Sachchidananda Vatsyayan 'Ajneya'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sachchidananda Hirananda Vatsyayan 'Ajneya' [saĉĉidaananda hiiraananda vatsjaajan 'agjeja'; nagarie: सच्चिदानंद हीरानंद वात्स्यायन 'अज्ञेय'] (1911-1987) estis barata verkisto. Li estis pioniro en pluraj ĝenroj de la hindia literaturo: poezio, fikcio, literatura kritiko, kaj ĵurnalismo. Li estis populare konata per sia plumnomo 'Ajneya' (Nekonebla).

Li gajnis la prestiĝan premion Gjanpith en 1978. Aliaj honoroj beletraj estis la barata premio Sahitya Academy (1964), kaj la makedonia Ora Florkrono (1983).

Ajneya naskiĝis la 7an de marto 1911 en Uttarpradeŝo. Lia patro, Hirananda estis arĥeologo kaj klerulo pri la sanskrita. En 1929, Ajneya gajnis bakalaŭran diplomon de Lahoro pri la industria scienco. Poste li komencis magistran kurson pri la angla literaturo, sed ne povis fini ĝin ĉar li eniris la sendependiĝan movadon de Barato. Li estis arestita, kaj estis en prizono en Delhio kaj Panĝabo inter 1930-33. Dum la Dua mondmilito li eniris la baratan armeon por batali kontraŭ la japana atako.

Lia literatura kariero komenciĝis jam dum lia restado en prizono. Poste li redaktis plurajn revuojn. Li vojaĝis multe. Li instruis kursojn pri la literaturo en pluraj lokoj: Universitato de Kalifornio en Berkeley (1961-64, 1969-70), Universitato de Heidelberg (1976), kaj Universitato de Jodhpur, Raĝastano.

Li verkis pli ol 20 poemarojn, 18 esearojn priliteraturajn, 10 novelarojn kaj 5 romanojn. Li angligis plurajn el siaj verkoj. Li ankaŭ hindiigis kaj angligis verkojn de Tagore, Sarat Chandra, Ivo Andrić kaj Pär Lagerkvist. Liajn verkojn oni tradukis, krom en plurajn baratajn lingvojn, ankaŭ en la germanan, svedan kaj serbokroatan.

Ajneya mortis la 4an de aprilo 1987 en Nov-Delhio.