Kosalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Procesio de la raĝo Prasenaĝito de Kosalo, eliranta el Ŝravastio por renkontiĝi kun la budho Gotamo, Sanĉio.[1]

Kosalo estis raĝlando en antikva Barato. Ĝi fariĝis unu el la dek ses grandaj regnoj en la lasta parto de la veda periodo.[2][3] Laŭ la budhisma tekstaro, la Aṅguttaranikāya, kaj la ĝajnisma sutro, la Vyākhyāprajñapti, Kosalo estis unu el la dek ses grandaj regnoj en la –6-a kaj la –5-a jarcentoj.[4] En la regiono de Kosalo ekaperis la ŝramanismaj movadoj, inkluzivante ĝajnismon kaj budhismon.[5] Ĝi apartenis al la kulturo de la nigraj poluritaj ceramikaĵoj de la Nordo (ĉ. –700 - –300),[6] kulture malsama al la kulturo de la grizfarbitaj ceramikaĵoj de Kuruo kaj Panĉalo, okcidente de ĝi, havante paralelan ellaboradon de urbiĝado kaj uzado de fero.[7]

Dum la –5-a jarcento, Kosalo aneksis la teritorion de la ŝakjoj, klano al kiu la budho Gotamo apartenis.[8]

Loko[redakti | redakti fonton]

Arĝentaj moneroj de Kosalo (ĉ. –525 - –465).

Ĝi troviĝis pli-malpli en la ragiono kie nun troviĝas Awadh[9] en nuntempa Utar-Pradeŝo.

En hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

En la Ramajano, la Mahabarato kaj la Puranoj, la raĝa familio de Kosalo apartenis al la suna dinastio.[10] La Puranoj prezentas liston de la raĝoj de Kosalo, de Ikŝvakuo ĝis Prasenaĝito.[11] Laŭ la Ramajano, Ramo estis la raĝo de Kosalo en ties tiama ĉefurmo, Ajodjo.[12] Laŭ la Majjhimanikāya, la budho Gotamo estis Kosalano[8] kaj en aliaj tekstoj li instruis en diversaj urboj en Kosalo, inkluzivante Ŝravastion, ĝian ĉefurbon dum lia epoko. Mahaviro, la 24-a tirtankaro, ankaŭ instruis en Kosalo.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marshall 1918, p. 46ff.
  2. Samuel 2010, p. 61–63.
  3. Witzel 1989, p. 97-265.
  4. Raychaudhuri 1972, pp. 85–6.
  5. Samuel 2010, p. 48.
  6. Samuel 2010, p. 50.
  7. Samuel 2010, p. 50-51.
  8. 8,0 8,1 8,2 Raychaudhuri 1972, pp. 88-9.
  9. Mahajan 1960, p. 230.
  10. Sastri 1988, p. 17.
  11. Raychaudhuri 1972, pp. 89-90.
  12. Raychaudhuri 1972, pp. 68-70.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Marshall, John. (1918) A Guide to Sanchi. Kalkato: Superintendent Government Printing.
  2. Witzel, Michael. (1989) "Tracing the Vedic dialects" en "Dialectes dans les litteratures Indo-Aryennes", p. 97–265.
  3. Bhandare, S.. (2006) Between the Empires: Society in India 200 BCE to 400 CE, Numismatic Overview of the Maurya-Gupta Interlude in P. Olivelle (angle). New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-568935-6..
  4. Falk, H.. (2006) Between the Empires: Society in India 200 BCE to 400 CE, The Tidal Waves of Indian History in P. Olivelle (angle). New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-568935-6.
  5. Lahiri, B.. (1974) Indigenous States of Northern India (Circa 300 B.C. to 200 A.D.) (angle). Calcutta: University of Calcutta.
  6. Law, B. C.. (1973) Tribes in Ancient India (angle). Poona: Bhandarkar Oriental Research Institute.
  7. Law, B.C.. (1926) Ancient Indian Tribes (angle). Lahore: Motilal Banarsidass. ISBN 9781406751802.
  8. Mahajan, V.D.. (1960) Ancient India (angle). New Delhi: S. Chand. ISBN 81-219-0887-6.
  9. Pargiter, F.E.. (1972) Ancient Indian Historical Tradition. Delhi: Motilal Banarsidass.
  10. Raychaudhuri, H.C.. (1972) Political History of Ancient India (angle). Calcutta: University of Calcutta.
  11. Samuel. (2010) The Origins of Yoga and Tantra: Indic Religions to the Thirteenth Century (angle). Cambridge University Press, p. 61–63.}}.
  12. Thapar, R.. (2001) Aśoka and the Decline of the Mauryas (angle). New Delhi: Oxford University Press. ISBN 0-19-564445-X.
  13. Sastri, K. A. Nilakanta. (1967) Age of the Nandas and Mauryas (angle). Delhi: Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-0465-1.
  14. Singh, Upinder. (2016) A History of Ancient and Early Medieval India: From the Stone Age to the 12th Century (angle). Pearson PLC. ISBN 978-81-317-1677-9.