Shoah (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shoah
filmo
Originala titolo Shoah
Originala lingvo angla lingvo • hebrea lingvo • franca lingvo • germana lingvo
Kina aperdato 1985
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado William Lubtchansky
Reĝisoro(j) Claude Lanzmann
Produktisto(j) Claude Lanzmann
Scenaro Claude Lanzmann
Rolantoj Raul Hilberg • Claude Lanzmann • Jan Karski • Szymon Srebrnik • Mordechaï Podchlebnik • Rudolf Vrba
IMDb
vdr

Shoah (hebree por katastrofo, kaj la nomo uzata de judoj por La holokaŭsto) estas dokumenta filmo de 1985 pri la holokaŭsto [1]. La filmo longas ĉirkaŭ naŭ horoj longa kaj ĝi estis reĝisorita de Claude Lanzmann, kiu laboris pri ĝia produktado dum 11 jaroj. Kvankam la filmo estas klasita laŭ konvencioj kiel dokumenta filmo, Lanzmann mem ne apartenas al ĉi tiu ĝenro, ĉar male al aliaj dokumentarioj, ĉi tiu filmo ne dokumentas historiajn situaciojn kiuj okazis en la pasinteco. Anstataŭe, ĝi inkluzivas intervjuojn kun homoj, kiuj iel estis implikitaj en la holokaŭsto, kaj vizitas ejojn rilatajn al la holokaŭsto [2].

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝia strukturo estas loza, la ĉefparto de la filmo rilatas al kvar temoj: Chełmno, kie gaskamionoj estis uzitaj por la unua fojo kiel armilo por ekstermi judojn; Treblinka kaj Aŭŝvico ekstermejoj; kaj la Varsovia geto kun atestoj de postvivantoj, ĉeestintaj atestantoj kaj nazioj.

La sekcioj pri Treblinka inkluzivas atestaĵon de Richard Glazar, malliberulo ĉe la koncentrejo, kaj maloftan intervjuon kun SS-oficiro Franz Suchomel, en kiu li rivelis kompleksajn detalojn pri la gasĉambroj [3]. Suchomel jesis rakonti al Lanzmann fondetalojn pri la gasĉambroj anonime; Sed Lanzmann filmis la intervjuon sekrete, kaŝante fotilon [4].

La atestojn pri la ekstermejo de Aŭŝvico donis Rudolf Vrba, kiu eskapis el la ekstermejo antaŭ la fino de la milito [5], kaj Filip Müller, kiu laboris kremaci la kadavrojn de la mortigintaj judoj, post kiam ili sufokiĝis en la gasĉambroj. Krome estas atestoj de kelkaj polaj loĝantoj, kiuj vidis la trajnojn portintajn judojn al la koncentrejoj kaj revenintaj malplenaj, kaj tuj divenis la sorton de la judoj, kiuj estis kondukitaj al la koncentrejoj.

En la filmo, du el la nuraj tri judoj kiuj postvivis la ekstermejon Chełmno estas intervjuitaj: Szymon Srebrnik kaj Mordechaï Podchlebnik. Krome, la filmo registras sekretan intervjuon kun unu el la koncentrejgardistoj, Franz Schalling.

La Varsovia geto estas diskutita ĉe la fino de la filmo, kaj la teruraj kondiĉoj tie estas priskribitaj fare de Jan Karski, kiu laboris por la Pola ekzila registaro, kaj Franz Grassler, nazia administranto, kiu havis rilatojn kun judaj gvidantoj. Krome, la filmo inkluzivas dokumentadon de la partoprenantoj de la Ribelo de la varsovia geto. Kvankam la plej granda parto de la filmo konsistas el atestoj de homoj rekte rilataj al la holokaŭsto, Lanzmann ankaŭ intervjuas historiiston Raul Hilberg, kiu klarigas la gravecon de nazia propagando kontraŭ la judoj de Eŭropo.

Kvankam la filmo ricevis multe da laŭdo, kelkaj poloj kritikis Lanzmann por esti elektema en la elekto de temoj pri Pollando, por ne ĝuste traduki la dialogojn, por doni al la filmo la malveran impreson ke la poloj feliĉe kunlaboris kun la nazioj, kaj por forigi el la filmo ian ajn pruvoj kontraŭe [6].

La filmo inkluzivas multajn horojn da intervjuoj kaj atestaĵoj pri la holokaŭsto. La intervjuostilo de Lantzman kaj lia elekto apartigi la scenojn de la intervjuoj estas prezentitaj en la filmo en tri partoj: postvivantoj, atestantoj kaj krimintoj. Lanzmann klopodis priskribi ĉiun parton en kompleta diferenco.

Postvivantoj[redakti | redakti fonton]

La postvivantoj estas tiuj kiuj rekte travivis la hororojn de la holokaŭsto, kaj postvivis por rakonti la rakonton. Ĉiuj postvivantoj kiujn Lanzmann intervjuas estas judaj. Lanzmann uzas tiujn postvivantojn, por reprezenti historian atestaĵon. La plej multaj el la postvivantoj donas longan atestaĵon, kun priskriboj de la okazaĵoj kiujn ili travivis. Ekzemple, en la kvara parto de la filmo, oni aŭdas Filip Müller kaj Rudolf Werbe priskribi la ekstermon de la familioj en la ekstermejo Aŭŝvico. Iliaj atestoj kreas historian priskribon.

Aliaj postvivantoj kundividas siajn personajn spertojn en la holokaŭsto. Müller ne nur priskribas la uzon de gaso sur kaptitoj; sed ankaŭ dividas aferojn kiujn la kaptitoj rakontis al li, kaj priskribas la sentojn kiujn li sentis kiam li piediris en la gasĉambron sole. Ĉi tiu atesto estas persona rakonto. La postvivantoj reagas emocie al la aferoj kiujn ili travivis. Müller estas dolorigita kiam li memoras ke la kaptitoj komencis kanti estante devigita en la gasĉambrojn. La fotilo zomas enen sur la intervjuito por kapti ĉiun detalon de lia aflikto. Lanzmann instigas siajn intervjuitojn memori kiel eble plej multajn detalojn pri la okazaĵo kiun ili travivis.

En la tria parto de la filmo, Lanzmann intervjuas Abraham Bomba-n, kiu estis barbiro en Treblinka, dum li ricevas hararanĝon ĉe barbirejo [7]. Li ekploras kiam li memoras ke lia amiko renkontis lian edzinon kaj vidis ŝin tranĉi ŝian hararon antaŭ eniri en la gasĉambron. Dum la fotilo kaptas lian agonion, la persona rakonto de Bomba estas perita nur per liaj mimikoj.

Atestantoj[redakti | redakti fonton]

Atestantoj estas tiuj kiuj ĉeestis ĉe la okazaĵoj de la holokaŭsto sed ne estis parto de ili. Kelkaj estis nerekte implikitaj dum aliaj atestis kio okazis. Ĉiuj atestantoj intervjuitaj de Lanzmann estas poloj. Lanzmann akiris personajn rakontojn de tiuj atestantoj. Li intervjuis multajn el ili en la sama maniero kiel li intervjuis la postvivantojn.

En la unua parto de la filmo, Pan Filborski, pola atestanto, supreneniras en vagonon kiu servis trajnon al Treblinka, dum Lanzmann observas lian reagon. Lanzmann veturigas alian atenstanton nomatan Pan Filipowicz laŭ la stratoj de Włodawa dum li parolas pri la judoj kiuj vivis en tiuj domoj. En la dua parto de la filmo, Filborski rakontas pri la gasĉambra kamiono kaj la amastomboj. Karski ne sia intervuo donas emocigajn fonajn detalojn pri la geto [8].

Lanzmann intervjuas multajn atestantojn en publikaj grupoj. Li ne petas de ili nomojn aŭ identigajn informojn. Li demandas multajn atestantojn, kion ili vidis aŭ aŭdis kaj ĉu ili sciis, kio okazas en la ekstermejo. Liaj demandoj rivelis kiom malmulte la loĝantoj sciis pri kio okazis, kaj ke homoj kiuj sciis pri kio okazis ne agis kontraŭ ĝi. En la dua parto de la filmo, Lanzmann parolas kun grupo de polaj virinoj de Garbo. Preter liaj demandoj, ili malkaŝis, ke ili ne ŝatis la judajn virinojn, kiuj loĝis en Garbo, ĉar ili estis riĉaj kaj belaj kaj ne devis labori. Alia atestanto, viro, diris ke li estis feliĉa kiam la judoj estis ekstermitaj, sed li preferis ke ili enmigru al Israelo memvole kaj ne estu ekstermitaj. En intervjuo ekster katolika preĝejo kun Szymon Srebrnik, li diras ke li opinias ke la holokaŭsto devus esti traktita kiel biblia ekstremado kaj ne kiel simpla murdo.

Efektivintoj[redakti | redakti fonton]

La krimintoj estas tiuj kiuj estis rekte implikitaj en la administrado de la holokaŭsto. Ĉiuj efektivintoj kiuj estis intervjuitaj de Lanzmann estas germanaj. El tiuj efektivintoj li establis historian teorion.

En la dua parto de la filmo, Franz Schalling priskribas la malfacilan laboron en Chełmno, kie li funkciis kiel sekurgardisto. En partoj 1, 2 kaj 3, Franz Suchomel rakontas pri la laboregoj en Treblinka, kie li funkciis kiel SS-firmaoficiro [9]. En la tria parto, Walter Steer, nazia oficisto en la Dua Mondmilito, priskribas la laboron sur la fervojoj. Schalling esprimas simpation por la judaj viktimoj. Lanzmann interesiĝas pri la profundo de ilia scio pri ĉio rilata al la holokaŭsto. Multaj el la krimintoj deklaras sian nescion pri kio okazas. Suchomel asertas ke li ne sciis pri la ekstermado en Treblinka ĝis li alvenis tien. Steer asertas ke li estis tro okupata por malkovri ke la trajnoj pri kiujn li laboris portis judojn al siaj mortoj. Ĉiukaze, Lanzmann defias iliajn asertojn per malfacilaj demandoj kaj postulante taŭgajn respondojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Shoah" - The New Yorker on YouTube
  2. J. Hoberman, "Shoah: The Being of Nothingness", in Jonathan Kahana (ed.
  3. "Claude Lanzmann Shoah Collection, Interview with Franz Suchomel", Washington, D.C.: Steven Spielberg Film and Video Archive, United States Holocaust Memorial Museum.
  4. Marcel Ophüls, "Closely Watched Trains", in Liebman (ed.) 2007, 84.
  5. "Claude Lanzmann Shoah Collection, Interview with Rudolf Vrba", Washington, D.C.: Steven Spielberg Film and Video Archive, United States Holocaust Memorial Museum.
  6. Lawrence Baron, "Cinema in the Crossfire of Jewish-Polish Polemics: Wajda's Korczak and Polanski's The Pianist", in Cherry and Orla-Bukowska 2007, 44.
  7. William Baker (September 2005) Abraham Bomba: Witness and Technique. Claude Lanzmann Shoah Collection. University of California, Davis campus. Arkivita el la originalo je 7 September 2014. Alirita 6 September 2014. Arkivigite je 2014-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
  8. "Claude Lanzmann Shoah Collection, Interview with Jan Karski", Washington, D.C.: Steven Spielberg Film and Video Archive, United States Holocaust Memorial Museum.
  9. "Transcript of the Shoah interview with Franz Suchomel", Washington, D.C.: Steven Spielberg Film and Video Archive, United States Holocaust Memorial Museum

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Yvonne Kozlovsky Golan (2017), "Benjamin Murmelstein, a Man from the "Town 'As If'": A Discussion of Claude Lanzmann's Film the Last of the Unjust (France/Austria, 2013)", Holocaust Studies, A Journal of Culture and History, vol. 23, No. 4, pp. 464–482.
  •   Yvonne Kozlovsky Golan (2019), "The Role of the Judenräte in Serving Nazi Racial Policy: A Discussion of Claude Lanzmann’s film ‘Last of the unjust’", Slil: a Journal of History, Cinema and Television, pp. 72-98, peer-reviewed (Heb.).  
  • "Yvonne Kozlovsky Golan (2020), "Through the Director’s Lens: Claude Lanzmann’s Oeuvre: Commemorating the First Anniversary of his Passing Canadian Institute for the Study of Antisemitism (CISA), Antisemitism Studies, Vol. 4, No. 1 (Spring 2020), pp. 143-168.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]