Taxi (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri hispana filmo de jaro 1996. Por usona filmo de jaro 1976 rigardu la paĝon Taxi Driver. Por la temo taksio mem legu la artikolon Taksio.
Taxi
filmo
Originala titolo Taxi
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 11 okt. 1996
Ĝenro filma dramo
Kameraado Vittorio Storaro
Reĝisoro(j) Carlos Saura
Produktisto(j) Javier Castro
Scenaro Santiago Tabernero
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Mano Negra • Gipsy Kings
Rolantoj Íngrid Rubio • Carlos Fuentes • Maite Blasco • Ángel de Andrés López • Ágata Lys • Paco Maestre • Pilar Castro • Paco Catalá
IMDb
vdr

Taxi estas hispana filmo de 1996 reĝisorita de Carlos Saura. Ĝi estis filmita en diversaj scenejoj de Madrido, inter kiuj la Vitra Palaco, la monumento al Alfonso la 12-a en la Parko Retiro, la ĉirkaŭoj de El Pirulí kaj la Viadukto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Grupo de taksiistoj, memnomita “la familio”, dediĉas sin al "purigo" de la urbo Madrido el nigruloj ("merdo"), samseksemuloj, transgenruloj kaj transvestuloj ("fiŝo") kaj droguloj ("viando"), dum nokta patrolado. Unu el ili, nome Velasco, havas filinon, nome Paz, kiu malsukcesas en studado. Velasco, kolera, devigas ŝin labori per la taksio: ŝi tage, dum li nokte. Dani estas filo de alia membro de la "familio": nome Reme. Li ne estis revidinta Paz ekde infanaĝe, kaj nun ili enamiĝas.

En iu sceno, la "familio", kun Dani kaj Paz vizitas la edzon de Reme en la hospitalo: nome taksiisto retiriĝinta ĉar li paraliziĝis rezulte de pafado fare de du droguloj, savante sian vivon helpite de taksiisto eks-polica. Tial la grupo decidis fari sian apartan batalon, kaj Dani konvinkiĝas same fari. Iom post iom Paz ekkonas la agadon de siaj koramiko, patro kaj amikoj, kion ŝi tute malaprobas. Tial la taksiisto eks-polica konsideras ŝin kiel danĝero, kaj timante denoncon li decidas murdi ŝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ingrid Rubio ... Paz
  • Carlos Fuentes ... Dani
  • Ágata Lys ... Reme
  • Ángel de Andrés López ... Velasco
  • Eusebio Lázaro ... Calero
  • Francisco Maestre ... 'Niño'
  • Maite Blasco ... Mari
  • Francisco Boira ... Francis
  • Chus Castrillo ... Coral
  • Javier Manrique ... Diskotekulo
  • Pilar Ordóñez ... Transvestulo
  • Rodolfo Sancho ... Óscar
  • Agustín Vela ... Hararfrizisto
  • Pilar Castro ... Marga

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]