La Passion de Jeanne d'Arc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Passion de Jeanne d'Arc
muta filmo
Originala titolo La Passion de Jeanne d'Arc
Originala lingvo franca lingvo • sen valoro
Kina aperdato 21 apr. 1928, 25 okt. 1928, 28 mar. 1929
Ĝenro procesfilmo, filma dramo, muta filmo
Kameraado Rudolph Maté
Reĝisoro(j) Carl Theodor Dreyer
Scenaro Joseph Delteil • Carl Theodor Dreyer
Rolantoj Renée Jeanne Falconetti • André Berley • Maurice Schutz • Antonin Artaud • Michel Simon • Louis Ravet • Armand Lurville • Camille Bardou • Eugène Silvain • Gilbert Dalleu • Paul Fromet • Jean d'Yd • Alexandre Mihalesco • Léon Larive • Raymond Narlay • Robert Le Flon
IMDb
vdr

La Pasio de Johana de Arko (france La Passion de Jeanne d'Arc) estas muta filmo produktita en Francio en 1928. Ĝi baziĝas sur la dokumentado de la proceso de Johana de Arko. La filmo estis reĝisorita fare de Carl Theodor Dreyer kaj ĉefroligas Renée Jeanne Falconetti kaj Antonin Artaud [1].

La filmo estas konsiderata unu el la plej grandaj filmoj el ĉiu epoko, fame pro sia kin-foto kaj uzado de detaloj. Ĝi ofte aperas en la listoj de Sight & Sound por la plej grandaj filmoj iam faritaj, kaj en sondenketo de 2012 ĝi estis voĉdonita kiel la 9a plej bonkvalita filmo iam farita fare de kinkritikistoj kaj la 37a fare de kinreĝisoroj.

Intrigo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

La filmo priskribas detale la lastajn horojn de Johana de Arko, post ŝi estis kaptita de la angloj. Estis montritaj ŝia proceso, malliberigon, torturo kaj finfine ŝia ekzekuto en agonio.

Post gvidado de la francoj en serio de bataloj kontraŭ la angloj dum la Centjara Milito, Johana de Arko estas kaptita proksime de Compiègne. Ŝi estas alportita al Rueno, por esti juĝita pro akuzoj de herezo faritaj fare de franca pastraro kiuj estis lojalaj al la angloj. La 30-an de majo 1431, Johana estas pridemandita de la franca eklezia tribunalo. Ili provas igi ŝin diri ion kio povus misfamigi ŝin, aŭ skui ŝian kredon ke ŝi ricevis mision de Dio forpeli la anglojn el Francio - sed Johana restas same firma en sia kredo.

Minacite de brulŝtiparo, Johana finfine rompiĝas. Ŝi tiam jesas subskribi konfeson. Tamen, la juĝisto kondamnas ŝin al ĝismorta puno. Sed ŝi poste ekkomprenas, ke ŝi estis malfidela al Dio. Ŝi postulas, ke la juĝistoj revenu, kaj ŝi revokas la tutan konfeson. Ĉar pli kaj pli da homoj ĉirkaŭ ŝi komencas rekoni ŝian veran kredon kaj vokon, ŝi estas permesita aliri al meso de Komunio. Ŝi tiam estas vestita en sakŝtofo, kaj prenita al loko de ekzekuto. La homamasoj kolektiĝas, kaj la fajro estas bruligita.

Kiam la flamoj altiĝas, la virinoj ploras kaj viro elkrias, "vous avez brûlé une sainte" ("vi brulis sanktulinon"). La trupoj preparas por tumulto. Dum la flamoj konsumas Johano-n, la trupoj kaj homamaso batalas kaj homoj estas mortigitaj. Subteksto deklaras, ke la flamoj protektas ŝian animon kiam ĝi altiĝas al la ĉielo [2].

Kio precipe elstaris tiutempe estis la fotografia laborado de la filmo kaj la emfazo de la mimikoj de la aktoroj. Dreyer filmis multon de la filmo en deproksima fotado kaj malpermesis al liaj aktoroj porti ŝminkon, por pli bone rakonti la rakonton tra iliaj mimikoj. Falconetti - en ŝia dua kaj fina rolo en filmo - ricevis grandan laŭdon por ŝia esprimplena efikeco kiel Johana. La filmo estis origine intencita por uzi la pintnivelan sonteknikon, sed al Dreyer mankis la necesa financado kaj tiel la filmo restis silenta.

Dreyer intencis, ke la filmo estu spektita en kompleta silento, sen akompana muziko. Ĉiukaze, en 1994 la komponisto Richard Einhorn verkis oratorion bazitan sur la filmo nomita "La Voĉoj de la Lumo". La filmo estas nuntempe havebla sur DVD.

Kritikoj kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kritikistoj konsideras Jeanne d'Arc kiel la plej bona muta filmo iam farita, kaj Pauline Kyle skribis, ke la efikeco de Falconetti kiel Jeanne d'Arc estas "la plej bona prezento iam en filmo". Ĉiukaze, la filmo estis malpermesita por projekcio en Britio, pro la maniero kiel ĝi portretis la brutalajn anglajn soldatojn mokantajn kaj torturantajn Johana-n en scenoj kiuj spegulas la novtestamentajn rakontojn de la romiaj soldatoj mokantaj kaj torturantaj Jesukriston. La Ĉefepiskopo de Parizo ankaŭ estis kritika kaj postulis, ke ŝanĝoj estu faritaj al la filmo. Oni ne scias, ĉu ĉi tiu peto estis akceptita aŭ ne.

La originala versio de la filmo malaperis dum pluraj jardekoj, post kiam fajro detruis la originajn kopiojn de la filmo. Dreyer mem provis kolekti restantajn kopiitajn versiojn, sed li mortis kredante, ke la originala versio estis perdita eterne. Preskaŭ mirakle, kopio de la originala filmo estis trovita en 1981, ĝi estis en la vestoŝranko de domzorgisto en mensa malsanulejo en Oslo. Ĉi tiu versio estas nuntempe havebla sur DVD.

Scenoj de Johana de Arko aperas en la 1962 filmo Vivre sa vie de Jean-Luc Godard, en kiu la ĉefaktorino spektas la filmon en la kinejo kaj identiĝas kun Johana de Arko. En Henry kaj Johano, Henry Miller vidiĝas spektanta la lastajn eltranĉaĵojn de la filmo kaj voĉo legas leteron al Anaïs Nin, komparante ŝin kun Johana de Arko kaj sin kun la "freneza monaĥo", rolulo rolita fare de Antonin Artaud.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Criterion Collection: Passion of Joan of Arc, The – Synopsis by Anonymous. Retrieved 22 March 2007.
  2. Dreyer, Carl Theodor. Four Screenplays. Bloomington & London: Indiana University Press. 1970. (ISBN 0-253-12740-8). pp. 27-76.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]