Malcolm McDowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malcolm McDowell
Persona informo
Malcolm McDowell
Naskonomo Malcolm Taylor
Naskiĝo 13-an de junio 1943 (1943-06-13) (80-jaraĝa)
en Horsforth
Lingvoj angla vd
Loĝloko Ojai vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Londona Akademio de Muziko kaj Drama Arto vd
Familio
Patro Charles Taylor vd
Patrino Edna McDowell vd
Edz(in)o Margot Bennett • Mary Steenburgen vd
Infanoj Charlie McDowell vd
Parencoj Alexander Siddig vd
Profesio
Okupo televida aktoro • aktoro • voĉaktoro • filmaktoro • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • filmproduktoro vd
Laborkampo videoluda industrio vd
Aktiva dum 1957– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Malcolm McDOWELL (denaske Malcolm John Taylor; 13a de Junio 1943) estas angla aktoro. Naskiĝinta en la kvartalo Horsforth de Leeds kaj edukita en Liverpool, li poste trejniĝis en la "London Academy of Music and Dramatic Art" antaŭ entrepreni karieron kiu daŭris ĉirkaŭ 50 jaroj.

McDowell estis famkonata ĉefe pro polemikaj roloj kiel tiuj de Alex en la filmo de Stanley Kubrick nome A Clockwork Orange (1971), de titolrolulo en Kaligulo (1979), kaj de Mick Travis en la trilogio if.... (1968), O Lucky Man! (1973), kaj Britannia Hospital (1982). Li krome aperis en filmoj kiel Time After Time (1979), Cat People (1982), Gulag (1985), Star Trek Generations (1994), Tank Girl (1995), Gangster No. 1 (2000), Easy A (2010), The Artist (2011) kaj Bombshell (2019). Li aperis ankaŭ kiel Dro. Samuel Loomis en la refilmo de 2007 nome Halloween kaj ties sekvelo de 2009 nome Halloween II.

McDowell en 2008.

McDowell ludis ankaŭ serion de roloj en televidserioj kiel ripetaj roloj en Entourage (2005–2011) kaj Heroes (2006–2007); kaj stelroloj en Franklin & Bash (2011–2014), kaj Mozart in the Jungle (2014–2018). Poste en sia kariero li iĝis fekunda voĉaktoro en filmoj, televidserioj kaj videoludoj kiel Metalocalypse (2007–2012), Bolt (2008), Fallout 3 (2008), God of War III (2010), The Elder Scrolls Online (2014) kaj Call of Duty: Black Ops III (2015). Li ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo en 2012.[1] En 2021, li havis ripetan rolon en la paranormala komedihorora serio Truth Seekers.

Totale li partoprenis en 150 filmoj, 80 televidaĵoj, 20 videoludoj, du muzikfilmetoj kaj sep teatraĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]