Erroll Garner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erroll Garner proks. 1947, Foto de William P. Gottlieb.

Erroll Louis Garner (n. 15-an de junio 1921 en Pittsburgh; m. 2-an de januaro 1977 en Los-Anĝeleso) estis pianisto kaj komponisto de la ĝenroj svingo kaj bibopo, kiu kiel unu el la stilformantaj pianistoj daŭrigis la serion de Jelly Roll Morton ĝis Fats Waller kaj Art Tatum.Precipe li famiĝis pro sia komponaĵo Misty (1954).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la aĝo de tri jaroj komencis lerni pianludon, postludante muzikon de sondiskoj. En la aĝo de sep jaroj li havis unuafoje prezentadojn kaj estis aŭdebla kiel membro de la Kan-D-Kids (Candy Kids) en la radiostacio KDKA. Poste li komencis prezenti en la ĉirkaŭajo de Pittsburgh, i.a. sur vaporŝipoj sur la rivero Allegheny, kie li anstataŭis pianistojn kiel Fate Marable, je kio li tamen staris en la ombro de sia pli aĝa frato Linton. Li estis samklasano de Dodo Marmarosa kaj konatiĝis dum sia edukado ĉe Westinghouse Highschool kun Billy Strayhorn. En 1937 li profesie prezentis; de 1938 ĝis 1941 li ludis en la orkestro de saksofonisto Leroy Brown. Kiel soloisto li ludis en lokaj trinkejoj kiel Mercurs, en silentfilmaj kinejoj kaj dimanĉe ankaŭ kiel eklezimuzikisto.

En 1944 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li muzikis en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato kiel Three Deuces kaj Tondelayo's kaj faris sonregistraĵojn en la apartamento de Timme Rosenkrantz, kiujn poste publikigis Blue Note. Li ludis ĝis 1945 – kiel posteulo de Art Tatum – en la triopo kaj kvaropo de Slam Stewart kaj surludis kelkajn ŝelakdiskojn por Black & White Records. Samjare li fondis propran pianotriopon kaj li sukcesis lanĉi furoraĵon per Laura. En 1947, kiam li kun Red Callender kaj Doc West en Los-Anĝeleso formis propran triopon, li akompanis er Ĉarlion Parker je ties sonregistrado de Cool Blues por diskeldonejo Dial Records. Majon de 1948 li koncertis kun sia triopo en la pariza teatrejo Marigny.

Anonco de la Erroll Garner Trio kun J. C. Heard kaj Oscar Pettiford ĉe Three Deuces, proks. Julion de 1948.
Foto de William P. Gottlieb.

En 1950 li prezentis kiel unu el la unuaj ĵazianistoj en koncerthalo soloiste – en la „Music Hall“ en Klevlando. En 1952 li estis kun Art Tatum, Meade Lux Lewis kaj Pete Johnson membro de la piano parade, kiu vojaĝis tra Usono. En la 1950-aj jaroj aperis serio da soloalbumoj de Garner, inter ili Long Ago and Far Away de 1951 kaj por Columbia Concert by the Sea de 1955 kun basisto Eddie Calhoun kaj frapinstrumentisto Denzil Best, kiu estis sonregistrita en Carmel-by-the-Sea je Kalifornio, vendiĝis pli ol milionoble kaj ege kreskigis lian popularecon. Jam en 1954 li fondis la propran diskeldonejon Octave Records, por kiu li ĝis 1973 foje sonregistris. Krome li kunmuzikis je sondiskoj de Benny Carter, Don Byas, Coleman Hawkins, Wardell Gray, Lucky Thompson, Teddy Edwards, Howard McGhee, Charlie Shavers, Vic Dickenson samkiel de la orkestroj de Georgie Auld kaj Boyd Raeburn.[1]

En 1957 li unuafoje prezentis kun la Orkestro je Klevlando; dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li ankaŭ ofte gastis en televidspektakloj, i.a. ĉe Ed Sullivan, Steve Allen, Jackie Gleason, Merv Griffin kaj Perry Como. Fine de la 1960-aj jaroj li estis stelula gasto de la International Television Festival en Montreux VD, por kiu li estis komponinta ankaŭ la rekonmelodion. Komence de la 1970-aj jaroj li koncertvojaĝis tra Sudameriko kaj orienta Azio. En 1973/74 li prezentis je pompaj aranĝoj ĉe la franca Riviero.

Ĝis en la 1970-aj jaroj Garner plue surdiskigis; en 1974 aperis la abumo Magician. En 1974/75 li ankoraŭ prezentis kun simfoniorkestroj en Vaŝingtono kaj Honolulu. En 1975 Garner retiriĝis el la muziknegoco pro pulminflamo, el kiu li ne resaniĝis kaj pro kiu li du jarojn poste mortis.

Lia muziko[redakti | redakti fonton]

Erroll Garner devenis laŭ opinio de Martin Kunzler el la skolo de Fats Waller kaj Count Basie kaj unuigis en sia ludo elementojn de paŝa pianludado kaj de bibopo kun romantismaj kaj barokaj eroj. „Masivaj akordoj ŝanĝas kun delikataj melodiaj linioj“.[2] Garner mem diris pri sia orkestra stilo:

„Ekcitis min ĉiam denove ludi sur mia instrumento tiel, kvazaŭ muzikus bandego - kun ripetfrazoj de la latunaj blovinstrumentoj, melodia saksofonsekcio, svingaj solooj kaj forta ritmosekcio.“[2]

Garner havis delikatan orelon kaj disponis pri miriga tekniko, kaj je rapide svingantaj muzikpecoj kaj ankaŭ je siaj baladoj, pro kiuj li estis aparte fama (Misty). Garner kutime ludis kun la maldekstra mano horloĝomekanismece regulajn kvaronojn, dum kiam la dekstra enkondukis per kolrompe perlantaj pasaĵoj kaj arpeĝoj la melodion kaj poste disigis ĝin improvize. La melodion li fakte improvizis malligite de la mezuro, kio eblis pro la sendependa ludo de maldekstra kaj dekstra. Sian teknikon li estis ekzercinta ne nur je ĵazo, sed ankaŭ je la virtuoza pianomuziko de Sergej Rachmaninoff, Claude Debussy, Maurice Ravel, Frédéric Chopin kaj Franz Liszt, kvankam kiel memlernanto ne sciis legi notojn.

Rekonilo de Garner estis liaj superbordiĝantaj enkondukoj, kiuj viĉigis multajn, ofte ŝercajn aludojn kaj citaĵojn el variaj pecoj unu post la alian. Multminute li improvizis komence per kolrompa virtuozeco, antaŭ ol li je la ĝojo de la publiko alvenis je la vera muzikpeco.

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Garner havis stelon sur la Trotuaro de famo en Holivudo (1960). Garner estis tre populara ankaŭ trans la ĵazrondoj kaj ofte prezentis ankaŭ en televidspektakloj.
  • Li ludis Misty en la unua filmo de Clint Eastwood kiel reĝisoro Play Misty for me de 1971. Ke la filmo de ĵazŝatanto Eastwood rolis en Carmel-by-the-Sea, estis hazardo. Eastwood loĝis tie kaj estis de 1986 ĝis 1988 ankaŭ urbestro.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Savoy Sessions (Savoy, 1945) kun John Levy, Alvin Stoller
  • Erroll Garner 1944–1945 (Classics) kun Charlie Shavers, Vic Dickenson, Slam Stewart, Harold Doc West
  • Long Ago and Far Away (Columbia, 1951) kun John Simmons, Shadow Wilson
  • Body and Soul (Columbia 1951/2) kun John Simmons, Shadow Wilson
  • Mambo Moves Garner (Mercury, 1954)
  • Erroll Garner Collection Volumes 4 & 5: Solo Time! (Emarcy, 1954)
  • Solitaire (Mercury, 1955) soloa
  • Misty (Mercury, 1954 – nova kiel The original Misty)
  • Concert by the Sea (Columbia, 1955 – Live in Carmel, Kalifornien) kun Eddie Calhoun, Denzil Best
  • Erroll Garner Collection Vol. 1 - Easy to Love (Emarcy, 1961-65) kun Eddie Calhoun, Kelly Martin

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Burger: Erroll Garner. Leben und Kunst eines genialen Pianisten. Con Brio Verlagsgesellschaft, Regensburg 2006, ISBN 978-3-932581-81-6, (mit CD mit ausgewählten Aufnahmen 1946–1955)
  • James Doran: Erroll Garner. The most happy piano. Scarecrow Press, Metuchen, N.J. 1985, ISBN 0-8108-1745-4.


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Konsultlibraj informoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanley Dance: Akompanteksto de Concert by the Sea, Columbia Records.
  2. 2,0 2,1 Martin Kunzler, p. 395 s.