Taxi Driver
Taksiisto | |
---|---|
Originala titolo | Taxi Driver |
Produktadlando | Usono |
Filmita en | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 8-a de februaro 1976 |
Daŭro | 113 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | Michael Chapman |
Buĝeto | Usona $1.300.000 |
Reĝisoro(j) | Martin Scorsese |
Produktisto(j) | Julia Phillips Michael Phillips |
Scenaro | Paul Schrader |
Muziko de | Bernard Herrmann |
Ĉefrolantoj | Robert De Niro Jodie Foster Harvey Keitel Cybill Shepherd Peter Boyle Albert Brooks Leonard Harris |
Produkto | Columbia Pictures |
Distribuo | Columbia Pictures |
IMDb | |
Taxi Driver (Taksiisto) estas filmo el la jaro 1976 de reĝisoro Martin Scorsese kaj verkita de Paul Schrader. Aperas en la filmo Robert De Niro ludanta la ĉefan rolon de eks-soldato de la Vjetnama Milito kiu tiam estas sola taksiisto, kaj Jodie Foster kiu rolas la adoleskan prostitutinon kiun li provas savi.
Premioj[redakti | redakti fonton]
La filmo gajnis multajn premiojn, kaj kandidatiĝis por multaj aliaj. Ankaŭ, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
Gajnitaj[redakti | redakti fonton]
- Cannes Filmfestivalo - Ora Palmo
- Premio de Novjorka Kritikista Rondo por plej bona aktoro - (Robert De Niro)
- BAFTA-Premio por plej bona aktorino en subtena rolo - Jodie Foster
- BAFTA-Premio por plej bona novulo - Jodie Foster
- BAFTA-Premio por plej bona muziko - Bernard Herrmann
Kandidatigoj[redakti | redakti fonton]
- Akademia Premio por plej bona filmo
- Akademia Premio por plej bona aktoro - Robert De Niro
- Akademia Premio por plej bona subtena aktorino - Jodie Foster
- Akademia Premio por plej bona muziko - Bernard Herrmann
- BAFTA-Premio por plej bona filmo
- BAFTA-Premio por plej bona direktado
- BAFTA-Premio por plej bona redaktado - Marcia Lucas, Tom Rolf, Melvin Shapiro
- Ora Globo por plej bona aktoro en filmo - Robert De Niro
- Ora Globo por plej bona scenaro - Paul Schrader
- Premio Grammy por plej bona filmmuziko - Bernard Herrmann