Kuŝinagaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 26°44′28″N 83°53′17″E  /  26.741°N, 83.888°O / 26.741; 83.888 (Kuŝinagaro)
Kuŝinagaro
Kuśīnagar
Urbo
Mahaparinirvana.jpg
Statuo de la parinirvano de la budho Gaŭtamo en la templo Mahaparinirvano, Kuŝinagaro.
Oficiala nomo: hindie कुशीनगर ⟨Kuśīnagar⟩
Lando Barato
Regiono Utar-Pradeŝo
Distrikto Kuŝinagaro
Koordinatoj 26°44′28″N 83°53′17″E  /  26.741°N, 83.888°O / 26.741; 83.888 (Kuŝinagaro)
Loĝantaro 22 214[1] (2011)
Horzono +5:30
Poŝtkodo 274403
Situo enkadre de Barato
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Barato
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kushinagar
Retpaĝo: http://www.kushinagar.nic.in/


Kuŝinagaro (कुशीनगर, Kuśīnagar) estas urbo kaj nagar-panĉajato en la distrikto Kuŝinagaro de la barata ŝtato Utar-Pradeŝo. Ĝi estas grava budhisma pilgrimejo, kie budhanoj kredas, ke la budho Gaŭtamo atingis la parinirvanon post sia morto.[2] Anoj de budhismo, ĉefe el Azio, emas viziti ĉi tiun lokon almenaŭ unu fojon en siaj vivoj.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo devenas de ĝia antaŭa nomo, Kuŝavatio (sanskrite कुशावती, Kuśāvatī). Laŭ unu el la teorioj, Kuŝavatio estis la ĉefurbo de la regno Kosalo kaj, laŭ la Ramajano, ĝi estis konstruita kaj nomita de la raĝo Kuŝo, filo de Ramo, la ĉefrolulo de la epopeo. Ankaŭ, laŭ la budhisma tradicio, la urbo estis nomita antaŭ ol la regado de la raĝo Kuŝo, onidire pro abundo de desmostaĉjo (kuśa)[Noto 1][3] en la regiono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la 2011-a Barata censo, Kuŝinagaro havis loĝantaron de 22,214[1] kun 3462 domoj. Viroj estis la 52% (11,502 viroj) el la loĝantaro kaj virinoj la 48% (10,712 virinoj). Kuŝinagaro havas legopovan meznombron de 74%; vira legopovo estas 85%, kaj virina estas 72%, En Kuŝinagaro, 11% el la loĝantaro estas sub 10 jaraĝa.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna Kuŝinagaro estas identigita kun Kuŝavatio (en la antaŭbudha periodo) kaj Kuŝinaro (en la budha periodo). Kuŝinaro estis la ĉefurbo de Malao, kiu estis unu el la ses mahaĝanapadoj de la −6-a jarcento. De tiam, ĝi restis kiel grava parto de pasintaj imperioj de Maŭrja, Ŝunga, Kuŝana, Gupta kaj Harŝa dinastioj.

En la mezepoka periodo, Kuŝinagaro iĝis suzerenejo de Kuturiaj raĝoj. Kuŝinaro daŭris kiel vivanta urbo ĝis la 12-a jarcento kaj estis de tiam forlasita kaj forgesita.

Malgraŭ tio, la moderna Kuŝinagaro aperis en la 19-a jarcento kun la arĥeologia elfosado de Alexander Cunningham, la unua Arĥeologia Enketo de Barato kajposte sekvita de C. L. Carlleyle, kiu malkovris la ĉefan stupaon kaj ankaŭ trovis 6.10 metrojn longan statuon de kuŝanta budho Gaŭtamo en 1876. Elfosadoj daŭris dum la komenco de la 20-a jarcento dank’ al J. Ph. Vogel,[4] kiu kondukis arĥeologiajn kampanjojn en 904-5, 1905-6 kaj 1906-7, malkovrante multe da budhismaj materialoj.

Ĉandro Svamio, Birma monaĥo, alvenis al Barato en 1903 kaj faris la templon Mahaparinirvanon vivanta relikvujo.

Post la Barata sendependiĝo, Kuŝinagaro restis kiel parto de la distrikto Deorio. La 13-an de Majo de 1994, ĝi iĝis parto de la nova distrikto Utar-Pradeŝo.[5]

Loko de la morto kaj la parinirvano de la budho Gaŭtamo[redakti | redakti fonton]

Kremacia stupao de la budho Gaŭtamo, Kuŝinagaro.

En 1896, Waddell sugestis, ke la loko de la morto kaj parinirvano de la budho Gaŭtamo estis en la regiono de Rampurvo.[6] Tamen, laŭ la Mahāparinirvāṇa Sutta, la budho Gaŭtamo vojaĝis al Kuŝinagaro, forpasis kaj estis kremaciita tie.[7]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Sanskrito, desmostaĉjo estas कुश ['kuɕə], do कुशावती signifus desmostaĉjohavadesmostaĉjoplena.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Censo de Barato de 2011.
  2. W. Owen Cole, Peggy Morgan Six Religions in the Twenty-First Century 2000 - Paĝo 204
  3. 3,0 3,1 Oficiala registara retejo de Kuŝinagaro. Alirita la 17-an de Julio de 2015.
  4. J. Ph. Vogel, “Some Buddhist Monasteries in Ancient India,” Journal of the Ceylon branch of the Royal Asiatic Society 1 (1950): paĝoj 27-32
  5. Kuŝinagara historio. Alirita la 18-an de Julio de 2015.
  6. "A Tibetan Guide-book to the Lost Sites of the Buddha's Birth and Death", L. A. Waddell. Journal of the Asiatic Society of Bengal, 1896, paĝo 279.
  7. Lars Fogelin. (2015) An Archaeological History of Indian Buddhism, p. 23–24. ISBN 978-0-19-994822-2.