Sankta Melania la Pliaĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sankta Melania la Pliaĝa (Romo 350Jerusalemo 410 ĉirkaŭ) estis roma patriciino kiu, restinte vidvino, elmigris Jerusalemon kie fondis duoblan monaĥejon. Ŝi estas venerata sanktulino ĉe ĉiuj eklezioj kiuj konfesas la kulton de la sanktuloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de la konsulo Marcelino [1], vidvino de la romia prefekto[2] estis la patrino de Valerio Publikola,[3] romia patricio de la gento Valeria, riĉega posedanto kun vastaj propraĵoj en Romo, en Sicilio, en Hispanio, en Gaŭlujo, en Akvitanio, en Bretanio kaj en Nord-Afriko, kaj patro de Melania la Plijuna.

Post la perdo de la edzo kaj de du filoj,[4] kaj ĉirkaŭ la 365, retiriĝis en la Sankta Tero. Ŝi vizitis la egiptan dezerton kune kun Tiranio Rufino.
Tie ŝi fondis duoblan monaĥejon sur la Olivarba monto (Jerusalemo)[5] En Jerusalemo ŝi renkontis Evagrion de Ponto (346-399)[6] kaj lin konvinkigis monaĥiĝi.

Ĉirkaŭ 402 Melania revenis ĉe siajn, ĝuste en epoko de la grandaj barbaraj invadoj de Gotoj de Alariko la 1-a kaj Vandaloj. Sed tujpost ŝi, kun la familio de la nepino Melania la Plijuna, revenis al la Sankta Tero kie tiu ĉi plibonigos kaj plivastigos la monaĥejon fonditan de la avino, ĝin igante fama.

Dum sia pilgrimado, Melania kontaktis Sanktan Hieronimon kaj Paladion de Galatia kiu pri ŝi elspezis laŭdojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • france Alan D. Booth, Quelques dates hagiographiques: Mélanie l'Ancienne, Saint Martin, Mélanie la Jeune, Phoenix, Vol. 37, No. 2 (Summer, 1983), pp. 144–151, vedi: JSTOR

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (vidu: Hieronymus, Chronicon a. 374, Chr)
  2. france [http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http://www.talithakoum.asso.fr/rep11.htm&title=%5B2%5D Thalita Koum.
  3. Nekonfuzinda kun la sennombraj samnomuloj.
  4. france Une « route de femmes » Caritas Patrum: Une route de femmes (citaĵo): “Kial remaĉi malnovajn eventaĉojn? Estu, do, la nunaj ekzemploj: oni vidu sanktan Melanian, aŭtentan noblaĵon de la kristanaro de nia epoko… La kadavro de la edzo estis ankoraŭ varma, nome ankoraŭ ne estis entombigita, kiam ŝi perdis ankaŭ du filojn. Mi al vi rakontos nekredeblan eventon, sed ne pro tio malvera, (atestas por mi Jesuo Kristo. Ĉu vi ŝin, en tiu situacio, ne imagus nesinrega, kun disaj haroj, ŝiranta la vestojn kaj la bruston?... Larmo ne descendis el ŝiaj okuloj). Ŝi rezistis… kaj post esti cedinta ĉiujn siajn bonaĵojn al la restinta filo, …, enŝipiĝis en la direkto de Jerusalemo”. (El la la letero de Sankta Hieronimo al Paŭla, unu el liaj romaj sekvulinoj).
  5. Rufino revenos en 377 al Jerusalemo por vidi konfidita al si, flanke de Melania, la eron masklan de la monaĥejo de ŝi fondita.
  6. france Association Culturelle Arménienne de Marne-la-Vallée (France)- Évagre le Pontique