James Mason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Mason
James Mason Studio Publicity.jpg
Persona informo
James Mason
Naskiĝo 15-an de majo 1909 (1909-05-15)
en Huddersfield
Morto 27-an de julio 1984 (1984-07-27) (75-jara)
en Laŭzano, Romandio, Flag of Switzerland.svg Svislando
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Tombo Vaŭdo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Universitato de Kembriĝo • Petrodomo • Marlborough College [#]
Familio
Patro John Mason [#]
Patrino Mabel Hattersley Gaunt [#]
Edz(in)o Pamela Mason • Clarissa Kaye [#]
Infanoj Portland Mason • Morgan Mason [#]
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • verkisto • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • produktoro • filmreĝisoro [#]
Aktiva dum 1931– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

James Neville Mason (/ˈmeɪsən/; 15a de Majo 1909 – 27a de Julio 1984) estis angla aktoro. Mason akiris konsiderindan sukceson en la Brita kino antaǔ iĝi unu el la plej grandaj steluloj de Holivudo. Li estis la plej altira allogo ekonomie en Britio en 1944 kaj 1945, kun elstaraj filmoj kiel The Seventh Veil (1945) kaj The Wicked Lady (1945). Li stelulis en Odd Man Out (1947), nome la unua ricevinto de la premio BAFTA al la plej Bonkvalita Brita Filmo.

Mason en la filmo de Hitchcock North by Northwest (1959).

Li stelulis en multnombraj sukcesaj britaj kaj usonaj filmoj el la 1950-aj jaroj al la komenco de la 1980-aj jaroj, kiel The Desert Fox, A Star Is Born, 20,000 Leagues Under the Sea, Lolita, North by Northwest, The Prisoner of Zenda, Journey to the Centre of the Earth, A Touch of Larceny, Bigger Than Life, Julius Caesar, Georgy Girl, The Deadly Affair, Age of Consent, Heaven Can Wait, The Boys from Brazil, The Verdict, Mandingo, Murder by Decree kaj Salem's Lot.

Mason estis nomumita por tri Oskar-premioj, tri Oraj Globoj (kaj ricevis la Oran Globon en 1955 pro A Star is Born) kaj du premioj BAFTA laǔlonge de sia kariero. Post lia morto en 1984, liaj cindroj estis enterigitaj ĉe la tombo de lia amikego, la kolega angla aktoro Charlie Chaplin.