Claude Lanzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude Lanzmann
Claude Lanzmann crop.jpg
Persona informo
Claude Lanzmann
Naskiĝo 27-an de novembro 1925 (1925-11-27)
en Bois-Colombes
Morto 5-an de julio 2018 (2018-07-05) (92-jara)
en 12-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Lycée CondorcetUniversitato de Tubingeno [#]
Familio
Gefratoj Jacques Lanzmann • Évelyne Rey [#]
Edz(in)o Angelika Schrobsdorff • Judith Magre [#]
Amkunulo Simone de Beauvoir [#]
Infanoj 3
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistofilmreĝisoroscenaristo • membro de Franca rezistado • filmproduktoro • filma scenaristo • documentarian [#]
Laborkampo filmo [#]
Aktiva dum 1970– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Claude LANZMANN (naskiĝis la  27-an de novembro 1925(nun 1925-11-27) en Bois-Colombes, mortis la 5-an de julio 2018 en Parizo) estis franca ĵurnalisto, verkisto, kinisto, kaj kin-produktoro. En 1943, 18-jaraĝa, li engaĝiĝis en la Franca rezistado en Clermont-Ferrand kaj poste en la makis-insurekcio de Aŭvernjo.

Kunulo de Simone de Beauvoir inter 1952 kaj 1959, li sukcedis ŝin en 1986 kiel direktoro de la revuo Les Temps modernes, en kiu ŝi kunlaboris el la 1950-aj jaroj. En 1963, li edziĝis al la aktorino Judith Magre. En 1971, li kuniĝis al la germana romanistino Angelika Schrobsdorff, kaj en 1995 li edziĝis al Dominique Petithory. Li havas du gefilojn: Angélique Lanzmann, naskiĝinta en 1950, kaj Félix Lanzmann, naskiĝinta en 1993, juna studento, kiu mortis nur 23-jaraĝa, post dura lukto dujara kontraŭ "terura malsano", anoncite la 17-an de januaro 2017.[1]

Li estis reĝisoro de Shoah, dokumenta filmo de naŭ horoj kaj duono dediĉita al la neniigo de la judoj de Eŭropo en la naziaj ekstermejoj, elsendita por la unua fojo en 1985.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 2013 - Le dernier des injustes
  • 2010 - Le Rapport Karski (La raporto de Karski)
  • 2001 - Sobibor
  • 1994 - Tsahal
  • 1985 - Shoah (Holokaŭsto)
  • 1972 - Pourquoi Israel (Kial Israelo)
  • 1970 - Élise ou la vraie vie

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le Carnet de ce jour du Figaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]