Malcolm McDowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Malcolm McDowell
Malcolm McDowell LF.JPG
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1943 (1943-06-13) (78-jara)
en Horsforth
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Ojai [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto [#]
Familio
Edz(in)o Margot Bennett • Mary Steenburgen [#]
Infanoj Charlie McDowell [#]
Parencoj Alexander Siddig [#]
Profesio
Okupo televida aktoro • aktoro • voĉaktoro • filmaktoro • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • produktoro [#]
Laborkampo videoluda industrio [#]
Aktiva dum 1957– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Malcolm McDOWELL (denaske Malcolm John Taylor; 13a de Junio 1943) estas angla aktoro. Naskiĝinta en la kvartalo Horsforth de Leeds kaj edukita en Liverpool, li poste trejniĝis en la "London Academy of Music and Dramatic Art" antaŭ entrepreni karieron kiu daŭris ĉirkaŭ 50 jaroj.

McDowell estis famkonata ĉefe pro polemikaj roloj kiel tiuj de Alex en la filmo de Stanley Kubrick nome A Clockwork Orange (1971), de titolrolulo en Kaligulo (1979), kaj de Mick Travis en la trilogio if.... (1968), O Lucky Man! (1973), kaj Britannia Hospital (1982). Li krome aperis en filmoj kiel Time After Time (1979), Cat People (1982), Gulag (1985), Star Trek Generations (1994), Tank Girl (1995), Gangster No. 1 (2000), Easy A (2010), The Artist (2011) kaj Bombshell (2019). Li aperis ankaŭ kiel Dro. Samuel Loomis en la refilmo de 2007 nome Halloween kaj ties sekvelo de 2009 nome Halloween II.

McDowell en 2008.

McDowell ludis ankaŭ serion de roloj en televidserioj kiel ripetaj roloj en Entourage (2005–2011) kaj Heroes (2006–2007); kaj stelroloj en Franklin & Bash (2011–2014), kaj Mozart in the Jungle (2014–2018). Poste en sia kariero li iĝis fekunda voĉaktoro en filmoj, televidserioj kaj videoludoj kiel Metalocalypse (2007–2012), Bolt (2008), Fallout 3 (2008), God of War III (2010), The Elder Scrolls Online (2014) kaj Call of Duty: Black Ops III (2015). Li ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo en 2012.[1] En 2021, li havis ripetan rolon en la paranormala komedihorora serio Truth Seekers.

Totale li partoprenis en 150 filmoj, 80 televidaĵoj, 20 videoludoj, du muzikfilmetoj kaj sep teatraĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "British Actor Malcom McDowell Receives Star on Hollywood Walk of Fame".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]