Sight & Sound

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sight & Sound estas brita ĉiumonata prikina gazeto publikigita de la British Film Institute (BFI).

Sight & Sound estis unuafoje publikigita en 1932 kaj en 1934 la administrado de la gazeto estis transpasita al la ĵus naskita BFI, kiu ankoraŭ publikigas la gazeton nuntempe. Sight & Sound estis publikigita trimonate dum plej el sia historio ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj, krom mallongdaŭra funkciado kiel ĉiumonata publikaĵo en la komenco de la 1950-aj jaroj, sed en 1991 ĝi kuniĝis kun alia publikaĵo de la BFI, nome la Monthly Film Bulletin, kaj ekaperis ĉiumonate. La gazeto estis eldonita de Gavin Lambert el 1949 al 1955, kaj el 1956 al 1990 de Penelope Houston. La relanĉa eldonisto estis Philip Dodd. Ĝi estas nuntempe eldonita de Nick James. La gazeto revizias ĉiujn filmojn publikigitajn ĉiumonate, inklude tiujn kun limigita (artokino) disvastigo, male al plej kingazetoj kiuj koncentriĝas al tiuj filmoj kun ĝenerala disvastigo. Sight & Sound prezentas kompletan aktor- kaj teknikist-liston por ĉiu reviziita filmo.

Ĉiun jardekon, Sight & Sound petas al internacia grupo de kinprofesiuloj voĉdoni por siaj plej grandaj filmoj de ĉiuj tempoj. Al kritikistoj oni petas fari unuarangan liston. Ekde 1992 reĝisoroj estis invititaj partopreni en separata enketo. La individuaj rezultoj estas eklektikaj; en la enketo de 2002, 885 diversaj filmoj ricevis almenaŭ unu mencion el unu voĉdoninto. Eĉ la plej unuranĝaĵoj havis siajn limojn. En 2002, kaj kritikistoj kaj reĝisoroj selektis filmojn de Stanley Kubrick en siaj unuaj rangoj; tamen, la kritikistoj elektis 2001: A Space Odyssey, dum la reĝisoroj preferis Dr. Strangelove. La laŭdoj faritaj de Sight & Sound iĝis unu el plej gravaj el la enketoj pri "la plej grandaj filmoj". Roger Ebert priskribis ĝin kiel "by far the most respected of the countless polls of great movies - the only one most serious movie people take seriously" (klare la plej respektita el la sennombraj enketoj pri plej grandaj filmoj - la unika kiun plej serioza filmoŝatantaro konsideras serioze).[1] La unua enketo, en 1952, montris unuarange la filmon Bicikloŝtelistoj. La kvin sekvaj enketoj (1962–2002) montris venkon de Citizen Kane (kio finis la 13an en 1952), dum Vertigo ricevis plej voĉdonojn en 2012.[2] Nur La Règle du jeu aperis en ĉiuj sep el la jardekaj enketoj fare de la gazeto. Inter la reĝisoroj kiuj partoprenis en 2012 estas Quentin Tarantino, Martin Scorsese, Ken Loach kaj Francis Ford Coppola.

Sight & Sound estis foje celo de kritikoj, ĉefe el Raymond Durgnat, kiu ofte akuzis ĝin pro elitismo, puritanismo kaj snobeco, kvankam li fakte verkis por la gzeto en la 1950-aj jaroj, kaj denove en la 1990-aj jaroj.[3][4] La uzona simila gazeto estas the Film Comment, nome gazeto publikigita de la Film Society of Lincoln Center en Novjorko.[5]

Kritikistara Unuarangaro[redakti | redakti fonton]

1952[redakti | redakti fonton]

01. Bicikloŝtelistoj (25 mencioj)
02. City Lights (19 mencioj)
02. The Gold Rush (19 mencioj)
04. Kirasŝipo Potjomkin (16 mencioj)
05. Intolerance (12 mencioj)
05. Louisiana Story (12 mencioj)
07. Greed (11 mencioj)
07. Le Jour se leve (11 mencioj)
07. La Passion de Jeanne d'Arc (11 mencioj)
10. Brief Encounter (10 mencioj)
10. La Règle du jeu (10 mencioj)
10. Le Million (10 mencioj)

1962[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane (22 mencioj)
02. L'avventura (20 mencioj)
03. La Règle du jeu (19 mencioj)
04. Greed (17 mencioj)
04. Ugecu Monogatari (17 mencioj)
06. Kirasŝipo Potjomkin (16 mencioj)
07. Bicikloŝtelistoj (16 mencioj)
07. Ivan Groznij (16 mencioj)
09. La Terra Trema (14 mencioj)
10. L'Atalante (13 mencioj)

1972[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane (32 mencioj)
02. La Règle du jeu (28 mencioj)
03. Kirasŝipo Potjomkin (16 mencioj)
04. (15 mencioj)
05. L'avventura (12 mencioj)
05. Persona (12 mencioj)
07. La Passion de Jeanne d'Arc (11 mencioj)
08. The General (10 mencioj)
08. The Magnificent Ambersons (10 mencioj)
10. Ugecu Monogatari (9 mencioj)
10. Naturaj fragoj (9 mencioj)

1982[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane (45 mencioj)
02. La Règle du jeu (31 mencioj)
03. Sep Samurajoj (15 mencioj)
03. Singin' in the Rain (15 mencioj)
05. (14 mencioj)
06. Kirasŝipo Potjomkin (13 mencioj)
07. L'avventura (12 mencioj)
07. The Magnificent Ambersons (12 mencioj)
07. Vertigo (12 mencioj)
10. The General (11 mencioj)
10. The Searchers (11 mencioj)

1992[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane (43 mencioj)
02. La Règle du jeu (32 mencioj)
03. Tokio Monogatari (22 mencioj)
04. Vertigo (18 mencioj)
05. The Searchers (17 mencioj)
06. L'Atalante (15 mencioj)
06. La Passion de Jeanne d'Arc (15 mencioj)
06. Pather Panchali (15 mencioj)
06. Kirasŝipo Potjomkin (15 mencioj)
10. 2001: A Space Odyssey (14 mencioj)

2002[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane (46 mencioj)
02. Vertigo (41 mencioj)
03. La Règle du jeu (30 mencioj)
04. The Godfather kaj The Godfather Part II (23 mencioj)
05. Tokio Monogatari (22 mencioj)
06. 2001: A Space Odyssey (21 mencioj)
07. Kirasŝipo Potjomkin (19 mencioj)
07. Sunrise: A Song of Two Humans (19 mencioj)
09. (18 mencioj)
10. Singin' in the Rain (17 mencioj)

2012[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ La 50 Plej Grandaj Filmoj ĉiutempaj de Sight & Sound

Aperis nova regulo por tiu baloto: rilataj filmoj kiuj estas konsiderataj parto de pli granda tuto (ekz. The Godfather kaj The Godfather Part II, La Trikolora Trilogio kaj la Dekalogo de Krzysztof Kieslowski, aŭ la Apu trilogio de Satyajit Ray) estos trakttataj kiel separataj filmoj por voĉdonaj celoj.

01. Vertigo (191 mencioj)
02. Citizen Kane (157 mencioj)
03. Tokio Monogatari (107 mencioj)
04. La Règle du jeu (100 mencioj)
05. Sunrise: A Song of Two Humans (93 mencioj)
06. 2001: A Space Odyssey (90 mencioj)
07. The Searchers (78 mencioj)
08. Ĉelovek s kinoapparatom (68 mencioj)
09. La Passion de Jeanne d'Arc (65 mencioj)
10. (64 mencioj)

Reĝisorara Unuarangaro[redakti | redakti fonton]

1992[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane
02.
03. Raging Bull
04. La Strada
05. L'Atalante
06. The Godfather
06. Modern Times
06. Vertigo
09. The Godfather Part II
10. La Passion de Jeanne d'Arc
10. Raŝomon
10. Sep Samurajoj

2002[redakti | redakti fonton]

01. Citizen Kane
02. The Godfather kaj The Godfather Part II
03.
04. Lawrence of Arabia
05. Dr. Strangelove
06. Bicikloŝtelistoj
06. Raging Bull
06. Vertigo
09. Raŝomon
09. La Règle du jeu
09. Sep Samurajoj

2012[redakti | redakti fonton]

01. Tokio Monogatari (48 mencioj)
02. 2001: A Space Odyssey (42 mencioj)
02. Citizen Kane (42 mencioj)
04. (40 mencioj)
05. Taxi Driver (34 mencioj)
06. Apocalypse Now (33 mencioj)
07. The Godfather (31 mencioj)
07. Vertigo (31 mencioj)
09. Zerkalo (30 mencioj)
10. Bicikloŝtelistoj (29 mencioj)

Plej Grandaj Dokumentaloj ĉiutempaj[redakti | redakti fonton]

2014[redakti | redakti fonton]

01. Ĉelovek s kinoapparatom (100 voĉdonoj)
02. Shoah (68 voĉdonoj)
03. Sans Soleil (62 voĉdonoj)
04. Nuit et Brouillard (56 voĉdonoj)
05. The Thin Blue Line (49 voĉdonoj)
06. Chronique d'un été (32 voĉdonoj)
07. Nanook of the North (31 voĉdonoj)
08. Les Glaneurs et la Glaneuse (27 voĉdonoj)
09. Dont Look Back (25 voĉdonoj)
09. Grey Gardens (25 mencioj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Ebert 'Citizen Kane' fave film of movie elite. Chicago Sun-Times. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2008-01-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2022-01-05.
  2. Johnson, Eric C. Sight and Sound Poll 1952: Critics Arkivigite je 2011-09-20 per la retarkivo Wayback Machine, Caltech.
  3. Poetry in motion. BFI. Alirita 14a de Novembro 2014.
  4. Raymond Who?. The Estate of Raymond Durgnat. Alirita 14a de Novembro 2014.
  5. Academic Journals

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pam Cook and Philip Dodd (eld): Women and Film. A Sight and Sound Reader, London: Scarlet Press, 1994, 287 p.
  • Jacqueline Louviot: Le regard de Sight and Sound sur le cinéma britannique des années 50 et 60 (What Sight and Sound Saw: Sight and Sound on British Cinema during the Fifties and Sixties), Franca doktora tezo, Universitato de Strasburgo II, 1997, 980 p.
  • David Wilson (eld): Sight and Sound. A Fiftieth Anniversary Selection, London: Faber and Faber kun BFI Publishing, 1982, 327 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]