James Agee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Agee
Persona informo
Naskonomo James Rufus Agee
Naskiĝo 27-an de novembro 1909 (1909-11-27)
en Knoxville
Morto 16-an de majo 1955 (1955-05-16) (45-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Lernejo Phillips Exeter • St. Andrew's-Sewanee School • Knoxville High School • Eliot House vd
Familio
Infanoj Joel Agee vd
Profesio
Okupo scenaristo • poeto • romanisto • ĵurnalisto • aŭtobiografo • verkistokritikisto • filmkritikisto • filmreĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Verkado
Verkoj A Death in the Family vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Rufus AGEE (Knoxville, Tenesio, 27a de novembro 1909 - Novjorko, 16a de majo 1955) estis usona verkisto kaj ĵurnalisto. Lia romano membiografia A Death in the Family (Morto en la familio, 1957), havigis postmorte la premion Pulitzer en 1958, estas konsiderata majstroverko. Li kunlaboris en kino, kiel kritikisto kaj scenaristo de du filmoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiam Agee estis ses-jaraĝa, lia patro mortis en aŭt-akcidento, kio markis lian tutan vivon. Ekde sek jaroj li studis kun sia pli juna fratino, Enma, kiel internulo, ĉefe en Saint Andrews School for Mountain Boys, proksime al Sewanee (Tenesio), kie konis, en 1919, la pastron Flye kaj lian edzinon kiuj loĝis en la lernejo kun kiuj ili tenos amikecon ĝis sia morto; kio rezultos en grava korespondado, nome Letters of James Agee to Father Flye (1962).

Agee studis en Altlernejo en 1924-1925; somere samjare li veturis al Eŭropo kun pastro Flye. Revene en aŭtuno 1925, li eniris en Phillips Exeter Academy, elitisma internulejo en Nov-Hampŝiro, kie li estis nomumita, en 1927, eldonisto de Exeter Monthly kaj prezidanto de Lantern Club (literatura socio).

Aŭtune 1928, li eniris en la Universitato Harvard kaj somere 1929 li laboris en tritikkampoj de Nebrasko kaj Kansaso. En 1930 kaj en 1931 li estis nomumita ĉefeldonisto de Harvard Advocate. En la printempo 1932, li gradiĝis en Harvard.

Pro redaktatado de parodia numero de Time, kaj pro klopodoj de Dwight Macdonald, li estis dungita kiel reportero kaj poste kiel verko-ĵurnalisto de la revuo Fortune en la konstruaĵo Chrysler. Somere 1936 li pasigis ok semajnojn en Alabamo kun la fotisto Walker Evans, intervjuante kaj fotante familiojn de malriĉaj kamparanoj, kio ludis gravan rolon en sia vivo.

En 1942 li iĝis kinkritikisto, dekomence por la revuo Time kaj poste en The Nation, tio eldoniĝis post la morto de Agee laŭ la titolo Agee on film. En 1948 li abandonis Time kaj verkis por Huntington Hartford scenarojn de filmoj bazitaj en The Blue Hotel kaj The Bride Comes to Yellow Sky de Stephen Crane.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Permit Me Voyage (1934), poemoj.
  • Let Us Now Praise Famous Men: Three Tenant Families (1941).
  • The African Queen, scenaro.
  • The Morning Watch (1950).
  • The Night of the Hunter, scenaro.
  • A Death in the Family (1958).
  • Agee on Film I (1958).
  • Agee on Film II (1960).
  • Letters of James Agee to Father Flye (1962).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo James Agee en la angla Vikipedio.