Valo de Paraibao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vido de la "monteta maro" de la Valo de Paraibao

La Valo de Paraibao (portugale Vale do Paraíba) estas regiono en la orienta parto de San-Paŭlio kaj okcidenta parto de Rio-de-Ĵanejrio, en Brazilo. La regiono lokiĝas laŭlonge de la rivero Paraibao, inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. Ĝi estas kaj estis historie unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de Brazilo ekde la komenco de kafo-produktado dum la 19-a jarcento. Ekde la 1950-aj jaroj, la regiono spertis vastan industriiĝon. La plej grandaj urboj en la valo estas São José dos Campos, Taubaté, Jacareí, Pindamonhangaba, Guaratinguetá kaj Volta Redonda. La ĉefa aŭtoŝoseo en la valo estas la Aŭtoŝoseo Prezidanto Dutra (BR-116).

Lokiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas laŭlonge de la Aŭtoŝoseo Prezidanto Dutra (BR-116), precize inter la urboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, en la urba konstruaĵaro inter la du ŝubŝtataj ĉefurboj. Kvankam multe urbanigita kaj industriiĝita, la regiono ankaŭ havas gravajn naturrezervojn, kiel la Serra da Mantiqueira, lime al Minas-Ĝerajso, unu ela la plej altaj pintoj en Brazilo kaj la Serra da Bocaina, restaĵo de la Atlantikaj arbaroj.

Urboj de la regiono[redakti | redakti fonton]

Mapo de la valo.

La loĝantaro de ĉiuj urboj en la regiono entutas preskaŭ 3,3 milionoj da loĝantoj, samvalora al la loĝantarnombro de la subŝtato Norda Rio Grande.

Le plej gravaj urboj en la regiono estas:

Aliaj urboj en la regiono estas:

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la Valo de Paraibao estas proksime rilate al la kafo-kultivadepoko en la 19-a jarcento, kiam la Valo ekestiĝis povplena pro la ekonomia bontempo. Escepto estas, la urbo Lorena, kiu ekdisvolviĝis dum la 18-a jarcento pro orominado.[1]

Dum la komenco de ja 20-a jarcento, religia grupo de trapistoj transloĝigis al Tremembé, kaj enkondukis la rizplantadon ĉirkaŭ la ebenaĵo de la Paraibao-rivero, kaj aliajn novajn plantadteknikojn. La laktoproduktado ekis, kiam la kafa komerco falis, pro la monda krizo de 1929.

La industriiĝo en la Valo de Paraibao ekis dum 1940-aj jaroj, post diplomatia akordo inter Brazilo kaj Usono, kiu celis aŭdacan projekton: konstruo de siderurgia uzino kiu vendus ŝtalon por la Aliancanoj dum la Dua Mondmilito e helpus brazilan disvolviĝon. En la jaro 1946, oni inaŭguris unu el la plej grandaj siderugiaj konstruaĵaroj de la mondo, kaj la plej granda en Latinameriko, la Companhia Siderúrgica Nacional - CSN, instalita ĉe Volta Redonda. La eko de la ŝtelproduktado estis bazo por industriiĝo de la lando, kaj ĉefe la regiono, pro la alveno de entreprenoj ligitaj al siderurgio kiel la aŭtomobila kaj aerospaca industrioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Terkultivado kaj besttenado[redakti | redakti fonton]

Rizplantado en Pindamonhangaba.

Terkultivado kaj besttenado ankoraŭ estas tre gravaj por multaj urboj en la regiono. La Valo de Paraibao estas la duranga en lakta produktado en la lando. Rizo estas unu el la plej gravaj terkultivadaj komercaĵoj de la regiono.[2]

La hodiaŭa biena strukturo de la Valo de Paraibao estas heredaĵo de gravaj ŝanĝoj kiel oni disdonis bienojn post la ruiniĝo de la kafo-produktado, ĉar la bienegoj ekestis tranĉitaj kaj dividitaj inter heredanaj familianoj. Tiu procedo multobligis generacio post generacio, kaj tio rezultis en regiono plene da malgrandaj bienoj kaj familia produktado.

Industrio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1950-aj jaroj, la regiono industriiĝis rapide. En tiu epoko, elstaras en San-Paŭlio la kreon de la Instituto Tecnológico da Aeronáutica, la kreon de aeroplana firmao EMBRAER, kaj instalon de asemblejoj de Volkswagen, Ford kaj LG. En Rio-de-Ĵanejrio, instaliĝis Coca-Cola, PSA Peugeot Citroën, Volkswagen Kamionoj kaj Busoj (la plej granda kamiona fabrikejo en la lando), Guardian, Votorantim, Indústrias Nucleares do Brasil (INB), Michelin, White Martins, Indústria Nacional de Aços Laminados (INAL), Companhia Estanífera Brasileira (CESBRA) kaj S/A Tubonal (fabrikisto de ŝtaltuboj), Saint-Gobain, interalie.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Universidade Federal Fluminense (UFF), grava universitato en la regiono

Supera edukado[redakti | redakti fonton]

La Valo de Paraibao estas regiono kun granda koncentriĝo de superaj lernejoj. Inter la publikaj, estas> FATEC (Cruzeiro, Guaratinguetá, Pindamonhangaba, Taubaté, Jacareí kaj São José dos Campos), ITA (en São José dos Campos), UERJ (kampuso en Resende), UFF (kampuso em Volta Redonda), Unesp (kampuso en São José dos Campos kaj Guaratinguetá), Unifesp (kampuso en São José dos Campos) kaj USP (kampuso em Lorena). Ankaŭ troviĝas en la valo la Inĝenierarta Lernejo de UFF (en Volta Redonda).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conheça Lorena - História Prefeitura Municipal de Lorena
  2. Escritório de Desenvolvimento Rural de Pindamonhangaba