Pilgrimulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pilgrimanto)
Nuntempa pilgrimulo sur la Jakoba vojo en Hispanio

Pilgrimulo estas tiu, kiu pro religiaj kialoj vojaĝas al fora regiono, kutime iras al pilgrimejo.

Pilgrimanto estas veturanto (laŭvorte tiu kiu venas el for), kiu venas por veturado al sanktejo. Tipe, tiu estas fizika veturado (ofte perpiede) al loko de speciala signifo al aliĝinto de partikulara religia kredosistemo.

La du terminoj pilgrimulo kaj pilgrimanto estas ofte uzataj kiel sinonimoj.

La kialo povas esti obteni indulgencon pro pekoj, plenumigi promeson, por plenumo de preĝo, rensaniĝo, religia sperto aŭ danko. Celo estas loko konsiderata sankta, kiel ekzemple preĝejo, templo ktp.

Pilgrimulo ofte identiĝas per aparta vesto, akcesoraĵo (bastono) aŭ emblemo (jakoba konko).

Pilgrimanto de Gheorghe Tattarescu

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La latina: peregrinusperegrinari iĝis en la eklezia latino: pelegrinus. Litere pilgrimulo estas iu, kiu venas "per agrum", t.e. tra lando, el la transa "ager romanus", kie oni traduku "ager" ne per agro, t.e. prilaborata kampo, sed per posedaĵo apartenanta al "civitas". Tiel oni povus traduki pilgrimulon "fremdulo".

Historie[redakti | redakti fonton]

Antikve[redakti | redakti fonton]

En la antikvo multaj grotoj estis konsiderataj sanktaj. Unu el la plej famaj pilgrimejoj estis la greka templo de Artemiso en Efezo.

Unu el la plej gravaj lokoj de pilgrimado en la mondo estis ekde la konstruado de la unua Templo de Jerusalemo ĝis nuna Jerusalemo , kiu fariĝis la centra sanktejo de la judoj. Hodiaŭ la urbo estas sankta por la tri monoteismaj religioj, kiuj referencas al la Biblio: la judaj pilgrimuloj same kiel la kristanaj pro la mortigo kaj la resurekto de Jesuo; la islamoj - krom ilia Haĝo], t.e. pilgrimado al [[Mekko] kaj [[Medino] - preferas la kupolon de la Roko en Jerusalemo.

Mezepoke[redakti | redakti fonton]

Kvin membroj el la Utreĥta Frataro de Jerusalemaj Pilgrimantoj

Ekde la 4-a jarcento vaste disvastiĝis la informo, laŭ kiu la imperiestrino sankta Helena estis en Jerusalemo, la urbo, en kiu vivis Jesuo, troviĝis Kruco-relikvoj, kio keskigis la pilgrimadon en Jerusalemon. La partoprenantoj inkludis multajn virinojn kiel la monaĥino Egeria, la nobla romana sinjorino Paŭla kun ŝia filino Eustochium, kiu estis membro de la rondo de la sankta Hieronimo (latina Patro de la Eklezio), kaj ankaŭ la sankta Melania la Plijuna kaj ties avino kun la sama nomo.

La plej frue skribitaj dokumentitaj vojaĝoj de iu kristana pilgrimanto al la Sankta Lando entreprenitis en 333 de Bordozo (Francujo) ĝis Jerusalemo (Israelo); estis priskribite de latina vojaĝmanlibro kun detaloj de la etapoj survoje. Simila pieco disvastiĝis tre baldaŭ pri Romo, por la tombo de apostoloj Petro kaj Paŭlo. Poste aliĝis la atingo al Santiago de Compostela, kiu elstaras la aliajn pro la bonega infrastrukturo kun amplekse disvastigita reto de gastejoj zorgataj de monaĥejoj en la Mezepoko.

Reformacie[redakti | redakti fonton]

Kune kun aliaj protestantaj reformistoj kiel Zwingli kaj Kalvino, Lutero ankaŭ kontraŭstaris la ekscesojn de sia tempo pro la superstiĉoj kaj indulgencoj, kiuj motivis la pilgrimantojn. Jam antaŭe la teologo Tomaso de Kempis esprimis tian kritikan rimarkon en sia Imitado de Kristo (libro 1-23): "Tiu, kiu multe pilgrimas, malofte fariĝas sankta." Post kiam Norvegio akceptis protestantismon, tie al mortpuno pilgrimuloj estis eĉ submetitaj [ĉ. 1537].

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la protestantoj, la katolika Eklezio aliĝis al la kutimo de pilgrimoj kaj promociis ilin. Ekzemple, Ignaco Lojola priskribas sian pilgrimadon al Jerusalemo kaj Romo en sia "Rakonto de pilgrimulo".

La "Pilgrimaj Patroj" estis grupo de puritanaj disidentoj el Anglujo, kiuj navigis al Usono por establi kolonion en kiu kredo devus reĝi.

En la lastaj du jarcentoj, al la malnovaj celoj estis aldonitaj tiuj de Lurdo kaj Fatima. Krom ĉi tiuj ankaŭ ekzistas multaj aliaj lokoj de pilgrimado. Plie, la Vojo de Sankta Jakobo estis remalkovrita en lastatempaj jardekoj de la 20-a jarcento.

Foje, eĉ religie motivitaj vizitantoj de lokoj, kiuj ne estas rekonataj kiel lokoj de pilgrimado, kiel Marpingen, HeroldsbachMeđugorje estas konsiderataj pilgrimantoj.

Pilgrimado laŭ religioj[redakti | redakti fonton]

Ĉe budhismo[redakti | redakti fonton]

Lokoj de pilgrimado en la budhisma mondo inkludas tiujn, kiuj estas asociitaj kun la vivo de la historia Budho, t.e. lia supozita naskiĝloko kaj infana hejmo (Lumbinio kaj Kapilavastuo en Nepalo) kaj loko de iluminiĝo (Bodgajo en norda Barato), aliaj lokoj, kiujn li kredeble vizitis, kaj la loko de lia morto (aŭ Parinirvano), Kuŝinagaro, Barato. Aliaj inkludas multajn templojn kaj monaĥejojn kun relikvoj de Budho aŭ budhismaj sanktuloj.

Ĉe hinduismo[redakti | redakti fonton]

Hindaj pilgrimaj cellokoj povas esti sanktaj urboj (Varanasio, Badrinato); riveroj ( Gango, Jamuna); Montoj (pluraj himalajaj pintoj estas sanktaj al ambaŭ hinduoj kaj budhistoj); kavernoj (kiel ekzemple Batu kavernoj proksime de Kuala Lumpur, Malajzio); temploj; festivaloj, kiel la alternurba Kumbhamela,

Ĉe islamo[redakti | redakti fonton]

Haĝi estas honora titolo donita al islamana persono, kiu estis sukcese kompletiginta la Haĝon al Mekko. En ties tradicia kunteksto, ĝi estis ofte uzita por referenci al aĝuloj, ĉar ili estis povintaj akumuli riĉon por financi la veturon. En arabaj landoj, ḥājj kaj ḥājjah estas ofta respekta maniero direkti sin al ajn pli aĝa persono, senrilate al ĉu la koncerna persono fakte plenumis la pilgrimadon aŭ ne.

Ĉe kristanismo[redakti | redakti fonton]

En la literaturo de kristanismo, la koncepto de pilgrimanto kaj de pilgrimado povas referenci al la sperto de vivo en la mondo (konsiderata kiel periodo de ekzilo) aŭ interna vojo de spirita aspiranto al stato de beateco. Specifa kazo estas la Jakoba vojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Menciindaj pilgrimuloj[redakti | redakti fonton]

Johano Paŭlo la 2-a estis konata kiel "pilgrimpapo" pro liaj vojaĝiôj.

Multaj naciaj kaj internaciaj ŝtatestroj pilgrimadis pro ambaŭ personaj kaj politikaj kialoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio (germane)[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Kötting: Peregrinatio religiosa. Wallfahrten in der Antike und das Pilgerwesen in der alten Kirche. Regensberg-Verlag, Münster 1950 (Forschungen zur Volkskunde. H. 33/34/35)
  • Georg Kerschbaum, Reinhard Gattinger: Via Francigena. Zu Fuß nach Rom. Verlag EUROVIA, Wien 2005, ISBN 3-200-00500-9 (DVD Dokumentation)
  • Norman Foster: Die Pilger. Reiselust in Gottes Namen. Krüger Verlag, Frankfurt am Main 1982, 303 Seiten, ISBN 3-8105-0610-9
  • Gerhard Fouquet (Hrsg.); Tobias Delfs (Red.), Thomas E. Henopp (Red.): Die Reise eines niederadeligen Anonymus ins Heilige Land im Jahre 1494. (Kieler Werkstücke, Reihe E: Beiträge zur Sozial- und Wirtschaftsgeschichte, 5), Frankfurt/M. u.a. 2007, ISBN 978-3-631-56777-7.
  • Christian Jostmann: Nach Rom zu Fuß - Geschichte einer Pilgerreise. C.H.Beck, München 2007 ISBN 3-4065-5739-2 [2] Arkivigite je 2008-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Angelika C. Messner, Konrad Hirschler (Hg.): Heilige Orte in Asien und Afrika. Räume göttlicher Macht und menschlicher Verehrung. EB-Verlag, Schenefeld/Hamburg 2006 (= Asien und Afrika; 11), ISBN 3-936912-19-X