Ajodjo
Ajodjo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Barato | ||
Federacia ŝtato | Utar-Pradeŝo | ||
Distrikto | Faizabad | ||
Poŝtkodo | 224123 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 49 650 (2001)[1] | ||
Loĝdenso | 622 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 48′ N, 82° 12′ O (mapo)26.882.2Koordinatoj: 26° 48′ N, 82° 12′ O (mapo) | ||
Alto | 93 m [+] | ||
Areo | 10.24 km2 | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ajodjo (hindie अयोध्या, ayodhyā) estas antikva urbo en Barato. Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha, nun en la distrikto Faizabad de la gubernio Utar-Pradeŝo. En la Ramajano, Ajodjo estis la ĉefurbo de Kosalo kaj la naskiĝloko de Ramo. En Palio, la urbo nomiĝis Ayojjhā. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodjo nomiĝis Oudh. Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarajuo, 555 km oriente de Nov-Delhio. En Sanskrito, la vorto "ayodhyā" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.
Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodjo nomiĝis Saketo (Sāketa). La urbon Saketa venkis la reĝo Kaniŝko de la kuŝana dinastio. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo la en l-a 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ayodhyā.
Famuloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Goel, S. R. (2009). Hindu temples, what happened to them. New Delhi: Voice of India.
- Narain, Harsh (1993). The Ayodhya temple-mosque dispute: Focus on Muslim sources. Delhi: Penman Publishers.
- Elst, K. (2002). Ayodhya: The case against the temple. New Delhi: Voice of India.
- Jain, Meenakshi (2013). Rama and Ayodhya. Delhi:Aryan Books International.