Diskuto:Gasĉambro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aliaj lingvoj[redakti fonton]

Mi ŝanĝis la ligon al pluraj lingvoj, anstataŭ nur al nederlanda kaj germana. kani (diskuto) 21:09, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

@Kani: Tio principe sencas. La nederlanda kaj germana vikipedioj diferencigas inter

  1. temo "gasĉambro (mortpuno, [1])", precipe uzata en Usono, iom en Nord-Koreio, inter 1937-1940 en unuopaj kazoj en la demokrata respubliko Litovio, antaŭ ol Sovetunio kaj jaron poste nazia Germanio konkeris la landon kaj neniigis la demokratan respublikon, kaj
  2. temo "gasĉambro (amasmurdado/genocido, vikidatumo d:Q25391961, komunejo Category:Gas chambers in Nazi concentration camps)", precipe uzata en la fifamaj naziaj koncentrejoj de la hitlera reĝimo, en Germanio/Aŭstrio, sed aparte en la konkerita orienta Eŭropo inter 1941 kaj 1944.

Ideo de tio estas, ne miksi la mortigon de individuaj krimuloj kondamnitaj al mortpuno kun la aparte kondamninda amasa murdado de senkulpaj infanoj, plenaĝuloj kaj maljunuloj nur pro science konfuza rasisma ideologio. Tiu diferencigo laŭ mi principe laŭdindas, kaj mi tial ligis mian novan artikoleton de hieraŭ, kiu klare nur celis la temon "gasĉambro (amasmurdado/genocido)", aparte de la nazioj inter 1941 kaj 1944, al la dua temo. Tamen plej multaj aliaj vikipedioj ne faras la laŭdindan diferencigon, sed traktas ĉion per unu artikolo, ligata al vikidatumo d:Q205348. Tial, se la esperanta vikipedio sekvas la pli precizan dividon de la nederlanda kaj germana vikipedioj, oni ne vidas la tekston de la angla, hispana, hebrea, jida aŭ pli ol 30 aliaj lingvoj, kio bedaŭrindas. Tial pardoneblas se esperanta teksto en kazo de dubo orientiĝas al malpli da morala precizeco kaj pli da internacia interligiĝo.

Ĉiukaze mia nova artikoleto de hieraŭ entute nur estas minimuma artikola ĝermo, ĉar mi ne eltenis ke la esperanta vikipedio tute ne havus teksteton pri la temo "gasĉambro". Se iuj volontuloj, eble ankaŭ mi mem post eble kelkaj jaroj, vastigos ĝin al pli ampleksa artikolo, eble oni povos pli konsideri la diferencigon de la nederlanda kaj germana vikipedioj - ankaŭ ne eblas dedukti kiel pluevoluos ĉiuj aliaj 40 diverslingvaj vikipediaj artikoloj. Tio nur por klarigi la fonon de la disigo de la temaro en du artikolojn en la nederlanda kaj germana vikipedioj. Kaj ebla solvo ankaŭ estas, ke la nederlanda kaj germana vikipedioj interŝanĝas la vikidatuman ligon de siaj du konceptoj, ĉar ĝenerale homoj miaopinie pensas pri la signifo 2, aŭdante la vorton "gasĉambro". ThomasPusch (diskuto) 21:39, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

  1. tiu subtemo ligiĝas al la en aliaj lingvoj ĝenerala temo de vikidatumo d:Q205348, komunejo Category:Gas chambers