C-3PO
Aspekto
| C-3PO | |
|---|---|
| droid • rolulo de la universo Star Wars • filma rolulo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo • rolulo en bildliteraturo | |
| Kreita de | Anakin Skywalker |
| Verko | Star Wars |
| Rolita de | Anthony Daniels |
| Informoj | |
| Originala nomo | C-3PO |
| Sekso | vira |
| Specio | humanoida roboto |
| Povoj | parolas 6 milionojn da lingvoj |
| Loĝloko | planedo Tatooine |
| Okupo | "protokola roboto" |
| Amikoj | R2-D2, Luke Skywalker |
C-3PO estas fikcia roboto en la filma serio de Star Wars. Ĝi estas la protokola roboto, tradukisto "parolanta 6 milionojn da lingvoj", servanta en "homaj-robotaj kontaktoj", farita de Anakin Skywalker sur planedo Tatooine.
Ĝi ofte estas videbla kun sia kamarado, roboto R2-D2. C-3PO travivas multajn aventurojn, servas al Padmé Amidala. Post multaj jaroj Princino Leia Organa sendas ilin al Tatooine por trovi Obi-Wan kiu povus helpi al la Ribela alianco. Venditaj al Luke Skywalker, la robotoj komencas novajn, eksterordinarajn aventurojn.

