Anaïs Nin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anaïs Nin
Persona informo
Naskonomo Ángela Anaïs Juana Antolina Rosa Edelmira Nin Culmell
Naskiĝo 21-an de februaro 1903 (1903-02-21)
en Neuilly-sur-Seine, Seine,  Francio
Morto 14-an de januaro 1977 (1977-01-14) (73-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Santa Monica Bay vd
Lingvoj anglafrancahispana vd
Ŝtataneco KuboUsonoFrancio vd
Subskribo Anaïs Nin
Familio
Patro Joaquín Nin vd
Patrino Rosa Culmell Vaurigaud vd
Gefratoj Joaquín Nin-Culmell • Thorvald Nin Culmell vd
Edz(in)o Hugh Parker Guiler • Rupert Pole vd
Profesio
Okupo verkisto • aŭtobiografo • taglibristo • scenaristo • romanisto • dancisto vd
Aktiva en ParizoNov-Jorko vd
Verkado
Verkoj Delta of Venus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anaïs Nin Culmell, denaske Ángela Anaïs Juana Antolina Rosa Edelmira NIN Culmell (Neuilly-sur-Seine, Francio, 21a de februaro 1903 - Los-Anĝeleso, Usono, 14a de januaro 1977), estis franca verkistino, naskiĝinta al kub-hispanaj gepatroj. Ŝi pasigis grandan parton de sia infanaĝo kun familianoj, kaj ŝtataniĝis usona; vivis kaj laboris en Parizo, Novjorko kaj Los-Anĝeleso. Ŝi verkis avangardajn romanojn tendencaj al superrealismo, kaj estas konata ĉefe pro siaj verkoj pri siaj propraj vivo kaj epoko kompilitaj en la Taglibroj de Anaïs Nin (I ĝis VII).

Nin ekverkis sian taglibron komence de la 20-a jarcento, estante nur 11-jaraĝa. Ŝi plue verkis en siaj taglibroj dum jardekoj, kaj laŭlonge de la vivo ŝi konis kaj interrilatis kun gravaj artistoj kaj verkistoj, kaj ankaŭ kun famuloj pri psikologio, inter kiuj menciindas Henry Miller, Antonin Artaud, Otto Rank, Salvador Dalí, Edmund Wilson, Gore Vidal, James Agee kaj Lawrence Durrell.

La originalaj manuskriptoj de ŝiaj taglibroj, totale 35 000 paĝoj, estas aktuale en la Departemento de Specialaj Kolektoj de la UCLA (Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia patrino estis kuba kantistino Rosa Culmell, kaj ŝia patro la kuba komponisto kaj pianisto Joaquín Nin, kiu abandonis ilin kiam Anaïs estis 11-jaraĝa. Tio markis Nin dum granda parto de sia vivo, kaj ankaŭ pro tio ŝi ekverkis taglibrojn, kiuj startis kiel letero al ŝia patro, kun kiu ŝi ne kontaktis dum la sekvaj 20 jaroj.

Estante 19-jaraĝa ŝi eklaboris kiel manekeno kaj dancistino de flamenko kaj edziniĝis en Havano al bankisto Hugh Parker Guiler, kun kiu ŝi ekloĝis en Parizo kie ŝi studis hispanan dancon kun Francisco Miralles Arnau dum la jaroj 1927 ĝis 1930. Enua vivo kaj legado de D. H. Lawrence kondukis ŝin al verkokariero. En 1930 ŝi publikigis eseon pri Lawrence kaj post unu jaro ŝi konis Henry Miller, kaj ili iĝis geamantoj kaj kvankam post kelkaj jaroj ili rompis tiun rilaton, ili restis en kontakto per leteroj dum la cetero de siaj vivoj. Ŝi estis amantino ankaŭ de la edzino de Miller, June, kun kiu ŝi praktikis rigardismon.

Ŝi ekverkis romanon en Parizo, sub titolo La maison de l'inceste (La incesta domo). Estinte psikanalizita unue de René Allendy kaj poste de Otto Rank (ŝi havis amrilatojn kun ambaŭ), ŝi profundiĝis en la psikanalizo, kaj poste laboris dum tempo kiel psikanalizistino en Novjorko, apogita de Rank. Ŝi renkontiĝis kun sia patro, Joaquín Nin, en Louveciennes, 20 jarojn post lia abandono. Laŭ ŝiaj Taglibroj, ambaŭ eniris en pasia incesta rilato, kion malkonfirmis la frato de Anaïs, laŭ deklaro de la kuba verkistino Zoé Valdés. Anaïs verkis Un hiver d'artifice (Artefarita vintro) kaj publikigis La maison de l'inceste, eldono kiun ŝi faris per taska presilo en mansardo de Macdougal Street, en Novjorko kiun ŝi uzis por presi siajn librojn kaj tiujn de siaj amikoj.

En 1939 ŝi elmigris al Usono kaj tie ŝi iĝis la unua virino kiu publikigis erotajn novelojn, nome Vénus érotica (Erota Venuso). Ĉar ŝi nepre bezonis monon, Nin kaj Miller ekverkis en la 1940-aj jaroj erotajn kaj pornografiajn rakontojn por "anonima kolektisto" je unu dolaro paĝe. Nin konsideris la rolulojn de siaj erotaj verkoj kiel nuraj karikaturoj kaj ne intencis publikigi ilin, sed ŝi ŝanĝis sintenon komence de la 1970-aj jaroj kaj permesis ilian publikigon kiel kompilaĵoj en Vénus érotica kaj Les petits oiseaux.

En sia propra eldonejo, ŝi publikigis en 1947 La cloche de verre (La kristala sonorilo), kiun bone ricevis la kritiko, elstare la komentisto Edmund Wilson. La definitiva sukceso alvenis en 1966 pro la publikigo de sia taglibro, kvankam samtempe ŝi ekmalsaniĝis.

En 1955 ŝi edziĝis por dua fojo kun Rupert Pole, ne divorcinte de sia unua edzo Hugh Guiler. Dum jaroj, Nin faris duoblan vivon, dividante sian tempon inter malriĉa hejmo kun Rupert Pole en Sierra Madre, Kalifornio, kaj luksa apartemento kun Hugh Guiler, en Novjorko. Nin neniam divorcis de Guiler, kiu toleris la amaferojn de sia edzino, inklude tiun kiun ŝi havis kun Pole, kvankam oni supozas, ke li ne konis la duan geedziĝon. Nin aprezis la senkondiĉan adoradon de Guiler, kaj ankaŭ lian malavarecon, kiu helpis ŝin financi sian vivon en Kalifornio kun Pole.

En 1966, kiam Anaïs famiĝis publike pro la sukceso de siaj taglibroj, la timo ke ŝia poliandrio publikiĝu kondukis ŝin al nuligo de sia geedzeco kun Pole, sed ŝi plue vivis alterne kun Pole kaj kun Guiler, ĝis meze de la 1970-aj jaroj, kiam kancero jam ne permesis ŝin veturi al Novjorko, Nin ekvivis tuttempe kun Pole.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Krom en franca lingvo, la verkoj de Nin internaciis laŭ anglalingvaj titoloj.

  • 1932 : D.H. Lawrence : une étude non professionnelle (D. H. Lawrence : an unprofessional study)
  • 1936 : La Maison de l'inceste (The House of Incest), poèmes
  • 1939 : Un hiver d'artifice (Winter of Artifice: three novelettes)
  • 1944 : La Cloche de verre (Under a Glass Bell), recueil de nouvelles
  • 1959 : Les Cités intérieures, réunissant cinq romans parus précédemment :
    • 1946 : Les Miroirs dans le jardin (Ladders to Fire)
    • 1947 : Les Enfants de l'albatros (Children of the Albatros)
    • 1950 : Les Chambres du cœur (The Four-Chambered Heart)
    • 1954 : Une espionne dans la maison de l'amour (A Spy in the House of Love)
    • 1958 : La Séduction du minotaure (Seduction of the Minotaur)
  • 1964 : Collages
  • 1968 : Le Roman de l'avenir (The Novel of the Future)
  • 1973 : Alice : et autres nouvelles (White Stains)
  • 1975 : Ce que je voulais vous dire (A Woman Speaks: the lectures, seminars and interviews)
  • 1976 : Être une femme (In Favor of the Sensitive Man and other essays)
  • 1977 : Vénus érotica (Delta of Venus : erotica)
  • 1977 : L'intemporalité perdue et autres nouvelles (Waste of Timelessness : and other early stories)
  • 1978 : Aphrodisiac, Hier & Demain, 1978.
  • 1979 : Les Petits Oiseaux (Little Birds)
  • 1966-1981 : Journal (7 volumoj) (The Diary of Anaïs Nin)
  • 1978-1982 : Journal d'enfance (4 volumoj) (The Early Diary of Anaïs Nin)
  • 1986 : Henry et June, cahiers secrets (Henry and June : from the unexpurgated diary of Anaïs Nin)
  • 1989 : Correspondance passionnée : 1932-1953 (A Literate Passion), korespondado inter Anaïs Nin kaj Henry Miller
  • 2003 : Journal de l'amour, taglibro de 1932-1939 (Nearer the moon : from a journal of love : the unexpurgated diary of Anaïs Nin : 1937-1939), enhavanta:
    • 1992 : Inceste (1932-1934)
    • 1993 : Le Feu (1935-1936)
    • 1996 : Comme un arc-en-ciel (1937-1939)
  • 2010 : Journaux de jeunesse (1914 - 1931)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anaïs Nin en la hispana Vikipedio.