Montaro San Gabriel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
montaro San Gabriel
situo de la montaro San Gabriel en Kalifornio
situo de la montaro San Gabriel en Kalifornio
montara sistemo
La plej alta punkto monto San Antonio (3 067 m)
Longeco 1 200 km
Areo 200 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Subaj tutaĵoj
Kontinento Nordameriko
Situo Kalifornio (Usono)
Geografia situo 34° 17′ N, 117° 39′ U (mapo)34.283333333333-117.65Koordinatoj: 34° 17′ N, 117° 39′ U (mapo) f1
vdr
montpinto en orienta montaro San Gabriel Mountains: „telegraph Peak“ 2.739 m (maldekstre), „Cucamonga Peak“ 2.721 m (meze), „Ontario Peak“ (meze maldekstre)

La montaro San Gabriel estas montara ĉeno en Kalifornio. Kiel parto de la Montaro Transverse, ĝi situas en la nordo de kantono Los Angeles kaj la okcidento de kantono San Bernardino.

Tiu montaro limas al la Granda Areo de Losanĝeleso kaj la dezerto Mojave. Inter la dezerto kaj la norda limo de la nontaro iras la faŭlto San-Andreas, oriente troviĝas la montaro San Bernardino. La tuta regiono troviĝas ene de la nacia forsto Angeles, kiu estas ŝatata apudurba ripozumejo por la grandurbo Los Angeles. La plej alta monto kun 3.067 m estas la monto San Antonio, kiu ankaŭ nomiĝas monto Baldy. Plia fama monto estas la kun 1.749 m alta monto Wilson, sur kiu staras scienca Observatorio de Monto Wilson.

Trafiko kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La kaliforniŝtata ŝoseo 2 respektive ties parto Angeles Crest Highway estas la sola ŝoseo, kiu iras trans la montaro. La ŝoseo estas en malbona stato kaj kurboriĉa. Dum la vintro la ŝoseo estas foje barita pro montfalo kaj risko de lavangoj.

Monto Baldy kaj monto High apartenas al la plej popularaj vintrosportaj regionoj en la montaro San Gabriel. Somere la montaro estas ŝatata de migremuloj.

la montaro rigardata de Los Angeles

Montpintoj[redakti | redakti fonton]

La montaro San Gabriel havas jenajn montpintojn, listigite laŭ la alteco:

panoramo de la montaro San Gabriel, vidata de Ontario Peak al nordokcidento, centre monto Baldy

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]