Elektantaro (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La usona elektantaro (angle: United States Electoral College [juNAJred STEJC iLEKtoral KALiĝ]) estas la meĥanismo establita de la usona konstitucio por la nerekta elekto de la prezidanto de Usono kaj vicprezidanto de Usono. Civitanoj de Usono voĉdonas en ĉiu subŝtato en ĝenerala balotado por elekti aron de "elektantoj," kiuj ĵuris voĉdoni por la kandidato de iu partio.[1][2]

Originale la oficon vicprezidentan plenumis la prezidanta kandidato kun la dua plej granda kvanto da voĉdonoj.[3] Sed la dekdua amendo de la usona konstitucio devigis ke ĉiu elektanto submetu du balotojn, la unuan por prezidanto kaj la duan por vicprezidanto.[3] En ĉiu subŝtato kaj la distrikto Kolumbio, elektantoj estas elektitaj ĉiujn kvarajn jarojn je la mardo post la unua lundo en Novembro, kaj poste kunveniĝas por baloti je la unua lundo post la dua merkredo en Decembro.[4] La kandidatoj, kiuj ricevas absolutan plimulton de elektaj balotoj inter la subŝtatoj estas elektitaj kiel prezidanto kaj vicprezidanto de Usono kiam la decido de la elektantaro estas certigita de la usona kongreso en januaro.

Ĉiu subŝtato elektas elektantojn, kies kvanto estas la kombinita tuto de la senatanoj kaj reprezentantoj de tiu subŝtato. Estas entute 538 elektantoj, kiuj korespondas al la 435 reprezentantoj kaj 100 senatanoj, plus la tri elektantoj donitaj al la Distrikto Kolumbio per la dudektria amendo al la usona konstitucio.[5] La konstitucio malpermesas ke iu ajn federacia oficulo, ĉu elektita aŭ alpostenigita, estu elektanto. La ofico de la federacia registro estas ŝarĝita per la administrado de la elektantaro.[6] Ekde la mezo de la 19-a jarcento, kiam ĉiuj elektantoj iĝis popole elektitaj, la elektantaro elektis la kandidaton, kiu ricevis la plimulton da popolaj voĉdonoj, krom en kvar balotoj: 1876, 1888, 2000 kaj 2016. En 1824 estis ses subŝtatoj, kies elektantoj estis leĝistare alpostenigitaj anstataŭ popole, do la vera nacia popola elekto estas necerta; la elektantoj malsukcesis elekti kandidaton, do la afero estis decidita de la Domo de Reprezentantoj.[7]

Ĉiuj subŝtatoj, krom Majno kaj Nebrasko, elektas elektantojn laŭ la regulo "ĉion al la venkinto" ekde la 1880-aj jaroj.[8] Sub la sistemo "ĉion al la venkinto," ĉiuj elektantoj de la subŝtato voĉdonas por la kandidato kun la plimulto da voĉdonoj en tiu subŝtato. Majno kaj Nebrasko uzas la "kongresan distriktometodon," elektante unu elektanton en ĉiu kongresa distrikto per popola baloto kaj la ceterajn du per tutsubŝtata popola baloto.[9] Kvankam neniu elektanto estas devigita per federacia juro honori sian ĵuron, praktike estis malmultaj fojoj kiam elektanto voĉdonis kontraŭ sia ĵuro.[10][11]

Se neniu homo ricevus absolutan plimulton da elektaj voĉdonoj por prezidento, la dekdua amendo kaŭzus ke la Domo de Reprezentantoj elektus la prezidenton; ĉiu el la kvindek ŝtataj delegitaroj farus unu voĉdonon. Se neniu homo ricevus plimulton da elektaj voĉdonoj por vicprezidento, la Senato elektus la vicprezidenton; ĉiu el la 100 senatanoj farus unu voĉdonon.[12][13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bromwichnov, Jonah Engel, "How Does the Electoral College Work?", The New York Times, 8-a de novembro 2016.
  2. Black, Eric. Why the Constitution's Framers didn’t want us to directly elect the president. MinnPost (17-a de oktobro 2012).
  3. 3,0 3,1 KURODA, Tadahisa. (1994) The Origins of the Twelfth Amendment: The Electoral College in the Early Republic, 1787-1804, p. 168. ISBN 978-0-313-29151-7. OCLC 29518703.
  4. U. S. Electoral College: Roles and Responsibilities.
  5. Artikolo II, Sekcio 1, Klaŭzo 2 de la usona konstitucio
  6. Zak, Dan. The electoral college isn’t a real place. But someone has to answer all the angry phone calls these days.. Washington Post (16-a de novembro 2016). Alirita 21-a de novembro 2016.
  7. Gore, D'Angelo. Presidents Winning Without Popular Vote. FactCheck.org (23a de Decembro, 2016).
  8. MORRIS, Irwin L.. (2010) The American Presidency: An Analytical Approach, p. 67. ISBN 978-1-139-49162-4. OCLC 607985767.
  9. The Electoral College – Maine and Nebraska.
  10. Appointment of 2004 Electors for President and Vice President of the United States.
  11. Multaj subŝtatoj havas leĝojn por certigi, ke elektantoj voĉdonas por sia ĵurita kandidato, sed la konstitucia valideco de tiuj leĝoj neniam estis pozitive establita. Vidu en la angla The Green Papers
  12. Library of Congress – Election Process
  13. Electoral College Fast Facts – US House of Representatives: History, Art & Archives.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Electoral College (United States) en la angla Vikipedio.