Dekliveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekliveco nomiĝas la kliniĝangulo inter deklivofaco kaj la geoido. La deklivecon oni ordinare indikas per grado (°). Ĝi estas la plej grava kodgrando

Same grava - precipe por la geomorfologio, la botaniko kaj por la kultivado - estas la tielnomata alpozicio, kio estas la direkto de la deklivo. Suden direktita alpozicio de kruta deklivo ekzemple kaŭzas longdaŭran, intensan sunalradiadon en la supera deklivoparto, ligite kun alte situanta klimata neĝolinio, sed ofte ankaŭ kun ŝanĝiĝanta grundhumideco.

La du grandoj: dekliveco kaj alpozicio, en la landformo (pejzaĝo) estas percepteblaj ankaŭ sen fajnaj mezurinstumentoj. Ili, kune kun aliaj parametroj kiel vegetaĵaro, tipo kaj profundeco de la grundo, la petrospecoj, la poreco aŭ la akvobilanco, estas la laborbazo por orografiaj analizoj kaj por laboroj de hidrologio kaj geologio, de pedologio kaj naturprotektado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]