Gasĉambro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gasĉambro en la koncentrejo Stutthof (2007)

Gasĉambroj estis instalaĵoj en pluraj koncentrejoj kaj ĉiuj ekstermejoj de Nazia Germanio, en kiuj homoj estis eksponitaj al karbona monooksido (CO) aŭ hidrogena cianido (hidrocianacido) kaj tiel murditaj. La karbonmonooksido estis parte enkondukita el gasboteloj, sed plejparte produktita kiel elgasoj el benzinmotoroj. Gaskamionetoj ankaŭ estis utiligitaj kiel movaj gasĉambroj.

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn