Saltu al enhavo

Norman Jewison

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Jewison
Persona informo
Naskonomo Norman Frederick Jewison
Naskiĝo 21-an de julio 1926 (1926-07-21)
en Toronto, Ontario,  Kanado
Morto 20-an de januaro 2024 (2024-01-20) (97-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio,  Usono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Toronto
The Royal Conservatory of Music (en) Traduki
Malvern Collegiate Institute (en) Traduki
Aiglon College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 3
Okupo
Okupo filmreĝisoro
filmaktoro
reĝisoro
produktoro
scenaristo
filmproduktoro
aktoro
filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Norman Frederick JEWISON (21-a de julio 1926 - 20-a de januaro 2024) estis kanada kino-reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj fondinto de la Kanada Kincentro. Li reĝisoris plurajn filmojn kaj estis nomumita por la Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Reĝisoro trifoje en tri apartaj jardekoj pro In the Heat of the Night (1967), Fiddler on the Roof (1971) kaj Moonstruck (1987). Aliaj majstroverkoj de lia reĝisora kariero estas The Cincinnati Kid (1965), The Russians Are Coming, the Russians Are Coming (1966), The Thomas Crown Affair (1968), Jesus Christ Superstar (1973), Rollerball (1975), F.I.S.T. (1978), ...And Justice for All (1979), A Soldier's Story (1984), Agnes of God (1985), Other People's Money (1991), The Hurricane (1999), kaj The Statement (2003).

Jewison utiligis gravajn sociajn kaj politikajn temojn tra sia tuta kinarta kariero, ofte farante polemikajn aŭ komplikajn aferojn alireblaj al la ĉeftendencaj publikoj. Li ricevis omaĝojn kaj premiojn tra la tuta mondo, kiel nombrajn nomumojn al la Ora Globo, unu premion BAFTA, la Arĝentan Urson al la Plej Bonkvalita Reĝisoro en la Berlina Kinfestivalo, la premion por dumviva atingo "Lifetime Achievement Awards" el la "Directors Guild" de Kanado kaj Usono, kaj la memorpremion Irving G. Thalberg en la 71aj Oskar-premioj.[1]

In 2003, Jewison ricevis la premion de la Ĝenerala Guberniestro por Dumviva Arta Atingo pro siaj multaj kontribuoj al la kinindustrio en Kanado.[2]

Entute li reĝisoris 24 filmojn kaj produktoris multajn el tiuj, krom ses pliajn.

  1. Norman Jewison. Alirita 2016-08-08 .
  2. Norman Jewison biography. Governor General's Performing Arts Awards Foundation (2003). Alirita 6a de Februaro 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Norman Jewison en Vikimedia Komunejo