Laknaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laknaŭo
ĉefurbo • urbego • milionurbo
Administrado
Poŝtkodo 226001–226026 • 227101–227132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 382 000  (2017) [+]
Loĝdenso 5 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 51′ N, 80° 57′ O (mapo)26.84780.947Koordinatoj: 26° 51′ N, 80° 57′ O (mapo) [+]
Alto 123 m [+]
Areo 631 km² (63 100 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Laknaŭo (Utar-Pradeŝo)
Laknaŭo (Utar-Pradeŝo)
DEC
Laknaŭo
Laknaŭo
Situo de Laknaŭo
Laknaŭo (Barato)
Laknaŭo (Barato)
DEC
Laknaŭo
Laknaŭo
Situo de Laknaŭo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucknow [+]
vdr

Laknaŭo (hindie लखनऊ [lakhanaū; laĥanau] , angle Lucknow [laknaŭ], urdue لكناو) estas milionurbo en Barato. Hodiaŭ Laknaŭo estas granda, industria urbo. Multaj historiaj monumentoj situas en la nordokcidento de la malnova urbo. Ĝi estas la ĉefurbo de Utar-Pradeŝo kaj estis ĉefurbo de la regno de la Aŭad-dinastio en la tempo de la Naŭab Asaf ud-Daŭla (1775-1797).

  • horzono: GMT+4,5h
  • loĝantaro: 2 472 250 (2005)

Tiutempe Laknaŭo iĝis urbo de kulturo, poezio, scienculoj kaj nobeloj. Tiel restis ĝis ĉirkaŭ 1920. La naŭaboj igis multaj "Imambara"-ojn, moskeojn kaj aliajn momumentojn. Tio estas nomigata "Naŭaba Arkitekturo". La Imambara-oj ankoraŭ estas uzata en la monato de Muharram.

En la jaro 1856 Laknaŭo iĝis brita (pri tiu epizodo vidu filmon Shatranj ke Khilari), sed la Naŭaboj restis gravaj. En la jaro poste, 1857, Laknaŭo estis centro de la granda Ribelo de Sipajoj, kiun la britoj venkis.

Altlernejo La Martiniere.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Laknaŭo situas sur ebenaĵo 123 metrojn super la marnivelo proksimume meze de la subŝtato. Kanpur troviĝas 78, Agra 291, Gaziabad 401, ĉefurbo Delhio 417, Kolkato 888, Mumbajo 1208 kilometrojn (aere) [1].

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laknaŭo situas en humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Cwa. La someroj estas ekstreme varmaj pro proksimeco al tropika zono. La temperaturo varias inter 18-32 . En la plena jaro pluvas averaĝe 917 mm, plej ofte pro la musonoj inter junio-septembro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]