Diskuto:Konstantinos Kavafis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forigis la poemojn. Vikipedio ne estas literatura kolekto. Tamen, espereble iu metos ilin en TTT-ejo kaj oni povas ligi al ili per "Eksteraj ligoj". Mi baldaŭ movos la artikolon al ĝusta titolo. Kriĉjo 21:38, 2. Nov 2003 (UTC)

Kial vi forigis la poemojn el tie ĉi kaj konservis ĝin tie ? Arno Lagrange 12:02, 4. Nov 2003 (UTC)
Ĉar la artikolo pri And did those feet in ancient time estas pri specifa poemo, ne pri verkisto ĝenerale, kaj ĝi estas pri gravega poemo kiu estas kvazaŭ la dua nacia himno de Anglio (kantate ĉe geedziĝoj, solenaj festoj, ktp.) En la diskutpaĝo ĉe la anglalingva paĝo oni klarigas ke indas havi la tekston. Se iu el la poemoj de Cavafy meritas propran artikolon, la teksto de la poemo estu ene. Tamen, neniu poemo de Cavafy havas tiom elstaran rolon. Kriĉjo 14:43, 4. Nov 2003 (UTC)