Melania la Plijuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ikono de Sankta Melania la Plijuna.

Melania la Plijuna (Romo, 383Jerusalemo, 439) estis elstara persono en la Romo de 5-a jarcento, en amikaj rilatoj kun Aŭgusteno de Hipono kaj sankta Hieronimo. Ŝi estas kultata sanktulino ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj konfesantaj la kulton al la sanktuloj.

Hagiografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de la senatano Valerio Publikola,[1] roma patricio de la gento Valeria, riĉega prorietulo kun posedaĵoj en Romo, Sicilio, Hispanio. Gaŭlujo, Akvitanio, Britanio kaj Nord-Afriko dum ŝia patrino apartenis al la gento Ceionia. Ŝi estis survojigita al la kristana kredo iniciate de la patra avino, Sankta Melania la Pliaĝa, kiu post la trofrua morto de la edzo estis alirinta al voto de ĉasteco kaj al la asketa vivo en Jerusalemo kie ŝi estis fondinta “duoblan” monaĥeiojn.
Kiam ŝi aĝis dekkvarjare, la patro, kiu deziris heredulon al kiu transdonis sian senmezuran posedaĵaron, ŝin devigis edziniĝi al riĉa kuzo Valerio Piniano. Melania, kiu volis savi sian ĉastecon, petegis ke la edzo ne sekse plenumu la geedziĝon. Sed, sekve de premoj de la parencaro kaj aparte de la patro, fine ŝi generis unue filinon kiu mortis post unu jaro kaj sekve filon, kiu mortis tujpost la naskiĝo. Ankaŭ Melania malsaniĝis, tiam Finiano votis ke se ŝi saniĝus mem kun ŝi vivu en ĉasteco.
Melania saniĝis, kaj la voto estis respektata, kun grava malkonsento de la patro Publikola, kiu tamen mortanta en sia lito kelkan jaron poste, pardonpetis pri siaj entrudiĝoj en ŝian vivon kaj ŝin igis heredulino de ĉiuj siaj riĉaĵoj.

En 406, eble ankaŭ sekve de sonĝo spertita kune de Melania kaj Piniano (grimpado de multe ata muro, antaŭ ol povi transiri tre mallarĝan pordon por eniri la Ĉielan Regnon) kaj sekvante la konsiojn de la avino Melania, en konsento kun la patrino Albina kaj kun la edzo Piniano, ŝi decidis forlasi sian riĉan rezidejon en Romo por translokiĝi al sia kampara posedaĵo ĉe Nola, kie ŝi travivis en granda aŭstereco, sin dediĉante al la asistado de la enkarcerigitoj kaj senrimeduloj. Altiritaj de ŝia famo, multaj junulinoj kolektiĝis ĉe ŝi, alestigante fakte centron de monaĥeja vivo.

Ĉirkaŭ 406-408, dum alproksimiĝis la barbaraj invadoj, kiuj jam estis disrabantaj la Gaŭlujon, Melania kaj Piniano decidis vendi ĉiujn siajn propraĵojn en Italio por donaci ĉion al la malriĉuloj kaj retiriĝi en Nord-Afriko. Tiu decido estis malakcepte taksata de la parencaro, kaj precipe de la frato de Piniano, kiu eĉ aliris tribunalojn dum iliaj sklavoj ribelis.
Melania, por garantii al si justan vendon de siaj propraĵoj, helpetis de la bopatrino de la imperiestro Flavio Honorio, Serena, kiu poste, pro tiu helpo, estis ekzekutigita de Senato kiel perfidinta de Romo. Fakte, tiu vendo kaŭzis, laŭeble, ekonomian malstabiliĝon ĝuste en momento en kiu la okcidenta imperio bezonis multajn monajn rimedojn por financi armeojn kaj rezisti kontraŭ la Gotoj de Alariko la 1-a [2] Ĉiukaze, de la enspezo de la vendo de la propraĵo de Melania profitis multaj malriĉuloj de la tuta imperio, malsanuloj, prizonuloj; multaj sklavoj estis liberigitaj kaj estis helpataj multaj preĝejojnì kaj monaĥejoj, aparte tiuj de la Palestino, Egiptio kaj Sirio.
En la momento de la disrabo de Alariko, en 410, Melania, Piniano, Albina kaj avino Melania, sukcesis forfuĝi al insulo Lipari, kies loĝantoj estis ĉikanataj de piratoj, kiuj tiam infestis la mediteraneon. Melania donacis al ili multe da mono por ke ili ne turmentu la insulanojn, poste la tuta grupo atingis Afrikon kaj establiĝis en sia propraĵo de Numidio en Tagasto kie oni ekkonis Aŭgustenon de Hipono kun kiu naskiĝis vera amikeco. Melania en Tagasto fondis du monaĥejojn por tiuj sklavoj de ŝi liberigitaj kaj dezirantaj konduti kun ŝi religian asketecon.
En 417 Melania decidis translokiĝi al Palestino, kune kun la edzo kaj la patrino. En Jerusalemo, kie travivis 23 jarojn, ŝi daŭrigis filantropian agadon donacante al malriĉuloj la enspezon de la vendo de siaj hispanaj posedaĵoj kaj fondis grandan monaĥejon najbare de la Olivarba monto. Ŝi ekkonis Hieronimon al kiu fariĝis fidela amikino kaj kunlaborantino. De tie ŝi iris vizitis la Patrojn de la dezerto.

Post la morto de ŝia patrino Albina (431), ŝi iris al Konstantinopolo (436) ĉe la onklo Rufio Antonio Agripnio Volusiano, kiu, malsana, akceptis esti baptita.

La imperiestrino Helia Eŭdocia, pilgrimante al Jerusalemo (437), sekvis ŝian konsilon rilate entreprenojn avantaĝe de kristanaj preĝejoj kaj monaĥejoj.

En decembro de 439 Melania, konsciiĝinte ke alproksimiĝis la morto, iris al Betlehemo, kie pardonpetis al la kunfratinoj pri sia rigoro, ilin benis, kaj serene forpasis la 31-an de decembro.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La roma martirologio celebras la liturgian memoron la 31-an de decembro. Melania estis ĉiam multe venerata de la bizanca eklezio kie svarmas ikonoj ŝin reprezentantaj kune kun Albina de Cezareo kaj Valerio Piniano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekonfuzenda kun sennombraj samnomuloj
  2. Elizabeth Clark. Ascetic Piety and Women's Faith: Essays on Late Ancient Christianity

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alban Butler| Il primo grande dizionario dei santi secondo il calendario| 2001| Edizioni PIEMME S.p.A | Casale Monferrato|isbn= 88-384-6913-X
  • Mariano Rampolla del Tindaro, aŭtoro Di un catalogo cimiteriale romano; Di una biografia di santa Melania Giuniore| 1900, G. Bertero, Roma
  • Mariano Rampolla del Tindaro, Santa Melania Giuniore Senatrice romana| 1905| Documenti contemporanei e note n.XVII pp. 179-180, Roma.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]