Hiroshima mon amour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiroshima mon amour
filmo
Originala titolo Hiroshima mon amour
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1959
Ĝenro filma dramo, amafera filmo
Kameraado Sacha Vierny, Michio Takahashi
Reĝisoro(j) Alain Resnais
Produktisto(j) Anatole Dauman
Scenaro Marguerite Duras
Loko de rakonto Hiroŝimo
Muziko de Georges Delerue
Rolantoj Emmanuelle Riva • Eiji Okada • Bernard Fresson • Pierre Barbaud
Produktinta firmao Argos Films
IMDb
vdr

Mia amata Hiroŝimo (france Hiroshima mon amour, IFA: iʁoʃima mɔ̃n‿amuʁ; japane 二十四時間の情事, Nijūyojikan no jōji, signifante Dudek kvar-hora amrilato) estas romantika drama filmo de 1959 reĝisorita de Alain Resnais kaj scenarita de Marguerite Duras. La filmo prezentas la rilaton inter franca aktorino kaj japana ulo kiuj renkontiĝas iun vesperon en loka trinkejo. Ŝi estas en Hiroŝimo por ludi en filmo sed okazaĵoj ŝajne disvolviĝas hazarde laŭ la manieroj de la koro kaj pasioj. La filmo estas konsiderata unu el la unuaj kaj plej gravaj filmoj elirintaj el la nova ondo-movado de la franca kino.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La filmo rakontas la historion de edziĝinta franca aktorino (Emmanuelle Riva), kiu ludas la rolon de flegistino en la filmo filmita en Hiroŝimo 14 jarojn post la Dua Mondmilito. "Ŝi" (la rolulo de Riva en la filmo ne estas nomita, kaj ŝi estas prezentita al ni kiel "ŝi" aŭ "vi") renkontas edziĝintan japanan arkitekton (Eiji Okada), prezentita la ni kiel "li", kaj ili havas mallongan amaferon. La unua parto de la filmo estas rakontita fare de la malproksimaj kaj neidentigitaj homfiguroj, priskribante la efikon de la atombombo kiu estis ĵetita sur Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945, kaj precipe la perdon de hararo kaj la kompletan anonimecon de la restaĵoj de kelkaj el la viktimoj.

Kun la uzo de retromemoroj integritaj al la amrakonto kiu okazas en 1959 - dum la renkontiĝoj de la paro en hoteloj kaj restoracioj - la virino rakontas por la unua fojo pri siaj spertoj dum la Dua Mondmilito en la franca urbo Nevers, kie ŝi havis rilaton kun juna germana soldato dum la germana okupacio. En sia hejmurbo ŝi suferis humiligon kiel virino kiu kunlaboris kun la malamiko, ekzemple havante sian hararon tondita ĝis ŝi estis preskaŭ kalva kiam ŝi foriris el la urbo. Sed antaŭ ŝi translokiĝis al Parizo ŝiaj haroj rekreskis, kaj ŝi revenis al anonimeco. Li instigas ŝin por resti en Hiroŝimo, sed la situacio estas neeltenebla.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Emmanuelle Riva kiel Elle ("Ŝi")
  • Eiji Okada kiel Lui ("Li")
  • Bernard Fresson kiel l'Allemand ("La germana")
  • Stella Dassas kiel la mère ("La Patrino")
  • Pierre Barbaud kiel le père ("La Patro")

Produkto[redakti | redakti fonton]

Laŭ James Monaco, Resnais estis origine petita reĝisori mallongan dokumentarion pri la atombombado, sed dum pluraj monatoj li ne sciis kiel procedi ĉar li ne volis refari Nuit et Brouillard, sian dokumentarion de 1955 pri la Holokaŭsto [1]. Li turnis sin al sia produktanto kaj ŝercis ke ne estus eble produkti la filmon krom se Marguerite Duras estis implikita en verkado de la scenaro, kaj efektive tiele estis.

La filmo estis kunproduktita fare de firmaoj de Japanio kaj Francio. La produktantoj kondiĉis ke unu ĉefrolulo devas esti franca kaj la alia japana, postulis ke la filmo estu filmita en ambaŭ landoj kaj dungu filmteamojn konsistigitajn de teknikistoj de ĉiu lando.

Signifo[redakti | redakti fonton]

"Hiroshima mon amour" estis difinita kiel la "Naskiĝo de la Nacio" filmo de la nova ondo de franca kino fare de la usona filmkritikisto Leonard Maltin [2]. Jean-Luc Godard, la franca reĝisoro kiu apartenas al la nova ondo, priskribis la novigon de la filmo kiel "Faulkner plus Stravinski" kaj laŭdis ĝian originalecon, difinante ĝin kiel "la unuan filmon sen kinematografiaj referencoj" [3]. Kinoreĝisoro Eric Rohmer diris: "Mi kredas, ke post kelkaj jaroj, ni scios, ĉu Hiroshima mon amour estis la plej grava filmo ekde la Dua Mondmilito, la unua moderna filmo de sona kino" [4].

Inter la novigaĵoj de la filmo estas la eksperimentoj de Resnais kun tre mallongaj sekvencoj de retromemoroj integritaj ene de la scenoj por sugesti la ideon de rapida kaj mallonga fulmo de memoro. Poste, Resnais uzis similajn efikojn en sia filmo Pasintjare en Marienbad.

Filmreferencoj[redakti | redakti fonton]

En sia libro pri Resnais, James Monaco finas la ĉapitron pri Hiroshima mon amour per asertado ke la filmo enhavas referencon al la klasika 1942 filmo Casablanca :

'Neebla' amrakonto inter du homoj, kiuj alfrontas la nelasitajn bildojn de longa milito. Ĉe la fino de ĉi tiu romantika kaj sprita filmo pri disiĝo kaj respondeco, la du amantoj, kiuj ne povas eskapi sian sorton, renkontiĝas en kafejo. Resnais donas al ni maloftan foton de la produktejo. "Li" renkontos "ŝin" je la lasta fojo en kafejo nomata "Casablanca" - ĉi tie en la centro de Hiroŝimo! Estas la sama malnova rakonto. Batalo por amo kaj gloro. Rakonto pri vivi aŭ morti. La mondo ĉiam bonvenigos la geamantoj. Ĉiam.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

En sia libro The Japan Journals: 1947-2004, Donald Ritchie, esploristo pri la historio de kino, rakontas pri la tago kiam li spektis la filmon en Tokio, la 25-an de januaro 1960, kaj komentas diversajn deviojn kaj erarojn pri la japana kulturo fare de Resnais. Li atentigas, ekzemple, ke la anoncoj en la japana pri la alveno kaj foriro en la trajnoscenoj ne respondas al la tagtempo, kiam la scenoj estis filmitaj, homoj eniras en vendejojn, kiuj estas supozeble fermitaj, sed eniras tra la "noren" - tradiciaj japanaj kurtenoj, kiuj estas tradicia signo, ke la vendejo estas malfermita por komerco, kaj kiuj ĉiam estas forigitaj ĉe la fermotempo, do estas eraro pri tio.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Hiroshima mon amour gajnis al Marguerite Duras nomumon de Oskar por verkado de la scenaro, kaj ankaŭ specialan premion ĉe la Festivalo de Cannes en 1959. La filmo estis forigita el la oficiala selektado pro sia sentema temo kaj por eviti ĉagreni la usonan registaron [5].

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Christophe Carlier: Marguerite Duras, Alain Resnais, Hiroshima mon amour, Presses universitaires de France, 1994

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monaco, James. (1979) Alain Resnais. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-520037-3.
  2. Maltin, Leonard. (1995) “Alain Resnais”, Leonard Maltin's Movie Encyclopedia. Plume. ISBN 978-0-452-27058-9. “Resnais's first 35 mm feature Hiroshima mon amour (1959) — in 1946, he made a 16 mm feature Ouvert pour cause d'inventaire — dealt with the nature of history and memory, and deviated from traditional notions of narrative time as it recounted a fleeting liaison between a French actress and Japanese architect. Its sexual candor and provocative ideas, wedded to a dazzlingly sophisticated visual style, made Hiroshima, Mon Amour the New Wave's The Birth of a Nation and it deservedly won the Cannes Film Festival International Critics Prize.”.
  3. in Michael S. Smith, "Hiroshima Mon Amour", DVD release review in Popmatters.com. Arkivita el la originalo je 2006-04-21. Alirita 2006-07-01. Arkivigite je 2006-04-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Kent Jones, "Time Indefinite", essay for the Criterion Collection DVD release. Accessed 23 May 2007
  5. Lanzoni, Remi Fournier French Cinema: From Its Beginnings to the Present, London: Continuum International Publishing Group Ltd., 2004, p229

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]