Campos do Jordão
Campos do Jordão | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 852 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 175 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 44′ S, 45° 35′ U (mapo)-22.739444444444-45.591388888889Koordinatoj: 22° 44′ S, 45° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 628 m [+] | ||
Areo | 290,055 km² (2 900 5.5 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Campos do Jordão (kanmpuz dŭĵordaŭn) /'kãpuz dwĵoR'dãw/ estas brazila urbo kaj municipo, situanta en la ŝtato de San-Paŭlio. Ĝi enhavis 47.903 loĝantojn en la jaro 2003.
La urba ekonomia baziĝas ĉefe sur turismo. La vivnivelo en turisma urbocentro estas relative alta kaj eŭropeca, sed estas mizera zono ĉirkaŭ ĝi. Konstruaĵoj en urbocentro ĉefe aspektas German- kaj Italdevenaj kaj allogas riĉulojn de San-Paŭlio kaj Rio-de-Ĵanejrio dum vintro.
Pro la relativa alteco de la urbo (1628 m), ĝi estas sufiĉe malvarma. Somere la temperaturo varias inter 23 kaj 10 gradoj, vintre inter 12 kaj -6 gradoj (tre malofte).
Esperanto en Campos do Jordão[redakti | redakti fonton]
La paro Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon sukcesis movadi en Campos do Jordão en la fino de 20-a jarcento kaj unuaj jaroj de 21-a jarcento. Tie okazis kongreso de SAT en 1988. En 1995 okazis tie la la 8-a Sudbrazila Esperanto-Renkontiĝo kune kun la 3-a Interlanda Konferenco pri Instruado, okazintaj en ilia bieneto “Maĉu Pikĉu”, de la 12-a ĝis la 15-a de Oktobro 1995, kun la partopreno de 150 personoj.
La 17-an de Februaro 2002 Symilde Schenk Ledon kaj Gilbert René Ledon akceptis en Campos do Jordão cent tridek-ses esperantistojn.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- portugale Urbestrejo
- portugale Urbestrejo
- portugale Urbestrejo Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine