Kunwar Narayan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunwar Narayan
Persona informo
कुँवर नारायण
Naskiĝo 19-an de septembro 1927 (1927-09-19)
en Fajzabad (Barato)
Morto 15-an de novembro 2017 (2017-11-15) (90-jaraĝa)
en Laknaŭo
Lingvoj hindiaangla vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater University of Lucknow vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Koi Dusra Nahin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kunwar NARAYAN [kunvar naaraajan; en la hindia: कुँवर नारायण], (19-an de septembro 1927 en Fajzabad, Brita Hindio - la 15-an de novembro 2017, en Nov-Delhio, Barato) estis poeto, novelisto, eseisto, kaj tradukisto de Barato, kiu verkis ĉefe en la hindia. Li estis ano de la movado de literatura modernismo kiu nomiĝas "Nova Poezio". Liaj verkoj estis inkluzivitaj en la influa antologio Tiisraa Saptak (1959) redaktita de Ajneya. En la 1950-aj jaroj li vojaĝis tra Eŭropo, Rusio kaj Ĉinio, kaj renkontis plurajn verkistojn, ekzemple, Nazim Hikmet Ran, Antoni Słonimski kaj Pablo Neruda kiuj influis lian verkadon.

Krom pluraj poemaroj, Narayan verkis ankaŭ du poeziajn epopeojn, novelaron, esearojn priliteraturajn, kaj pri la kinarto, kaj plurajn tradukaĵojn. Li tradukis en la hindian verkojn de multaj mondaj verkistoj: Borges, Herbert, Hughes, Kavafis, Mallarmé, Różewicz, Świrszczyńska, Valery, kaj Walcott. Liaj verkoj mem estis tradukitaj en plurajn lingvojn -- la anglan, japanan, italan, nederlandan, kaj polan.

En 2005 al li estis atribuita la premio Gjanpith. Li estis priskribita kiel "unu el la plej kleraj poetoj en la hindia, poeto ĉefe meditema, pensanta pri la nuno tra la prismo de la mito kaj la historio, kaj verkisto kies verkaro montras 20-jarcentan sentemon kun kaj ĝia angoro kaj ĝia kreipovo".[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 41-a premio Gjanpith al eminenta hindia poeto Shri Kunwar Narayan".