Apetito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Apetito (latine: appetitus cibi „deziro al manĝaĵo“) estas la sento voli manĝi nutraĵon. Homoj kaj aliaj bestoj havas apetiton por certigi ke ili sufiĉe manĝas por pluvivi. Perdo de apetito ankaŭ nomiĝas anoreksio (tio ne estas la samo kiel la psika malsano malsana magreco (Anorexia nervosa) ).

Apetito povas ŝanĝiĝi kiam persono estas malsana, kiam ili havas manĝadajn malhelpojn kaj kiam ili uzas diverstipajn medicinojn. Granda apetito povas kaŭzi ke iu manĝas pli ol necesa, kaj pro tio povas plipeziĝi, eĉ fariĝi obeza. Malgranda apetito povas kaŭzi ke iu manĝas malpli ol necesa, kaj ili povas pro tio malplipeziĝi, eĉ fariĝi subnutrita.

Apetito ne estas la sama kiel malsato.