Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Lernejo de la Amerikoj en Panamo, centro de milita tutamerika centro ekde kie oni disvastigis la Doktrinon de nacia sekureco. En tiu konstruaĵo ĝi funkciis ĝis 1994, kiam ĝi estis translokigita al Fort Benning, Usono.

La Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco (angle: Western Hemisphere Institute for Security Cooperation) aŭ polulare konata kiel Lernejo de la Amerikoj, estas organizo por militista instruado de la Armeo de Usono situanta aktuale en Fort Benning, ĉe la usona urbo Columbus (Georgio).

La lernejo estis situanta ekde 1946 al 1984 en la Zono de la Kanalo de Panamo, kie aktuale -kaj ekde la jaro 2000- funkcias la hotelo Meliá Panamá Canal. Tie gradiĝis pli ol 60.000 militistoj kaj policanoj de ĝis 23 landoj de Latinameriko, kelkaj el ili de speciala gravo pro ties Krimoj kontraŭ la homeco kiaj la generaloj Leopoldo Fortunato Galtieri, Manuel Antonio Noriega kaj Manuel Contreras.

En tiu loko oni instruis kaj trejnigis por sistemoj de torturo, murdo kaj subpremado milojn de subpremantoj de tuta Latinameriko.[1][2] Ties agado pluas ĝis hodiaŭ.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.youtube.com/watch?v=9e3LIXkVwW8
  2. http://www.youtube.com/watch?v=KXs09BlAxDQ
Bibliografio
  • Manual de Contrainteligencia (1963), Lernejo de la Amerikoj. Disponebla en SOAW.org

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]