Kafaparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafaparato

Kafaparato estas aparato per kiu oni povas kuiri kafon. La plejmulto de la aparatoj funkcias per elektro, sed ankaŭ ekzistas pli maloftaj aparatoj kiuj funkcias ekzemple per fajro de alkohola primuso .

Funkciado[redakti | redakti fonton]

Ordinara kafaparato kiu estas uzata en la plejmulto de la mastrumadoj, estas ekipita per kafofiltrilo en filtringo. Oni metas la fajnmuelitan kafon en la filtrilo, krome estas ujo por akvo kaj kafokruĉo por kapti la varmegan kafon. Post kiam la akvo en la ujo bolas, la akvo gutetas en la filtrilon kun la kafo. La filtrilo zorgas ke nur la akvomiksaĵo kun kafaromo iras en la kafokruĉo kaj la rekremento restas en la filtrilo.

Kafaparato el la 1950-aj jaroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]