Fajzabad (Barato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajzabad
urbego
Administrado
Poŝtkodo 224001
Demografio
Loĝantaro 165 228  (2011) [+]
Loĝdenso 10 314 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 47′ N, 82° 8′ O (mapo)26.78333333333382.133333333333Koordinatoj: 26° 47′ N, 82° 8′ O (mapo) [+]
Alto 97 m [+]
Areo 16,02 km² (1 602 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Fajzabad (Utar-Pradeŝo)
Fajzabad (Utar-Pradeŝo)
DEC
Fajzabad
Fajzabad
Situo de Fajzabad
Fajzabad (Barato)
Fajzabad (Barato)
DEC
Fajzabad
Fajzabad
Situo de Fajzabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Faizabad [+]
vdr

Fajzabad, hindie फ़ैज़ाबाद, urdue افیض آباد estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en distrikto Ajodjo. Fajzabad estis sidejo ĝis 2018.

Urbodomo de Fajzabad

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Fajzabad havis 165 228 da loĝantoj kun legopovo 84%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. Fajzabad atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1960-aj jaroj.

Stacidomo de Fajzabad

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fajzabad situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 97 m. super la marnivelo. Ajodjo troviĝas nur 7, Gonda (urbo) 41, Sultanpur 57, Basti 63, Akbarpur (Ambedkar Nagar) 66, Barabanki 96, Rajbareli 107, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 118 (voje 127), Kanpur 188 (voje 213), Agra 409, tutlanda ĉefurbo Delhio 526, Kolkata 785, Mumbajo 1289 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fajzabad estis fondita en 1730 kun rango reĝa sidejo. En 1764 fortikaĵo laŭ la rivero estis konstruita. Ekde 1775 la sidejo funkciis plu jam en Laknaŭo, sed restis plu distrikta sidejo ĝis 2018.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fajzabad zorgas pri distribuo kaj prilaborado de agrikulturaĵoj (sukeroj, tritikoj, oleaj semoj).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Fajzabad la plej altnivela eduko okazas en du universitatoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Fajzabad la oficiala lingvo estas la hindia, al kiu aldoniĝis la urdua, krome la loka en:Awadhi language.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa religio en Fajzabad estas hinduismo (70%), poste islamo (28%), aliaj (malpli, ol 1%).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fajzabad estas konektita rekte fervoje al Ajodjo, Sultanpur kaj Barabanki. 4 vojoj kuras al tiu ĉi urbego, krome kelkaj vojoj al la najbara Ajodjo. Fajzabad ne havas ponton, la plej proksima ponto troviĝas en Ajodjo. Ĉe la urbego flughaveno funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Fajzabad situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). La temperaturo varias inter 17-32 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 1103 mm, plej ofte pro la sudokcidenta musono inter junio-septembro.

Maŭzoleo en Fajzabad

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj
  • horloĝturo
  • maŭzoleo kun ĝardeno de rozoj kaj fontanoj
  • aliaj maŭzoleoj
  • botanika ĝardeno konstruita dum brita rego
  • restaĵoj de la fortikaĵo

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans