St Albans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

St Albans estas urbo de Britio, ĉe koordinatoj 51°27′N 0°13′U  /  51.45°N, 0.22°U / 51.45; -0.22 (St Albans)Koordinatoj: 51°27′N 0°13′U  /  51.45°N, 0.22°U / 51.45; -0.22 (St Albans). Ĝi enhavas ĉ. 130.000 homojn.

  • horzono: GMT +0h (+1h de aprilo ĝis oktobro)

La urbo situas je proksimume 35 km (22 mejloj) norde de la centra Londono.

Komence...[redakti | redakti fonton]

Ekekzistis vilaĝo ĉe la nuna St Albans antaŭ almenaŭ 2000 jaroj, unue kelta, kiam ĝi nomiĝis Verlamion ("vilaĝo apud la marĉo"), dum la Fera Epoko.

Post kiam konkeris la Romianoj en 43p.K., la urbeto rapide evoluis, kaj poste fariĝis unu el la plej grandaj urboj en Romia Britio. Ĝi tiam nomiĝis "Verulamium".

Inter 60 kaj 61 p.K., invadis Boadicea, reĝino de la tribo Iceni. Ĉar la urbo estis grandparte ligna, ŝi sukcesis ĝin relative facile detrui. La postan urbon oni do rekonstruis el ligno, kaj ankoraŭ hodiaŭ eblas vidi partojn de tiu urbo, ekzemple la Romian Teatron.

Dum la tria jarcento post Kristo martiriĝis Alban, kiam li ekzekutiĝis pro siaj kredoj. Li estas la unua brita kristana martiro.

La abatejo[redakti | redakti fonton]

Inter 900 kaj 950 p.K., Aboto Ulsinus fondis monaĥejon, kaj samtempe ankaŭ tri preĝejojn, tiujn de Sanktaj Miĥaelo, Petro kaj Stefano. Ĝin poste anstataŭigis Normanda Abatejo, kaj inkluzivas romiajn brikojn el la originala Verulamium.

Poste kreskis kaj prosperis la urbeto pli kaj pli, sed dum la 14a jarcento komenciĝis konflikto inter la Aboto kaj urbanoj pro muelaj rajtoj. Tiu konflikto fariĝis la tiel nomata Kamparana Revolucio, post kiam okazis proceso kontraŭ 15 urbanoj en la "Moot Hall", nun la urbodomo.

La Horloĝturo

La Horloĝa Turo[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1403 kaj 1412, la urbanoj konstruigis La Horloĝan Turon apud la bazara placo. Ili deziris montri sian kreskantan sendependecon de la Aboto kaj la Eklezio. La Turo ebligis al la urbo sonori la horojn dum kiuj devis resti en la hejmo la urbanoj, kaj atentigi pri incendioj. En la jaro 1539, la Reĝo Henriko la Oka forigis la Monaĥejon kaj vendis ĝin al la urbo.

Mezepoke...[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko, pli prosperis la urbo, altirante multajn pilgrimojn kaj vojaĝantojn. Pro tio malfermiĝis multaj tavernoj ekz-e la "Fleur de Lys", la "George" kaj "Tabard Inn". La taverno "The Old Fighting Cocks" (La Antikva Taverno de la Batalantaj Kokoj) estas laŭdire la plej antikva taverno en Britio.

Dum la 15a jarcento okazis la Militoj de la Rozoj. Okazis en St Albans du bataloj - en 1455 (kiam alarme sonoris la Horloĝturo unuafoje) kaj 1461. En 1553, Reĝo Edvardo la Sesa donis al la urbo la rajton havi urbestron kaj okazigi bazarojn. Konstruiĝis nova Urbodomo en la bazara placo.

Centro de Komunikado[redakti | redakti fonton]

Dum la 17a kaj 18a jarcento, populariĝis kaleŝa vojaĝado. Sanktalbano troviĝis ĉe unu al la ĉefaj vojoj al Londono, la ĉefurbo de Britio, kaj la urbo provizis 300 litojn kaj ejojn por 700 ĉevaloj. Poste, ekfuroris la vojaĝado per vagonaro, la urba stacidomo do konstruiĝis, en 1868.

De urbeto al urbo[redakti | redakti fonton]

Ne nur urbeto por vojaĝantoj, estis ankaŭ aliaj industrioj en St Albans, ekzemple fabrikado de pajlaj ĉapeloj kaj bierbrasado. En la jaro 1877, la Reĝino permesis ke la urbeto fariĝu Urbo oficiale, kaj la Abatejo Preĝejo fariĝis Katedralo. Laboro restaŭri la Katedralon komenciĝis jam en 1832.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ daŭre prosperas la Urbo. Multaj el le enloĝantoj laboras en Londono, sed troviĝas ankaŭ en la Urbo mem kompanioj presaj, inĝenieraj kaj aviadilaj. Antaŭe, ĝi estas la hejmo de Ryder and Sons, vendistoj de semoj, kiuj fondis la Golfan Pokalon Ryder Cup.

Pro sia riĉa historio, la Urbo estas turisma centro. Certe indas esplori la mirigan katedralon, la belajn historiajn stratojn, kaj la romiajn restaĵojn.