Tuja kafo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taso de tuja kafo kun saketo de la tujkafa pulvoro
Kafa pulvoro
Tujkafaj flokoj en vitra bokalo

Tuja kafo (aŭ Pulvora kafo) estas kafo, kiu estas farita per solvado de kafpulvoro en bolanta akvo. La pulvoro estas farita en fabrikoj per sekigado de muelitajn kafgrajnoj en pulvoron, ĉu per frostigado - sekigado de la kafo (vakua frostigado - liofilizado), t.e. frostigado de la kafo ĉe tre malalta temperaturo kaj poste forigante la akvon (glacio) uzante vakuan sublimadon, aŭ per ŝprucsekigado de la kafo, tio estas, disvastigi la likvan kafon en ĉambron tra ajutoj sub alta premo kaj sekigi ĉiujn etajn gutetojn en pulvoron helpe de varma aero [1].

Tia kafpulvoro konserviĝas pli bone dum stokado ol muelitaj kafaj faboj, sed estas pli da avantaĝoj: la rapideco de preparado de la trinkaĵo (tuja kafo dissolviĝas tuj en bolanta akvo), ĝia pezo kaj volumeno estas pli malaltaj ol tiuj de kafaj faboj aŭ muelita kafo necesa por prepari la saman kvanton da trinkaĵo (do reduktante stokadon kaj transportado) kaj ĝia relative longa konservodaŭro por kafo-graboj (tial eblas produkti tujan kafon dum tempoperiodoj kiam la prezo de faboj estas malalta kaj vendi la pretan produkton kiam la prezo de kafo en la merkato estas alta). Oni devas rimarki, ke tuja kafo povas difekti, se ĝi ne estas tenita en seka areo (humideco kreas kristaliĝon).

Pulvora kafo estis inventita en 1901, sed ne iĝis konata kaj vaste uzita ĝis la firmao Nestlé lanĉis sian pulvoran kafon en 1938 (vidu la varmarko Nescafé).

Preskaŭ 50% el verda kafo de la mondo estas uzita produkti tujan kafon [2].

Konsumado[redakti | redakti fonton]

Taso da tuja kafo (kun lakto, tial la helbruna koloro) kaj ĉirkaŭ kafgrajnoj

En kelkaj landoj, kiel Portugalio, Hispanio kaj Barato, tuja kafo estas ofte miksita kun varma lakto anstataŭ bolanta akvon [3]. En aliaj landoj, kiel Sud-Koreio, tuja kafo ofte venas antaŭ-miksita kun ne-lakta kremigaĵo kaj sukero kaj estas nomita "kafa miksaĵo" [4]. Laŭdire esti popularigita en Britio de usonaj soldatoj dum la Dua Mondmilito, la kvanto de tuja kafo konsumita ankoraŭ superas pli ol 75 procentoj de kafo aĉetita, male al sub 10 procento en Usono kaj Francio kaj nur unu procento en Italio [5].

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

La kafeinenhavo en tuja kafo estas ĝenerale pli malalta ol tiu de filtrila kafo. Unu studo kiu komparis malsamajn formojn de kafpreparo montris, ke en taso da kafo estis solvita meza kvanto de 66 mg da kafeino (en intervalo kiu variis de 30 ĝis 120 mg po taso), en ekzameno de tasoj da la trinkaĵo kun mezan volumon de 225 ml (en intervalo de intervalo de 170 ĝis 290 ml), kaj ĉi tio kompare kun filtrila kafo kie oni detektis mezan kvanton de 110 mg da kafeino. Koncerne al antioksidantoj, la enhavo de polifenolo en taso de 180 ml. de tuja kafo estis taksita je proksimume 320 mg, Kompare kun proksimume 400 mg en la sama taso da filtrita kafo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (1993) Romualdo Verzosa Jr.: Encyclopedia of Chemical Technology, volume 6, 4‑a eldono, John Wiley & Sons. ISBN 978-0-471-52674-2.
  • Masters, K. (1991) Spray Drying Handbook, 5‑a eldono, Longman Scientific & Technical. ISBN 978-0-582-06266-5.
  • (1995) John J. McKetta: Encyclopedia of Chemical Processing and Design. Marcel Dekker Inc. ISBN 978-0-8247-2604-1.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2009) “Life cycle assessment of spray dried soluble coffee and comparison with alternatives (drip filter and capsule espresso)”, Journal of Cleaner Production 17 (15), p. 1351–1358. doi:10.1016/j.jclepro.2009.04.011. 
  2. (2009) “Bioactivities of low-grade green coffee and spent coffee in different in vitro model systems”, Food Chemistry 115 (1), p. 79–85. doi:10.1016/j.foodchem.2008.11.063. 
  3. The Curious Case of Coffee in Spain (2012-04-18).
  4. Koreans Addicted to Instant Coffee. Koreatimes.co.kr (2009-04-22). Alirita 2013-11-17.
  5. Magazine Monitor, , "Why do Britons drink so much instant coffee?".