta muziko de Star Trek) por la epizodo "Amok Time." Li ankaŭ komponis muzikon por famega televidserio Roots.