Konstantinos Kavafis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantinos Kavafis
Persona informo
Κωνσταντίνος Πέτρου Καβάφης
Naskiĝo 29-an de aprilo 1863 (1863-04-29)
en Aleksandrio
Morto 29-an de aprilo 1933 (1933-04-29) (70-jaraĝa)
en Aleksandrio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per laringa kancero vd
Etno Greeks in Egypt vd
Lingvoj anglagrekafrancamoderna greka vd
Loĝloko Aleksandrio vd
Ŝtataneco Otomana ImperioEgiptioGrekio vd
Subskribo Konstantinos Kavafis
Familio
Patro Petros Ioannēs vd
Patrino Q61747383 vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoŝtata funkciuloĵurnalisto vd
Aktiva en Liverpool vd
Verkado
Verkoj The Cavafy Publications 1891-1934 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstantinos Kavafis, ankaŭ konata kiel Konstantinos Petrou Kavafis (naskiĝis 29-a de aprilo 1863, mortis 29-a de aprilo 1933) estis greklingva poeto de Egiptio.

Kavafis naskiĝis en Aleksandrio, Egiptio, kie komence de la dudeka jarcento loĝadis ankoraŭ multege da grekoj. Lia patro estis riĉa komercisto pri importo kaj eksporto. Kiam la patro mortis en 1870, Kavafis kaj sia familio devis transloĝiĝi al Liverpool, Anglio. Li retranslokiĝis al Egiptio en 1882. Pro perfortoj tie en 1885 la familio devis denove translokiĝi, ĉi-foje al Istanbulo. En 1885 Kavafis revenis al Aleksandrio, kie li loĝis dum la restantaj jaroj de sia vivo. Tie li unue laboris kiel ĵurnalisto, poste kiel ŝtatoficisto de la egipta registaro. Li samtempe kreis poezian verkaron de tre propraj stilo kaj temoj.

El liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

REĜO DEMETRIO

Post kiam la Makedonanoj forlasis lin, evidentigante, ke ili preferis Pirrhuson, reĝo Demetrio ( li estis altanima! ) tute ne kondutis, kiel oni tiam diris, kiel reĝo. Li iris demeti siajn orajn vestaĵojn, li ĵetis for siajn ŝuojn elpurpurkoloritajn ; li surmetis tre simplan vestaron, kaj fuĝis. Tiel farinte kiel aktoro, kiu fininte la presentadon ŝanĝas la kostumon, kaj foriras.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

rete legeblaj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

kaj far Gerrit Berveling:

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.