Sciencfikcia filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropolis estas unu el la plej influaj sciencfikciaj filmoj.

Sciencfikcia filmo estas filma ĝenro, kiu uzas konjektajn, fikciajn scienc-bazitajn bildigojn de fenomenoj, kiuj ne estas plene akceptitaj de scienco, kiel ekzemple eksterteraj vivoformoj, fremdaj mondoj, ekstersensa percepto kaj tempovojaĝado, kune kun futurecaj elementoj kiel ekzemple kosmoŝipoj, robotoj, interstela vojaĝado aŭ aliaj teknologioj. Sciencfikciaj filmoj ofte estis uzitaj por esplori filozofiajn temojn kiel la homa kondiĉo.

La ĝenro ekzistis ekde la fruaj jaroj de mutaj filmoj, kiam Le Voyage dans la lune ("La Vojaĝo al la luno") de Georges Méliès (1902) uzis trukan fotarton; ankaŭ fama estas lia Le Voyage à travers l'impossible ("La Vojaĝo trans la neebla") de 1904. La venonta grava ekzemplo en la ĝenro estis la filmo Metropolis (1927) kaj Kosma vojaĝo (1935). De la 1930-aj jaroj ĝis la 1950-aj jaroj, la ĝenro konsistis plejparte el malaltbuĝetaj filmoj. Post 2001: A Space Odyssey (1968) de Stanley Kubrick la sciencfikcia filma ĝenro estis prenita pli serioze. En la malfruaj 1970-aj jaroj grandbuĝetaj sciencfikciaj filmoj kun specialaj efektoj iĝis popularaj ĉe spektantoj post la sukceso de Star Wars kaj kontribuis al la supersukcesoj de postaj jardekoj.

Katastrofoj[redakti | redakti fonton]

Katastrofoj estas oftaj temoj en sciencfikciaj filmoj:

  • Eksterterana invado
  • Naturmedia katastrofo
  • Teknologia atako
  • Nuklea milito
  • Pandemioj

Monstro[redakti | redakti fonton]

Monstroj ankaŭ estas oftaj temoj de sciencfiksiaj filmoj. Gravaj filmoj pri la temo estas: The Beast from 20,000 Fathoms (1953), Jurassic Park, Cloverfield, Pacific Rim kaj la filmoj King Kong.

Robotoj[redakti | redakti fonton]

Robotoj ankaŭ estas oftaj temoj de sciencfikciaj filmoj. Gravaj filmoj pri la temo estas: The Day the Earth Stood Still, Bicentennial Man, A.I. Artificial Intelligence, Chappie kaj Ex Machina. Eĉ se ili ne estas la kerno de la filmo aperas en gravaj roloj kiel la robotoj C-3PO kaj R2-D2 en Star Wars, JARVIS en Iron Man ktp. Ĉe animaciaj filmoj estas ekzemploj kiel WALL-E (2008), Astro Boy (2009), Big Hero 6 (2014) kaj Ghost in the Shell (2017).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]